Al la enhavo

To have a crush

de 123xyz, 2015-aprilo-01

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

123xyz (Montri la profilon) 2015-aprilo-01 18:38:27

Saluton,

Ĉu iu povas informi min, kiel oni diras en Esperanto "to have a crush (on someone)"? Mi jam estas lerninta la verbon "enamiĝi", sed tiu ne estas la sama afero, alivorte tiu estas pli ĝenerala - "to have a crush" ja signifas esti enamiĝinta, sed nur mallonge kaj supraĵe, kvankam pasie kaj eble dolore.

Mi esperas ke ekzistas verbo aŭ frazo kiu ne estas nur etendo de "enamiĝi", ekzemple "freneze enamiĝi" aŭ "enamiĝi kiel adoleskento".

Anticipe dankon.

123xyz (Montri la profilon) 2015-aprilo-03 08:09:43

Eble la vorto "delogiteco", kiun mi trovis en vortaro, havas iun rilaton?

sudanglo (Montri la profilon) 2015-aprilo-03 10:48:15

adoregi iun, blinde adori iun, pasii pri iu, ardi pri iu, havi sekretan admiron por/al iu, volupti pri iu.

Kelkaj lingvoj havas vortojn kiuj similas al 'infatuation'. Eble neologisme infatuacion por iu.

123xyz (Montri la profilon) 2015-aprilo-04 08:10:04

Dankon por la respondo - mi pensas ke al mi plaĉas "ardi" kaj "pasii" por la necesaj kuntekstoj kiujn mi imagas.

Reen al la supro