Skip to the content

Politika hipokriteco (fariseeco)

by Lakiro, January 26, 2015

Messages: 168

Language: Esperanto

Paulinho (User's profile) April 11, 2015, 8:45:16 PM

Iuj samideanoj komentis miajn skribaĵojn en ĉi tiu fadeno. Dankon por la atento. Mi pardonpetas kial mi ne respondis pli ofte. Kiel ĉiuj aliaj, mi havas malmultan tempon por iuj aĵoj. Ankaŭ okazas ke mi ne konas la slavan kulturon sufiĉe por doni pli ekvilibrigitajn opiniojn. En iu momento mi diris, ne gravas la kialoj por milito, paco estas pli grava ol ĉiuj ili (Fakte, la frazo ne estas mia, sed de tre fama kantisto en Brazilo, kai lia nomo estas Roberto Carlos). Kai mi volis signifi trafe tion: milito ne povas krei daŭrigajn kondiĉojn de kunvivado. Do milito ne devus okazi. En la mondo, nur valoras la konstruado de la vivo, la paco kaj harmonio. Indas perdi potencon se kun tiu oni gajnas amikojn.

robbkvasnak (User's profile) April 11, 2015, 8:49:02 PM

Dankon, Lakiro, vi finfine konvinkis min ke NATO devus meti bazejojn en Ukrainion. La glavsvingado flanke de vi kaj ustra montras la blindon de la rusaj forumanoj. Bona laboro!

Esprimmaniero (User's profile) April 12, 2015, 5:33:35 AM

Paulinho:Iuj samideanoj komentis miajn skribaĵojn en ĉi tiu fadeno. Dankon por la atento. Mi pardonpetas kial mi ne respondis pli ofte. Kiel ĉiuj aliaj, mi havas malmultan tempon por iuj aĵoj. Ankaŭ okazas ke mi ne konas la slavan kulturon sufiĉe por doni pli ekvilibrigitajn opiniojn. En iu momento mi diris, ne gravas la kialoj por milito, paco estas pli grava ol ĉiuj ili (Fakte, la frazo ne estas mia, sed de tre fama kantisto en Brazilo, kai lia nomo estas Roberto Carlos). Kai mi volis signifi trafe tion: milito ne povas krei daŭrigajn kondiĉojn de kunvivado. Do milito ne devus okazi. En la mondo, nur valoras la konstruado de la vivo, la paco kaj harmonio. Indas perdi potencon se kun tiu oni gajnas amikojn.
Vi pensas ke la slavoj komprenas tio, kio okazas en Ukraino? Mi pensas ke ne.

Esprimmaniero (User's profile) April 12, 2015, 6:41:48 AM

Lakiro,

Unue, vi respondis al la demando, kiun mi demandis al Promenu_Kampu.
Due, mi demandis vin pri la pozicio de Rusio.
Trie, vi tre tipe respondis:

Lakiro:
Kion vi subkomprenas en la vorto Rusio? Ĉu vi demandas pri celoj de rusaj politikistoj, prezidento aŭ pri celoj de la civitanoj?
Se Rusio estus demokrata lando, tion ke volas la majoritato, tion ĉi volus la prezidento kaj politikistoj. Sed en Rusio ĉio estas kontraŭa. La prezidento faras ion kaj neniu povas ŝanĝi tion. La politikistoj ekzistas aparte de la popolo.

Lakiro:
Se vin interesas opinio de Ruslando, do ĝi volas ke NATO forigu siajn bazejojn de rusaj ŝtatlimoj. Alikaze Rusio disvastigos siajn limojn ĝis ĉiuj oceanoj.
Mi ne volas grumbli pri la semantiko de Ruslando, tamen eĉ ĉi tiu via respondo estas tre interesa. Ĉi tiu frazo similas al "mi havas volon de forigi la hundon de mia najbaro for de mia pordo". Sed la proksimeco de la hundo nur dependas de la respekto. Se iu respektus vin, li neniam metus ion kio al vi embarasas, ĉirkaŭ vi. La respekton oni povas meriti nur per la forteco aŭ per la saĝeco. Se aliaj landoj proksimigas siajn militbazojn al Rusio, do ili ne respektas Rusion. Tio estas laŭ logiko, ĉu ne?

