去目錄頁

To have a crush

123xyz, 2015年4月1日

讯息: 4

语言: Esperanto

123xyz (显示个人资料) 2015年4月1日下午6:38:27

Saluton,

Ĉu iu povas informi min, kiel oni diras en Esperanto "to have a crush (on someone)"? Mi jam estas lerninta la verbon "enamiĝi", sed tiu ne estas la sama afero, alivorte tiu estas pli ĝenerala - "to have a crush" ja signifas esti enamiĝinta, sed nur mallonge kaj supraĵe, kvankam pasie kaj eble dolore.

Mi esperas ke ekzistas verbo aŭ frazo kiu ne estas nur etendo de "enamiĝi", ekzemple "freneze enamiĝi" aŭ "enamiĝi kiel adoleskento".

Anticipe dankon.

123xyz (显示个人资料) 2015年4月3日上午8:09:43

Eble la vorto "delogiteco", kiun mi trovis en vortaro, havas iun rilaton?

sudanglo (显示个人资料) 2015年4月3日上午10:48:15

adoregi iun, blinde adori iun, pasii pri iu, ardi pri iu, havi sekretan admiron por/al iu, volupti pri iu.

Kelkaj lingvoj havas vortojn kiuj similas al 'infatuation'. Eble neologisme infatuacion por iu.

123xyz (显示个人资料) 2015年4月4日上午8:10:04

Dankon por la respondo - mi pensas ke al mi plaĉas "ardi" kaj "pasii" por la necesaj kuntekstoj kiujn mi imagas.

回到上端