Ku rupapuro rw'ibirimwo

Ĉu mia rusa manskribo normale aspektas?

ca, kivuye

Ubutumwa 34

ururimi: Esperanto

Christa627 (Kwerekana umwidondoro) 7 Ntwarante 2015 00:50:27

Mi lernas rusan manskribon, kaj mi volas scii, ĉu ĝi normale aspektas (krom ke skanoj kaj jpg-dosieroj ĉiam aĉas). Mi inkluzivas la dosieron, anstataŭ enmeti ĝin en la afiŝon, pro ĝia grandeco.

Ĉiuj kritikoj, korektoj, opinioj, kaj sugestoj estas bonvenaj; mi celas lerni kaj pliboniĝi!

Christa627 (Kwerekana umwidondoro) 7 Ntwarante 2015 00:52:00

La sama bildo, iomete malpligrandigita.

troyshadow (Kwerekana umwidondoro) 7 Ntwarante 2015 04:42:58

suficxe kompreneble,ecx dirindas,ke skribo via estas bela,mi mem skribas pli malbone,kaj multaj rusanoj skribas tiel,ke ili mem devas malsxifrigi siajn proprajn skribajxojnridulo.gif

Muzikistino (Kwerekana umwidondoro) 7 Ntwarante 2015 05:05:54

Да, выглядит прекрасно! Хороший почерк.
Korektoj ne estas bezonataj.
Sed kial vi studas la rusan lingvon per Evangelio? Ĉar tie enhaveblas ne kutime parolata lingvo de ĉiutaga vivo, sed male, peza kaj malnovstila. Estas tre malfacile studi la lingvon per ĝi. Ekzemple, чрез anstataŭ через estas uzata nur en poezio, дабы = чтобы, возлюбил = полюбил ktp. Mi scias, ke ekzistantaj eksterlandaj lerniloj de la rusa ne estas sufiĉe bonaj, ili donas bonan vorton provizon, sed la enhavo tre strangas. En Evangelio, male, la enhavo tute korektas, sed la tezaŭro preskaŭ tute ne uzeblas en kutima parolado.
Ĉu vi ŝatus kontakti min por priskribi, kiun lernilojn vi uzas?

Tempodivalse (Kwerekana umwidondoro) 7 Ntwarante 2015 05:21:34

Viajn belskribaĵojn mi vidis jam hieraŭ, laŭmemore ...

Ili aspektas ne nur normale, sed arte! Tamen mi konsentas kun Muzikistino ke, se vi volas ekkoni la rusan parolatan de hodiaŭaj homoj, vi serĉu aliajn tekstojn, ĉar la lingvaĵoj en la Biblio estas tre arĥaikaj kaj malfacilaj por lernantoj. (Ĉu vi havas la tradician sinodan tradukon?)

Christa627 (Kwerekana umwidondoro) 7 Ntwarante 2015 06:19:38

Mi lernas la rusan Interrete. Mi volis lerni la manskribon, sed mi ne scias la rusan sufiĉe bone por fari originalan tekston, do por ekzerci min mi volis kopii ion. Do, mi trovis rusan tradukon de la Biblio. Mi scias nenion pri sinoda traduko; mi uzas tiun, kiun mi trovis senpage por la poŝtelefona/tabulkomputila aplikaĵo "Bible Offline".

Por lerni, mi uzas www.russianforfree.com, Livemocha, kaj Memrise. Kaj mi ekzercas min ĉe Lang-8.

Terurĉjo (Kwerekana umwidondoro) 7 Ntwarante 2015 08:30:14

la skribmaniero aspektas iomete infanece, sed ja tio ne estas mirinda, ĉar skribi en komenca tempo en nekutima alfabeto estas sufiĉe malfacile.

mi rimarkis nur unu gramatikan eraron - senbezonan komon en la tria linio post "верующий в Него"

lastatempe mi ne tre ofte praktikas manskribadon dank' al komputiloj, sed mi provis ripeti la tekston kaj jen, kio okazis:

externalImage.png

Tempodivalse (Kwerekana umwidondoro) 10 Ntwarante 2015 20:41:29

Terurĉjo:la skribmaniero aspektas iomete infanece, sed ja tio ne estas mirinda, ĉar skribi en komenca tempo en nekutima alfabeto estas sufiĉe malfacile.
Ĉu infanece? Nu, eble se infanoj skribas pli singarde kaj atente ol plenkreskuloj ...

Mi ne manskribas la rusan jam dum multaj jaroj. Probable mi apenaŭ povus ĉe la unua provo skribi tiel gracie.

Nightflush (Kwerekana umwidondoro) 11 Ntwarante 2015 21:29:58

Mi ankaŭ lernas la rusan. Ĉu vi jam konas (senpagaj retpaĝoj):russianmadeeasy.comĜi estas facila aŭdiokurso por komencantoj de la rusa.learnrussian.rt.comTiu ĉi paĝo enhavas multajn lecionojn, sed estas iomete malfacile lerni nur per tiu paĝo. Mi ĝenerale rekomendus, ke oni uzu diversajn lernofontojn (libroj, retpaĝoj, …)

Sxak (Kwerekana umwidondoro) 12 Ntwarante 2015 03:10:29

Terurĉjo:
mi rimarkis nur unu gramatikan eraron - senbezonan komon en la tria linio post "верующий в Него"
Ĉu? Laŭ mi, estus eraro sen tiu komo
Если определяемое слово стоит перед причастным оборотом, то оборот обособляется.

Subira ku ntango