Al la enhavo

Edzeco Egaleco En lrlando

de rapn21, 2015-majo-16

Mesaĝoj: 71

Lingvo: Esperanto

klmn (Montri la profilon) 2015-junio-08 10:25:10

Lakiro:Kiu el du gejoj estas edzo?
ĉiu el ili estas ge'-edzo

Vinisus (Montri la profilon) 2015-junio-08 13:38:47

Tiu kiu ne toleras nian vidpunkton kaj la alia.

orthohawk (Montri la profilon) 2015-junio-08 13:42:50

Lakiro:Kiu el du gejoj estas edzo?
Ambaŭ estas edzoj.

orthohawk (Montri la profilon) 2015-junio-08 14:16:49

rapn21:
orthohawk: Jes, homoj faras ion ekster preĝejoj, sed ĝi estas civila kuniĝo. Edziĝo estas eklezia misterio (aŭ en Romakatolikaj terminoj, sakramento) kiu ne povas esti farita de ŝtata oficialulo. Kiel mi diris antaŭe, oni povas nomi pomon kiel vinberon, sed ĝi restos pomon.
Sed kial? Kial edzeco apartenas al religio? Alia religioj kaj malregiguloj havas edzecon, do kial vi pensas ke nur unu formo de religio posedas edzecon?

Tiel vi diras, estas simila kiel la preĝejo diras ke nur ekzistas ruĝan pomon kaj verdant pomon estas malnatura. La preĝejo ne decidas kio estas prava aŭ malprava.
Miru: se ci (ne estante sacerdoto) bakos panon, kaj tranĉos ĝin en kubetojn kaj ripetas la vortojn de la anaforo super ilin, kaj distribuos ilin al iuj homoj, ĉu okazis Komunio? Ne; kaj mi ne kredas ke mi necesas diri al ci kial.
Same kun edziĝo kaj kun ĉio plu en ĉi tiu mondo: ekzistas ontologia realeco (la "realeco sub la realeco"), kaj nenia kvanto de dezirado aŭ leĝa agado ŝanĝos aŭ povos ŝanĝi ĝin. Ci povas nomi pomon "ĉerizo" (eĉ per leĝa ago) tiom kiom ci volas, sed tiu pomo neniam estiĝos ĉerizo. Samkiele: ci povas nomi civilan kuniĝon "edziĝo" (eĉ per leĝa agado) tiom kiom ci volas, sed tiu civila kuniĝo neniam estiĝos edziĝo.

Mi havas sugeston: Ci kaj mi neniam kunsentos pri ĉi tiu. Ci neniam konvinkos min ke civila kuniĝo (sub ia ajn nomo) ontologi-realece estas edziĝo, kaj mi neniam konvinkos cin ke ĝi ja estas. Do, ni forlasu ĉi tiun debaton, ĉu ne?

rapn21 (Montri la profilon) 2015-junio-08 14:41:26

orthohawk: Mi havas sugeston: Ci kaj mi neniam kunsentos pri ĉi tiu. Ci neniam konvinkos min ke civila kuniĝo (sub ia ajn nomo) ontologi-realece estas edziĝo, kaj mi neniam konvinkos cin ke ĝi ja estas. Do, ni forlasu ĉi tiun debaton, ĉu ne?
Mi konsentas

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-junio-08 14:46:59

Mi havas sugeston: Ci kaj mi neniam kunsentos pri ĉi tiu.
Probable ĉiu povas konsenti kun tiu aserto!

Fakte oni povas diri la samon pri multaj fadenoj en la "Vidpunktoj" forumo. La diskutantoj neniam ŝanĝas siajn opiniojn, senkonsidere ĉion, kion oni diras. Ili nur ripetadas la samajn punktojn kaj disiras kun pli forta sento, ke ili pravas kaj ke l'aliuloj malpravas.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-junio-08 16:30:06

Birdoj kiu englutas ŝtonetojn bone konas sian postaĵomezon; ke ĉiu faru laŭ sia bontrovo.

Stefano888 (Montri la profilon) 2015-junio-13 18:42:32

Eble la registaroj de la mondo ĉesu reguligi ediziĝon. La eklezioj, sinagogoj, moskeoj, ktp. verŝajne reguligu ĝin. Kelkaj eklezioj permesas al gejhomoj samseksedziĝi. Aliaj eklezioj malpermesas tion. Por leĝaj kialoj, kontrakto povus ekzisti inter la du aŭ pli homoj, kiuj edziĝis la unu la alian. Eklezia (sinagoga, ktp.) juristo povus skribi la kontrakton tiel ke ĝi reguligu la edziĝon laŭ la relgio de la edzoj, edzinoj, aŭ geedzoj.

