Hejma Instruado
od ustra, 22. studenoga 2014.
Poruke: 55
Jezik: Esperanto
ustra (Prikaz profila) 22. studenoga 2014. 12:30:56
Tiukaze mi emus legi pri viaj spertoj, pensoj kaj eblaj problemoj.
Ankaŭ interesa estas la jura situacio en via ŝtato. Jen internacia resumeto ĉe Vikipedio.
En Germanio hejma instruado estas strikte malpermesata. Ĉiu provo instruadi la proprajn infanojn estas akre punata. Tio estas nur unu ekzemplo montranta, ke leĝoj de Hitler estas parte ankoraŭ aplikata en Germanio. La celo de Hitler estis endoktrinigi la homojn kiel eble plej frue...
Mi ne pensas, ke multe ŝanĝis en la intertempo.
lagtendisto (Prikaz profila) 22. studenoga 2014. 13:44:12
Simon_Gauvain (Prikaz profila) 22. studenoga 2014. 14:57:34
-La infanoj estas nature scivolemaj. Oni ne bezonas instrui al ili, por ke ili lernu: sufiĉas montri aŭ proponi novan ludon aŭ projekton, ili plej ofte meminteresiĝas pri la nova temo. Poste ili metas demandojn, kaj se oni tiel okupiĝas pri pluraj infanoj, ili sin interhelpas.
-Tiu metodo povas esti mirakla por infanoj kiuj lerneje estas persekutataj fare de siaj samklasanoj, aŭ kiuj ne eltenas la lernejan disciplinon. Hejme, ili ne nur pli bone fartas kaj ĝojas, sed ili ankaŭ pli facile koncentras sian atenton al tio, kio interesas ilin.
-Se oni havas nur unu infanon, oni prefere rilatiĝu kun alia(j) familio(j) kaj sin organizu por kunigi plurajn infanojn dum la diversaj agadoj. Tiel ili povas interhelpi sin, kundividi siajn spertojn, kaj evidente multe pli amuziĝi.
-Oni devas klopodi por ke la infanoj havu socian vivon eksterhejme: aniĝo en asocioj (sportaj, kulturaj), regulaj vizitoj ĉe familianoj kaj amikoj, butikumado (ili nepre helpu), ktp.
-Foje, la pliaĝaj knaboj mem petas ke ili iru lernejen, kaj tie bone integriĝas.
Simon_Gauvain (Prikaz profila) 22. studenoga 2014. 15:15:33
ustra:En Germanio hejma instruado estas strikte malpermesata. Ĉiu provo instruadi la proprajn infanojn estas akre punata. Tio estas nur unu ekzemplo montranta, ke leĝoj de Hitler estas parte ankoraŭ aplikata en Germanio. La celo de Hitler estis endoktrinigi la homojn kiel eble plej frue...Tio estas ankaŭ pli-malpli la celo de ĉiuj ŝtataj eduksistemoj. Nur la idearo ŝanĝiĝas.
Tiu eduka eblo ja ekzistas en Francio, sed malmultaj homoj konas ĝin. Plej ofte oni malprave kredas, ke oni devige metu la infanojn en lernejo, kvankam la leĝo diras nur ke ili estu "instruataj". Aldone, oni ĝenerale malestimas tiujn, kiuj hejme instruas, pro antaŭjuĝoj.
spreecamper:Miaopinie, hejma instruado provokas malhumileman kaj malsolidareceman edukadielo. Kiel agu taŭga laŭ siaj personaj bezonoj, kiel asertu sin ene de grupo, tion infanoj plej taŭga lernas ene de grupo, organizata en 'amasa' lernejo.Sur kio baziĝas via opinio? Ĉu respektemo kaj helpemo ne povas esti transdonataj hejme?
Sunjo (Prikaz profila) 22. studenoga 2014. 16:22:12
ustra:Bonŝance. Tio malpligrandigas la negativan influon de sektanoj kaj kontraŭscienculoj (homoj kiuj ĝenerale kredas nenion kio bazas je faktoj sed kredas ĉion pri kio ne ekzistas faktoj aŭ kio estas eĉ kontraŭ la faktoj).
En Germanio hejma instruado estas strikte malpermesata.
Krom tio mi opinias ke nur ege malmultaj gepatroj kapablus (pro propra scio kaj tempo) plenumi la eduktaskojn almenaŭ same bone kiel instruistoj kiuj studis kaj la edukmanierojn kaj la specialajn fakojn.
