ไปยังสารบัญ

Ĉu "reserĉi" estas vorto?

จาก JoshMnem, 27 กุมภาพันธ์ 2015

ข้อความ 10

ภาษา: Esperanto

JoshMnem (แสดงโปรไฟล์) 27 กุมภาพันธ์ 2015, 05:49:48

Mi vidis la vorton reserĉi en la Comprehensive English-Esperanto Dictionary de Peter Benson, sed la vorto ne estas en la Reta Vortaro, la vortaro de Lernu, Guglo-Tradukilo, aŭ aliaj lokoj. Ĉu ĝi estas ĝusta vorto? Aŭ ĉu mi devus uzi nur esplori?

vikungen (แสดงโปรไฟล์) 27 กุมภาพันธ์ 2015, 05:58:26

Ĉu eblas?

Reserĉi = re + serĉi = serĉi denove.

johmue (แสดงโปรไฟล์) 27 กุมภาพันธ์ 2015, 06:59:34

JoshMnem:Mi vidis la vorton reserĉi en la Comprehensive English-Esperanto Dictionary de Peter Benson, sed la vorto ne estas en la Reta Vortaro, la vortaro de Lernu, Guglo-Tradukilo, aŭ aliaj lokoj. Ĉu ĝi estas ĝusta vorto? Aŭ ĉu mi devus uzi nur esplori?
Certe "reserĉi" estas vorto. Ĝi estas kunmetaĵo de "re" - "serĉi". Tamen "esplori" havas alian signifon.

Eble la jena ekzempla frazo klarigas la diferencon:

Mi trovis interesan artikolon en la interreto de sciencisto, kiu klarigas siajn esplorojn. Bedaŭrinde mi ne notis la adreson, do mi devas reserĉi ĝin.

JoshMnem (แสดงโปรไฟล์) 27 กุมภาพันธ์ 2015, 08:27:30

Dankon. De la libro:

"Research, reserĉi [tr], esplori [tr]; ~(ad)o, esplorado; researcher, ~isto, esploristo; research and development, (abb: R&D), esploro kaj disvolvo [no abb in Esperanto]"

Mi estis konfuzita, ĉar la unua vorto estas reserĉi, kaj la vorto ne aperas aliloke.

Kirilo81 (แสดงโปรไฟล์) 27 กุมภาพันธ์ 2015, 09:43:22

According to [url=vortaro.net]PIV[/url]:

reserĉi
1 Serĉi denove.
2 (evi[tinda]) = esplori.

sudanglo (แสดงโปรไฟล์) 27 กุมภาพันธ์ 2015, 12:31:34

Mi supozas ke la demando estas, ĉu oni bezonas neologismon por certaj signifoj de la anglalingva 'research'.

Ĉu estas 'research' kiu ne estas esplorado?

Pro la kolizio kun re-serĉo, estus pli oportune uzi riserĉo.

Tiel: mi riserĉis la domon (informiĝis pri ties historio, origino ktp); mi esploris la domon (mi travagis ĝin)

akueck (แสดงโปรไฟล์) 28 กุมภาพันธ์ 2015, 12:12:50

sudanglo:
Tiel: mi riserĉis la domon (informiĝis pri ties historio, origino ktp); mi esploris la domon (mi travagis ĝin)
Chu tia "riserch'i" do esence signifu: "inform'i si'n pri"? Se jes: Tiaokaze "riserch'" estas formo nova kaj, kiel tia, postulas por normkonforma uzo internaciecon au aprobon fare de autoritata centra institucio. (Ambau ghis nun ne trafas.)

sudanglo (แสดงโปรไฟล์) 28 กุมภาพันธ์ 2015, 13:05:15

postulas por normkonforma uzo internaciecon
Bv. traduki por mi

Istituto per la ricerca e l'esplorazione - hispana
Institut de recherche et d'exploration - Franca
Institute for Research and Exploration - angla

nornen (แสดงโปรไฟล์) 28 กุมภาพันธ์ 2015, 14:50:11

sudanglo:Istituto per la ricerca e l'esplorazione - hispana
Tio ne estas hispana. Hispane estus: Instituto de Investigación y Exploración.

akueck (แสดงโปรไฟล์) 28 กุมภาพันธ์ 2015, 15:46:52

sudanglo:
postulas por normkonforma uzo internaciecon
Bv. traduki por mi

Istituto per la ricerca e l'esplorazione - hispana
Institut de recherche et d'exploration - Franca
Institute for Research and Exploration - angla
Chu la menciitaj esprimoj signifu: "Instituto por informigho kaj esplorado"?

Mi ne estas certa pri la trafeco de la traduko, char mi ne konas la kuntekston.

กลับไปด้านบน