Mesaĝoj: 71
Lingvo: Esperanto
robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-junio-04 03:57:39
Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-junio-04 04:08:11
yyaann:Mi celis per mia antaŭa mesaĝo, ke, male al la pomo, la difino de edziĝo dependas el la kulturo, lando, politika opinio, ktp. Ne estus realisma atendi, ke ĉiuj konsentu kun via difino de ĝi.Konsentite! Miaopinie, estas mise aserti ke edzecon havas ian objektivan, absolutan difinon, konsiderante la vastan malsamon inter kulturoj kaj sociaj opinioj tra la epoĥoj.
robbkvasnak:La trajno jam forlasis la stacion. Samseksa edzo estos fakto en ĉiuj landoj en kelkaj jaroj. Ne ekzistas io por haltigi ĝin. Jes estos teruraj kontraŭbatoj de unuopaj landoj. Sed ili nur estos kurtdaŭraj. Samkiel sklavismo ĝenerale ne plu estas akceptata.Jes. Mi rimarkas, kun neeta ironio, ke multaj hodiaŭaj argumentoj kontraŭ samseksa edzeco suspektinde similas argumentojn kontraŭ interrasa edzeco faritajn en la 40-aj kaj 50-aj jaroj ... "Tia ne estas edzeco!" "Tiuj du kategorioj de homoj (blanka raso kaj nigra raso) ne intermiksu, ĉar estas kontraŭ tradicio, kontraŭ la kirko, blabla..."
orthohawk (Montri la profilon) 2015-junio-04 05:16:24
yyaann:Ĉiu objekto/afero "sub la suno" havas realecon kiu estas propra/esenca al la objekto/afero. Malgraŭ la leĝo, malgraŭ la voloj de iu ajn unu homo aŭ grupo da homoj povas ŝanĝi tiun realecon. Kiel mi diris antaŭe: Pomo. Estas. Pomo. Estas vera fakto. Vi povas uzi ĉiom da via spiro proklamante ke ĝi estas vinbero (aŭ ŝtono aŭ kato ktp) sed, ĝi restos pomo. Ĝi neniam iĝos vinbero, malgraŭ kiom iu ajn deziras alie.orthohawk:Mi celis per mia antaŭa mesaĝo, ke, male al la pomo, la difino de edziĝo dependas el la kulturo, lando, politika opinio, ktp. Ne estus realisma atendi, ke ĉiuj konsentu kun via difino de ĝi.
Oni povas nomi pomon "vinbero" kaj eĉ faras leĝo kiu difinas pomon tiel, sed pomo ankoraŭ estas pomo, kaj ne vinbero.
Estas la same kun civila kuniĝo. Ĝi restos civila kuniĝo, kaj nenia kvanto da dezirado (nek ia ajn leĝo, nek iaj ajn deklaroj de societo) ke ĝi estas edziĝo, ŝanĝos la veron ke ĝi estas/estos civila kuniĝo.
Same, edziĝo en sia esenca esto estis/estas/estos religia instituto/afero, kaj nenia kvanto da dezirado ŝanĝos tiun veron.
Mi scias ke vi kredas alie, sed vi kredas je malveron.
Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-junio-04 05:54:54
Simon_Gauvain (Montri la profilon) 2015-junio-04 06:34:13
orthohawk:Ĉiu objekto/afero "sub la suno" havas realecon kiu estas propra/esenca al la objekto/afero. Malgraŭ la leĝo, malgraŭ la voloj de iu ajn unu homo aŭ grupo da homoj povas ŝanĝi tiun realecon. Kiel mi diris antaŭe: Pomo. Estas. Pomo. Estas vera fakto. Vi povas uzi ĉiom da via spiro proklamante ke ĝi estas vinbero (aŭ ŝtono aŭ kato ktp) sed, ĝi restos pomo. Ĝi neniam iĝos vinbero, malgraŭ kiom iu ajn deziras alie."vinbero" kaj "pomo" estas nur vortoj... decidi ke oni nomu pomon vinbero (kaj inverse) estas nura ŝanĝo de komunika normo kaj ne tuŝas la realecon de tiuj fruktoj. Fakte, se plejparto da homoj kune decidus tiel nomi tiujn fruktojn, pomoj ja iĝus vinberoj. Kaj tiam por fari vinon oni bezonus pomsukon.
