Ĉu mia rusa manskribo normale aspektas?
de Christa627, 2015-marto-07
Mesaĝoj: 30
Lingvo: Esperanto
Christa627 (Montri la profilon) 2015-marto-07 00:50:27
Ĉiuj kritikoj, korektoj, opinioj, kaj sugestoj estas bonvenaj; mi celas lerni kaj pliboniĝi!
Christa627 (Montri la profilon) 2015-marto-07 00:52:00
troyshadow (Montri la profilon) 2015-marto-07 04:42:58
Muzikistino (Montri la profilon) 2015-marto-07 05:05:54
Korektoj ne estas bezonataj.
Sed kial vi studas la rusan lingvon per Evangelio? Ĉar tie enhaveblas ne kutime parolata lingvo de ĉiutaga vivo, sed male, peza kaj malnovstila. Estas tre malfacile studi la lingvon per ĝi. Ekzemple, чрез anstataŭ через estas uzata nur en poezio, дабы = чтобы, возлюбил = полюбил ktp. Mi scias, ke ekzistantaj eksterlandaj lerniloj de la rusa ne estas sufiĉe bonaj, ili donas bonan vorton provizon, sed la enhavo tre strangas. En Evangelio, male, la enhavo tute korektas, sed la tezaŭro preskaŭ tute ne uzeblas en kutima parolado.
Ĉu vi ŝatus kontakti min por priskribi, kiun lernilojn vi uzas?
Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-marto-07 05:21:34
Ili aspektas ne nur normale, sed arte! Tamen mi konsentas kun Muzikistino ke, se vi volas ekkoni la rusan parolatan de hodiaŭaj homoj, vi serĉu aliajn tekstojn, ĉar la lingvaĵoj en la Biblio estas tre arĥaikaj kaj malfacilaj por lernantoj. (Ĉu vi havas la tradician sinodan tradukon?)
Christa627 (Montri la profilon) 2015-marto-07 06:19:38
Por lerni, mi uzas www.russianforfree.com, Livemocha, kaj Memrise. Kaj mi ekzercas min ĉe Lang-8.
Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-marto-10 20:41:29
Terurĉjo:la skribmaniero aspektas iomete infanece, sed ja tio ne estas mirinda, ĉar skribi en komenca tempo en nekutima alfabeto estas sufiĉe malfacile.Ĉu infanece? Nu, eble se infanoj skribas pli singarde kaj atente ol plenkreskuloj ...
Mi ne manskribas la rusan jam dum multaj jaroj. Probable mi apenaŭ povus ĉe la unua provo skribi tiel gracie.
Nightflush (Montri la profilon) 2015-marto-11 21:29:58
Sxak (Montri la profilon) 2015-marto-12 03:10:29
Terurĉjo:Ĉu? Laŭ mi, estus eraro sen tiu komo
mi rimarkis nur unu gramatikan eraron - senbezonan komon en la tria linio post "верующий в Него"
Если определяемое слово стоит перед причастным оборотом, то оборот обособляется.
Christa627 (Montri la profilon) 2015-marto-12 20:30:53
Nightflush:Mi ankaŭ lernas la rusan. Ĉu vi jam konas (senpagaj retpaĝoj):russianmadeeasy.comĜi estas facila aŭdiokurso por komencantoj de la rusa.learnrussian.rt.comTiu ĉi paĝo enhavas multajn lecionojn, sed estas iomete malfacile lerni nur per tiu paĝo. Mi ĝenerale rekomendus, ke oni uzu diversajn lernofontojn (libroj, retpaĝoj, …)Dankon pro tiuj ligiloj! Mi rigardis; ili aspektas utilaj.
Sxak:Tiu komo kaj aliaj eraroj estas tajperaroj en la teksto mem en la aplikaĵo; mi kontrolis. Pri tio mi povas fari nenion, ĉar mi ne scias la rusan sufiĉe bone por korekti ilin .Terurĉjo:mi rimarkis nur unu gramatikan eraron - senbezonan komon en la tria linio post "верующий в Него"Ĉu? Laŭ mi, estus eraro sen tiu komo
Если определяемое слово стоит перед причастным оборотом, то оборот обособляется.