Ekzemple, Ĉinio estas "komunista" lando, tial laŭ tio estas pli danĝera por la kapitalistaj landoj ol Rusio. Sed Rusio estas nek kapitalista, nek komunista, nek ortodoksa lando ĉar la kapitalistoj en Rusio ne perlaboras sian monon sed ŝtelas ĝin plejparte; la reĝimo bolŝevista (ne komunista !!!, ĉar ne ekzistis ankoraŭ kaj ne ekzistas nun la komunismo en la Tero) frakasiĝis; la ortodoksistoj furoras per disordo en konscio de homoj, akumulante monon per kontrakto kun la registaro.

Do ni havas landon kie ne povas kompreni ion, kiel vi diras per vi mem: "Ĉu vi demandas pri celoj de rusaj politikistoj, prezidento aŭ pri celoj de la civitanoj?". Kiel en unu fablo pri unu cigno, unu kankro kaj unu ezoko. La cigno tiras alten, la kankro tiras suben, kaj la ezoko - antaŭen. Se la civitanoj ne povas kompreni kiumaniere ĉi tio funkciaĉas do kiel, diablo prenu, la civitanoj de aliaj landoj povas kompreni ion? Kiel? Tial ili penas de sekurigi ilin de tia ĉi najbaro freneza. Certe ke ili timas ĉar Rusio havas ja nuklean armilon. Nur tio evitas eblajn militatakojn kontraŭ Rusio, kaj, verdire, vi ne ĝoju pri tio.

Nun civitanoj de Rusio ne scias kien ili iras, kaj tiu ĉi krizo estos daŭriĝanta dum multaj jaroj, kaj mi pensas, ne dum mia vivo ĝi finiĝas. Kaj kiun do celon havas Ruslando? Ĉu vere oni ne povas disvolvi sian ekonomikon, plibonigi sian ekologion, likvidi koruptadon, plibonigi agrokulturon sole per si mem, ne entrudiĝante enen en la faroj de aliaj landoj? Ĉu vere la civitanoj de Rusio volas kontraŭi tutan mondon montrante ke ili estas aliaj? Aliaj de kiuj? Eŭropanoj? Usonanoj? Ĉinanoj?

ustra (User's profile) April 12, 2015, 8:23:52 AM

Esprimmaniero:Se Rusio estus demokrata lando, tion ke volas la majoritato, tion ĉi volus la prezidento kaj politikistoj. Sed en Rusio ĉio estas kontraŭa. La prezidento faras ion kaj neniu povas ŝanĝi tion. La politikistoj ekzistas aparte de la popolo.
Kaj laŭ vi kiuj landoj estas demokratiaj? Krom eble en Svislando, kie la popolo povas ŝanĝi la decidojn de la estraro? Kie politikistoj ekzistas ne aparte de la popolo?

La arbitra selekto kaj akuzo de unu ŝtato estas unusenca hipokriteco.

Esprimmaniero (User's profile) April 12, 2015, 9:36:53 AM

ustra:
Esprimmaniero:Se Rusio estus demokrata lando, tion ke volas la majoritato, tion ĉi volus la prezidento kaj politikistoj. Sed en Rusio ĉio estas kontraŭa. La prezidento faras ion kaj neniu povas ŝanĝi tion. La politikistoj ekzistas aparte de la popolo.
Kaj laŭ vi kiuj landoj estas demokratiaj? Krom eble en Svislando, kie la popolo povas ŝanĝi la decidojn de la estraro? Kie politikistoj ne ekzistas aparte de la popolo?