rapn21 (Montri la profilon) 2015-junio-06 20:33:07
orthohawk: Malgraŭ la leĝo, malgraŭ la voloj de iu ajn unu homo aŭ grupo da homoj povas ŝanĝi tiun realecon. Kiel mi diris antaŭe: Pomo. Estas. Pomo. Estas vera fakto. Vi povas uzi ĉiom da via spiro proklamante ke ĝi estas vinbero (aŭ ŝtono aŭ kato ktp) sed, ĝi restos pomo. Ĝi neniam iĝos vinbero, malgraŭ kiom iu ajn deziras alie.Kiu diras ke edziĝo estas religia instituto? Vi pensas ke tio estas la veron, sed kial? Multe da homoj edziĝas ekster preĝejoj, ĉu ilian edziĝojn ne estas vera? Se oni ne havas religio, ĉu oni ne povas edziĝi? Homoj edziĝis antaŭ religio kaj ili edziĝos post religio ankaŭ.
Estas la same kun civila kuniĝo. Ĝi restos civila kuniĝo, kaj nenia kvanto da dezirado (nek ia ajn leĝo, nek iaj ajn deklaroj de societo) ke ĝi estas edziĝo, ŝanĝos la veron ke ĝi estas/estos civila kuniĝo.
Same, edziĝo en sia esenca esto estis/estas/estos religia instituto/afero, kaj nenia kvanto da dezirado ŝanĝos tiun veron.
Mi scias ke vi kredas alie, sed vi kredas je malveron.
Edziĝon estas du homoj kiu amas unu la alian. Ne estas pri religio aŭ fari infanoj. En Irlando ni voĉis por civila edziĝo. La preĝegoj ne devas fari la edziĝojn, sed la ŝtato donos ilin tuta rajtoj.
orthohawk (Montri la profilon) 2015-junio-07 20:04:51
Kiu diras ke edziĝo estas religia instituto? Vi pensas ke tio estas la veron, sed kial? Multe da homoj edziĝas ekster preĝejoj, ĉu ilian edziĝojn ne estas vera? Se oni ne havas religio, ĉu oni ne povas edziĝi? Homoj edziĝis antaŭ religio kaj ili edziĝos post religio ankaŭ.
Edziĝon estas du homoj kiu amas unu la alian. Ne estas pri religio aŭ fari infanoj. En Irlando ni voĉis por civila edziĝo. La preĝegoj ne devas fari la edziĝojn, sed la ŝtato donos ilin tuta rajtoj./quote]Jes, homoj faras ion ekster preĝejoj, sed ĝi estas civila kuniĝo. Edziĝo estas eklezia misterio (aŭ en Romakatolikaj terminoj, sakramento) kiu ne povas esti farita de ŝtata oficialulo. Kiel mi diris antaŭe, oni povas nomi pomon kiel vinberon, sed ĝi restos pomon.
Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-junio-07 21:04:12
Eble estas esenca malsamo inter la konceptoj de ŝtata edzeco kaj religia edzeco - sed kial insisti, ke ni devas uzi certan terminon, kiam la termino ne determinas la esencon?
En kelkaj socioj, edzeco inkluzivas pluredz(in)econ (kiel en Mormonismo kaj Islamo); en aliaj ne. Do ŝajnas ke la koncepto havas ioman subjektivecon. Kiel vi scias, ke trafe via koncepto de edzeco estas la ununura ĝusta koncepto? Sur kio baziĝas tiu aserto?
rapn21 (Montri la profilon) 2015-junio-08 08:27:52
orthohawk: Jes, homoj faras ion ekster preĝejoj, sed ĝi estas civila kuniĝo. Edziĝo estas eklezia misterio (aŭ en Romakatolikaj terminoj, sakramento) kiu ne povas esti farita de ŝtata oficialulo. Kiel mi diris antaŭe, oni povas nomi pomon kiel vinberon, sed ĝi restos pomon.Sed kial? Kial edzeco apartenas al religio? Alia religioj kaj malregiguloj havas edzecon, do kial vi pensas ke nur unu formo de religio posedas edzecon?
Tiel vi diras, estas simila kiel la preĝejo diras ke nur ekzistas ruĝan pomon kaj verdant pomon estas malnatura. La preĝejo ne decidas kio estas prava aŭ malprava.
Lakiro (Montri la profilon) 2015-junio-08 10:05:25