Aldone eta korektaĵo:
ustra:Tio estas nur unu ekzemplo montranta, ke leĝoj de Hitler estas parte ankoraŭ aplikata en Germanio.la leĝo de Hitler estis valida inter 1938 kaj 1945. Ĝenerala devo lerni en lernejo ekzistas tutgermanie jam de 1919, en diversaj landopartoj eĉ pli frue.
ustra (Prikaz profila) 22. studenoga 2014. 16:42:54
Ne eblas simple flanken ŝovi la ekkonon, ke la endoktrinigo estas grava komponanto de lernejoj. Tio estas ĉiam la endoktrinigo de regantoj.
Krome, en lernejoj infanoj ĉefe lernas obeadon (kontraŭ aŭtoritato) kaj parkere lernadi kaj ripetadi. Ĉia devio estas sankciata.
Gravaj temoj kiel "la mono(-sistemo)" simple ne estas transdonataj al la lernejanoj k.t.p.
Kaj hodiaŭ oni eĉ volas la seksigon de elementaj lernejanoj... Kia frenezo!
Ankaŭ universitatoj ne estas liberigitaj de endoktrinigo. Kaj scienco estas enkorpigita en la reganta sistemo.
ustra (Prikaz profila) 22. studenoga 2014. 16:50:57
Sunjo:Kial necesas malpermesi tion? Ĉu ĉiu ne devus mem decidi kion estas pli bone por sia familio?ustra:Bonŝance. Tio malpligrandigas la negativan influon de sektanoj kaj kontraŭscienculoj (homoj kiuj ĝenerale kredas nenion kio bazas je faktoj sed kredas ĉion pri kio ne ekzistas faktoj aŭ kio estas eĉ kontraŭ la faktoj).
En Germanio hejma instruado estas strikte malpermesata.
Diri "tio malpligrandigas la negativan influon de sektanoj kaj kontraŭscienculoj" sugestas, ke ĉiu kiu preferas hejman instruadon riskas iĝi sektano kaj kontraŭscienculo.
Simon_Gauvain (Prikaz profila) 22. studenoga 2014. 17:51:38
Sunjo:Krom tio mi opinias ke nur ege malmultaj gepatroj kapablus (pro propra scio kaj tempo) plenumi la eduktaskojn almenaŭ same bone kiel instruistoj kiuj studis kaj la edukmanierojn kaj la specialajn fakojn.Kiel mi ekdiris, la ĉefa ideo de tiu metodo estas ke oni fakte ne instruas. Junaĝaj infanoj ne metas demandojn, al kiuj mezkleraj gepatroj ne povus respondi. Kaj se oni ne povas respondi fakan demandon, oni simple diras "mi ne scias, eble vi trovos la respondon en tiu libro, aŭ en Interreto".
En tiuj cirkonstancoj, oni do ne bezonas esti studinta fakojn.
Sekve, oni ne bezonas koni profesiajn edukmanierojn por klarigi ion al 2-3 infanoj, aŭ por montri al ili instruajn ludojn. Nur komparu la tempodaŭron, kiun vere uzas instruisto por infano en tuta tago, kun tiu, kiun oni povas dediĉi al ĝi hejme! Kaj oni ne devas prizorgi tutan klason samtempe...
Pri la tempo, tio estas farebla kondiĉe ke nur unu homo el la geo laboras, aŭ ke ambaŭ laboras duontempe. Tiuj situacioj ne estas raraj.
Sunjo (Prikaz profila) 22. studenoga 2014. 18:50:25
Simon_Gauvain:...la de vi prezentita ideo supozeble estas tiu ĉi: http://en.wikipedia.org/wiki/Unschooling
La artikolo pritraktas kaj la eblajn avantaĝojn kaj la eblajn malavantaĝojn. Oni do devus diskuti pri tio, sed mi nun kaj ĉi tie ne emas fari tion (sufiĉas al mi prezenti mian opinion - mi facile povas elteni ke mi malsamopinias kun vi). Mi petas vian komprenon.
ustra (Prikaz profila) 22. studenoga 2014. 20:20:05
Sunjo:la de vi prezentita ideo supozeble estas tiu ĉi: http://en.wikipedia.org/wiki/UnschoolingMi certe respektas vian opinion. Tamen mirigas min, ke vi ŝajne advokatas juran malpermeson por tiuj kiuj malsamopinias. Tio iomete kontraŭdiras vian peton por kompreno...
La artikolo pritraktas kaj la eblajn avantaĝojn kaj la eblajn malavantaĝojn. Oni do devus diskuti pri tio, sed mi nun kaj ĉi tie ne emas fari tion (sufiĉas al mi prezenti mian opinion - mi facile povas elteni ke mi malsamopinias kun vi). Mi petas vian komprenon.