Al la enhavo

Edzeco Egaleco En lrlando

de rapn21, 2015-majo-16

Mesaĝoj: 71

Lingvo: Esperanto

Lakiro (Montri la profilon) 2015-majo-19 16:17:34

rapn21:Lakiro, vi estas freneza kaj via antaŭjuĝo ne meritas respondi.
Freneza? ridulo.gif Vi volis ekscii mian opinion kaj vi ĝin ricevis. ridulo.gif Estu vi normala, do vi neniam skribus galimation pri delikataj problemoj publike. Vi havas tion, kion vi petis. Ĉu vi opiniis, ke ĉiuj homoj pensas egale?

malplenegen (Montri la profilon) 2015-majo-28 07:46:26

La praveco finvenkis! Tre ĝojiga rezulto.

orthohawk (Montri la profilon) 2015-junio-04 00:57:09

rapn21: Laŭ la opiniosondo, 70% da homoj voĉos Jes. Junuloj kaj urbuloj tre subtenas ĝin, kaj malpli da maljunuloj kaj kampuloj.
Malfeliĉe nur 39% de la irlandanoj voĉis "jes". Apenaŭ estas plimulto.

orthohawk (Montri la profilon) 2015-junio-04 00:59:28

rapn21:Kio vi pensas? Ĉu oni havas edzeco egaleco in vian landon? Ĉu vi subtenas samseksemuloj edzeco?
Mi ne subtenas samseksamulan edzioĝn. Mi ja subtenas civilan kuniĝon por ĈIUJ, sam- kaj aliseksamuloj. Edziĝo estas eklezia/religia instituto.

orthohawk (Montri la profilon) 2015-junio-04 02:25:21

Tempodivalse:

De praktika perspektivo, geedzeco estas nur kontrakto inter du homoj plifaciliganta financajn kaj leĝajn interagojn.
Ne. Tio ne estas edziĝo.
Financaj kaj leĝaj interagoj estas CIVILAJ aferoj. Ne ekzistas bezono havi edziĝo por havi tiujn aferojn. Fakte, se paro havas nur edziĝo en eklezio, tiaj civilaj aferoj/gajnoj NE apartenas al tia edziĝo.

Kiel, do, akiri la civilajn (financajn kaj leĝajn) gajnojn? Iru al la civilaj aŭtoritatuloj, kaj akiru civilan kuniĝon. La problemo ĉi tie estas ke la societo uzurpis la terminon kiu apartenas al la RELIGIA interrilato kaj penis apliki tiun terminon al civila kuniĝo. Tiu ne ĝustas.

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-junio-04 02:31:03

orthohawk:Mi ne subtenas samseksamulan edzon. Mi ja subtenas civila kuniĝo por ĈIUJ sam- kaj aliseksamuloj. Edzo estas eklezia/religia instituto.
Nu, ŝajne temas nur pri semantiko. La ŝtato uzas la terminon "edzeco", sed fakte ĝi (se mi ĝuste komprenas) esence ludas la saman rolon kiel civila kuniĝo.

Spegule, oni povus tutegale nomi aliseksan geedzecon "civila kuniĝo" (aŭ kiel ajn oni volus ĝin nomi) - ĝia esenco restus sama, almenaŭ de la jura perspektivo.

orthohawk (Montri la profilon) 2015-junio-04 02:40:56

Tempodivalse:

Nu, ŝajne temas nur pri semantiko. La ŝtato uzas la terminon "edzeco", sed fakte ĝi (se mi ĝuste komprenas) esence ludas la saman rolon kiel civila kuniĝo.

Spegule, oni povus tutegale nomi aliseksan geedzecon "civila kuniĝo" (aŭ kiel ajn oni volus ĝin nomi) - ĝia esenco restus sama, almenaŭ de la jura perspektivo.
Do, la ŝtato malĝustas. Se la afero estas vere civila kuniĝo, do nomu ĝin tiel!

yyaann (Montri la profilon) 2015-junio-04 03:13:29

orthohawk:Edzo estas eklezia/religia instituto.
Edziĝo ne plu estis religia ununuraĵo en Francio de jam longe antaŭ ol samseksama edziĝo iĝis laŭleĝa. Nur edziĝo plenumita en urbestrejo havas leĝan valoron ĉi tie. Kroma edziĝo en preĝejo eblas sed ne endas. El tio sekvas, ke nur la religian edziĝon povas la religio difini. La ŝtatan difinas la ŝtato. Laŭ mi, tia difinpovo-disdono ebligas ĉiujn vivi ties vivon libervole. Tio daŭru.

orthohawk (Montri la profilon) 2015-junio-04 03:18:56

yyaann:
orthohawk:Edzo estas eklezia/religia instituto.
Edziĝo ne plu estis religia ununuraĵo en Francio de jam longe antaŭ ol samseksama edziĝo iĝis laŭleĝa. Nur edziĝo plenumita en urbestrejo havas leĝan valoron ĉi tie. Kroma edziĝo en preĝejo eblas sed ne endas. El tio sekvas, ke nur la religian edziĝon povas la religio difini. La ŝtatan difinas la ŝtato. Laŭ mi, tia difinpovo-disdono ebligas ĉiujn vivi ties vivon libervole. Tio daŭru.
Oni povas nomi pomon "vinbero" kaj eĉ faras leĝo kiu difinas pomon tiel, sed pomo ankoraŭ estas pomo, kaj ne vinbero.

yyaann (Montri la profilon) 2015-junio-04 03:33:03

orthohawk:
Oni povas nomi pomon "vinbero" kaj eĉ faras leĝo kiu difinas pomon tiel, sed pomo ankoraŭ estas pomo, kaj ne vinbero.
Mi celis per mia antaŭa mesaĝo, ke, male al la pomo, la difino de edziĝo dependas el la kulturo, lando, politika opinio, ktp. Ne estus realisma atendi, ke ĉiuj konsentu kun via difino de ĝi.

Reen al la supro