La arbitra selekto kaj akuzo de unu ŝtato estas unusenca hipokriteco.
Certe ke ne eblas diri pri pura demokratio, pri pura komunismo, pri pura optimismo, ktp. Tiuj aĵoj ekzistas nur en unu konscio, nenio plu. Sed ekzistas ja gradoj de ĉi tio, ĉu ne? Ĉu vi vivis iam en Rusio dum longa tempo? Ne? Mi - jes! Bonvolu rigardi https://en.wikipedia.org/wiki/Leviathan_%282014_fi... por kompreni pri kio mi parolas. La malpopoldemokartio en Rusio estas tiel forta ke la gento de okcidentlandoj tute ne povas kompreni kiel tio povas esti. Sensence oni povas diri pri la samaj aferoj en aliaj landoj:

https://en.wikipedia.org/wiki/Mafia_state
According to the New Statesman, "the term had entered the lexicon of expert discussion" several years before the cables leak, "and not as a frivolous metaphor. Those most familiar with the country had come to see it as a kleptocracy with Vladimir Putin in the role of capo di tutti capi, dividing the spoils and preventing turf wars between rival clans of an essentially criminal elite."[22] In 2008, Stephen Blank noted that Russia under Putin is "a state that European officials privately call a Mafia state" that "naturally gravitates toward Mafia-like behavior."
Ĉu vi ĝojus se oni skribus tion pri via patrio?

Esprimmaniero (User's profile) April 12, 2015, 11:14:28 AM

ustra,

la prezo de nafto

je 1991-1999 estis $8-20
je 2000 estis $35-45
je 2004 estis $50-60
je 2004 estis $50-60
je 2008 estis $100-130
je 2010 estis $80-90
je 2012 estis $100-120

ĉu vi konsideris tion? Vi pensis iam kio povus okazi por Rusio se la prezo de nafto falus nun al $10?

ustra (User's profile) April 12, 2015, 12:41:10 PM

Esprimmaniero:ustra,

la prezo de nafto

je 1991-1999 estis $8-20
je 2000 estis $35-45
je 2004 estis $50-60
je 2004 estis $50-60
je 2008 estis $100-130
je 2010 estis $80-90
je 2012 estis $100-120

ĉu vi konsideris tion? Vi pensis iam kio povus okazi por Rusio se la prezo de nafto falus nun al $10?
Jes, vi pravas. Tamen estas la nuna rusa prezidanto, kiu preventis, ke la rusa nafta riĉo forfluas senkoste el Rusio. Li ĉesigis la kriman agadon de Miĥail Ĥodorkovskij ktp. Tial la Okcidento - aŭ pli ĝuste Wall Street kaj City of London - ja malamas Putin.

Esprimmaniero (User's profile) April 12, 2015, 6:30:35 PM

ustra:
Jes, vi pravas. Tamen estas la nuna rusa prezidanto, kiu preventis, ke la rusa nafta riĉo forfluas senkoste el Rusio. Li ĉesigis la kriman agadon de Miĥail Ĥodorkovskij ktp. Tial la Okcidento - aŭ pli ĝuste Wall Street kaj City of London - ja malamas Putin.
Ekzistas centoj da oligarkoj en Rusio kiuj eltiras multe da mono el Rusio sed ial Putino decidis malliberigi nur Ĥodorkovskijon. Strange, vero? Kial?[/quote]

ustra (User's profile) April 12, 2015, 7:08:04 PM

Esprimmaniero:Ekzistas centoj da oligarĥoj en Rusio kiuj eltiras multe da mono el Rusio sed ial Putino decidis malliberigi nur Ĥodorkovskijon. Strange, vero? Kial?
Kiam Putin iĝis prezidanto, li postulis de oligarĥoj, ke ili ĉesu sin enmiksi en politikaj aferoj. Kiu obeis lin, povis konservi sian ĝis tiam friponigitan riĉon. Sed kiu malobeos lin, suferos konsekvencojn. Sekve de tio kelkaj oligarĥoj (Roman Abramoviĉ, Boris Berezovskij ktp.) fuĝis okcidenten, sed aliaj ignoris la minacon de la prezidanto, kiel Ĥodorkovskij. Do Putin uzis lin por fari ekzemplon. Tiu estis mesaĝo, kiun la oligarĥoj komprenis.

Tio ne signifas, ke mi opinias, ke la financestraro ne influas la rusan politikon. Bv. rimarku ankaŭ, ke mi ne estas advokato de Putin. Mi nur rifuzas la hipokritan agitadon kontraŭ li kaj kontraŭ lia popolo.

Back to the top