Ĉu "disidi" bone tradukas la anglan "fork"
psychoslave-tól, 2015. március 10.
Hozzászólások: 8
Nyelv: Esperanto
psychoslave (Profil megtekintése) 2015. március 10. 9:30:27
Do mi pensas ke mi povus uzi dis-idi. Aŭ eble mi devus diri disidigi? Kio opinias vi?
tommjames (Profil megtekintése) 2015. március 10. 9:48:57
Simon_Gauvain (Profil megtekintése) 2015. március 10. 12:58:17
psychoslave:En la komputil-fako, la anglan "fork" estas ofte uzata por signi idon de projekto kiu de nun aparte evoluas.Laŭ mi, "forko", same kiel "disbranĉiĝo", figurasence difinas la eventon kiu naskas projektidon el patra projekto. Parolante pri tiu ido, oni do povas uzi la vorton "branĉo".
tommjames:Vi povas pli simple uzi forko, aŭ forkiĝo.
Ubuntu estas branĉo el Debian.
Ido estas konkuranta branĉo el Esperanto.
psychoslave:Do mi pensas ke mi povus uzi dis-idi. Aŭ eble mi devus diri disidigi? Kio opinias vi?Se vi serĉas verbon, depende de la vidpunkto, mi proponas "disiĝi" kaj "apartiĝi".
La originala projekto disiĝas en pluraj projektidoj kun malsamaj celoj.
LibreOffice apartiĝis el OpenOffice.
psychoslave (Profil megtekintése) 2015. március 11. 21:28:37
Pri la 'ido' vorto, ĉu "malido" sinomiĝas je "(ge)patro"?
Kaj pri mia lasta frazo, ĉu mi bone uzas citilojn kaj la "je" prepozicion? Ĉu ekzistas prepozicio signi la nominativon?
Simon_Gauvain (Profil megtekintése) 2015. március 14. 11:56:20
psychoslave:Kaj pri mia lasta frazo, ĉu mi bone uzas citilojn kaj la "je" prepozicion? Ĉu ekzistas prepozicio signi la nominativon?Mi perfekte komprenis vian frazon. Mi pensas ke oni ankaŭ povas uzi la prepozicion "al". Sed ĉu tio vere estas nominativo ?
sinonimiĝi = iĝi sinonima
Do vi povus diri :
Ĉu "malido" iĝas sinonima al "(ge)patro"?
psychoslave (Profil megtekintése) 2015. március 14. 14:10:24
Sed mi interesas pri esperante programado. Por komputile tradukili, la programlingvo prefereble havas regulan, simplan, eksplisitan gramatikon.
Do ekskludi la pruntojn solvas la problemon. Sed mi scivolemas se ekzistas aliaj solvoj. Ekzemple, ekzistas "na" kiel akuzativa prepozicio. Do, ĉu ekzistas ekvivalenta pri nominativo?
Rugxdoma (Profil megtekintése) 2015. március 14. 21:50:55
psychoslave:La kombinado "al + nominativo (-o vorto)" temas la dativon. Generale nominativo kaj akuzativon facile esprimiĝas, respektive kun -o kaj -on vortojn. Sed kiam pruntojn aperas, ĉi sintakso sole ne sufiĉas. Generale, konteksto donas sufiĉe informojn por ke homoj korekte interpretas.Malna...
Sed mi interesas pri esperante programado. Por komputile tradukili, la programlingvo prefereble havas regulan, simplan, eksplisitan gramatikon.
Do ekskludi la pruntojn solvas la problemon. Sed mi scivolemas se ekzistas aliaj solvoj. Ekzemple, ekzistas "na" kiel akuzativa prepozicio. Do, ĉu ekzistas ekvivalenta pri nominativo?
psychoslave (Profil megtekintése) 2015. március 15. 8:04:29
Mi ne certas ke la nominativo klare malas la akuzativon.