Al la enhavo

Ĉu "reserĉi" estas vorto?

de JoshMnem, 2015-februaro-27

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

JoshMnem (Montri la profilon) 2015-februaro-27 05:49:48

Mi vidis la vorton reserĉi en la Comprehensive English-Esperanto Dictionary de Peter Benson, sed la vorto ne estas en la Reta Vortaro, la vortaro de Lernu, Guglo-Tradukilo, aŭ aliaj lokoj. Ĉu ĝi estas ĝusta vorto? Aŭ ĉu mi devus uzi nur esplori?

vikungen (Montri la profilon) 2015-februaro-27 05:58:26

Ĉu eblas?

Reserĉi = re + serĉi = serĉi denove.

johmue (Montri la profilon) 2015-februaro-27 06:59:34

JoshMnem:Mi vidis la vorton reserĉi en la Comprehensive English-Esperanto Dictionary de Peter Benson, sed la vorto ne estas en la Reta Vortaro, la vortaro de Lernu, Guglo-Tradukilo, aŭ aliaj lokoj. Ĉu ĝi estas ĝusta vorto? Aŭ ĉu mi devus uzi nur esplori?
Certe "reserĉi" estas vorto. Ĝi estas kunmetaĵo de "re" - "serĉi". Tamen "esplori" havas alian signifon.

Eble la jena ekzempla frazo klarigas la diferencon:

Mi trovis interesan artikolon en la interreto de sciencisto, kiu klarigas siajn esplorojn. Bedaŭrinde mi ne notis la adreson, do mi devas reserĉi ĝin.

JoshMnem (Montri la profilon) 2015-februaro-27 08:27:30

Dankon. De la libro:

"Research, reserĉi [tr], esplori [tr]; ~(ad)o, esplorado; researcher, ~isto, esploristo; research and development, (abb: R&D), esploro kaj disvolvo [no abb in Esperanto]"

Mi estis konfuzita, ĉar la unua vorto estas reserĉi, kaj la vorto ne aperas aliloke.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-februaro-27 09:43:22

According to [url=vortaro.net]PIV[/url]:

reserĉi
1 Serĉi denove.
2 (evi[tinda]) = esplori.

sudanglo (Montri la profilon) 2015-februaro-27 12:31:34

Mi supozas ke la demando estas, ĉu oni bezonas neologismon por certaj signifoj de la anglalingva 'research'.

Ĉu estas 'research' kiu ne estas esplorado?

Pro la kolizio kun re-serĉo, estus pli oportune uzi riserĉo.

Tiel: mi riserĉis la domon (informiĝis pri ties historio, origino ktp); mi esploris la domon (mi travagis ĝin)

akueck (Montri la profilon) 2015-februaro-28 12:12:50

sudanglo:
Tiel: mi riserĉis la domon (informiĝis pri ties historio, origino ktp); mi esploris la domon (mi travagis ĝin)
Chu tia "riserch'i" do esence signifu: "inform'i si'n pri"? Se jes: Tiaokaze "riserch'" estas formo nova kaj, kiel tia, postulas por normkonforma uzo internaciecon au aprobon fare de autoritata centra institucio. (Ambau ghis nun ne trafas.)

sudanglo (Montri la profilon) 2015-februaro-28 13:05:15

postulas por normkonforma uzo internaciecon
Bv. traduki por mi

Istituto per la ricerca e l'esplorazione - hispana
Institut de recherche et d'exploration - Franca
Institute for Research and Exploration - angla

nornen (Montri la profilon) 2015-februaro-28 14:50:11

sudanglo:Istituto per la ricerca e l'esplorazione - hispana
Tio ne estas hispana. Hispane estus: Instituto de Investigación y Exploración.

akueck (Montri la profilon) 2015-februaro-28 15:46:52

sudanglo:
postulas por normkonforma uzo internaciecon
Bv. traduki por mi

Istituto per la ricerca e l'esplorazione - hispana
Institut de recherche et d'exploration - Franca
Institute for Research and Exploration - angla
Chu la menciitaj esprimoj signifu: "Instituto por informigho kaj esplorado"?

Mi ne estas certa pri la trafeco de la traduko, char mi ne konas la kuntekston.

Reen al la supro