Nia Eklezio estas tre tradicia. Ĝi malpermesas la praktikon de samsekseco. Se iu ne ŝatas nian Eklezion, li aŭ ŝi povas iri al alia preĝejo, kiu estas parto de alia eklezio, kiu permesas tiun praktikon. Ekzemple, anstataŭ adori en Ortodoksa preĝejo, oni povas adori en protestanta preĝejo kiu permesas gej-edziĝon.

Ĉi tia kontrakto ne povas ekzisti inter homo kaj besto laŭ usona leĝo ĉar al besto mankas la menskapablo por kontrakti. Tamen, mi eble malpravas pri tio. Eble besto povas havi prokuron. Tiukaze, homo povus havi ĉi tian kontrakton kun besto. La individuaj ŝtatoj de nia lando postuliĝus ĉesi reguligi edziĝon por havi tiajn ĉi kontraktojn, tamen.

Mi persone estas kontraŭ la praktikon de samsekseco por religiaj kialoj, sed mi ne estas kontraŭ gejhomoj. La Sinjoro diras ke ni amu ĉiun, eĉ la gejhomojn, sed ni ne praktiku ilian seksan vivmanieron. La Sinjoro diras ke ni pacigu inter ĉiuj, inkluzive de la gejhomoj.

En nia usona socio, la gejhomoj povas disvastigi siajn ideojn rilate al la samseksan amoron kaj ni Ortodoksaj kristanoj povas disvastigi niajn kredojn rilate al la amoro. La Unua Amendo en nia usona Konstitucio protektas tiun ĉi rajton.

Lakiro (Montri la profilon) 2015-junio-13 21:17:04

Stefano, pri kiuj kontraktoj kaj leĝoj vi rakontas al ni? Tiuj nocioj aperis neantaŭlonge, sed ĉiam ĉiuj homoj geedzigis laŭ komuna regulo, komuna konvinko kaj racio. Ĉu vi provos pruvi ke amazonaj indianoj geedziĝas per kontrakto? Mi vin volas demandi, kiu malpermesos al Guarani edziĝi je jaguaroj? Kiu juristo ekkonos konsenton aŭ malkonsenton de jaguaro? Neniu malpermesos kaj neniu permesos geedzigi al homoj kun bestoj. Sed trovu al mi iun el la indiĝenaj paroj gejaj. La perverseco aperis tie, kie papero (kontrakto) gardas homojn kun netradiciaj seksrilatoj kontraŭ minaco de aliaj homoj. Papero fondis ĥaoson. Baldaŭ ni ekscios kiel oni permesos kaj homobestan geedziĝon kaj edziĝon. Baldaŭ oni permesos manĝi kadavrojn kaj kaki sur la stratoj. Ĉar neniu povas limigi aŭ limiti la homon en liaj rajtoj. Ĉio estas ebla por ĉiuj.
Sodom and Gomorrah.

Stefano888 (Montri la profilon) 2015-junio-15 19:30:38

Lakiro, mi pensas ke mia sugesto pri kontraktoj pli bonus en nia lando ol en via. En usono, ekzistas multaj malsamaj religioj kaj multaj malsamaj versioj de kristanismo, precipe inter la prostestantoj. Mi ne volas ke juĝejo devigu la Ortodoksan Eklezion en nia lando akcepti gej-edziĝojn kiel validajn.

Edziĝo estas Sakramento kiel la Eŭkaristio. En la Sakramento de Edziĝo oni bezonas iujn specialajn aĵojn (kaj homojn). Oni bezonas sacerdoton, viron, virinon, kaj du garantiulojn. Oni ankaŭ bezonas kronojn, kandelojn, vinon, ktp. La Sakramento de Edziĝo ne estas valida sen virino. Ĝi estas nevalida sen viro ankaŭ. Do, ni ne povas havi gej-eziĝojn en la Ortodoksa Eklezio. Nia Eklezio ne postuliĝu akcepti gej-edziĝojn kiel validajn ĉar la ŝtatregistaro kaj/aŭ la federala registaro akceptas ilin.

Se mia sugesto adoptiĝus, la gejaj homoj povus vivi siajn vivojn laŭ sia vivmaniero kaj ni povus praktiki nian fidon sen registara perturbo.

Rilate al la bestoj, estas katino ekstere de mia hejmo. Mi pensas ke ŝi volas edziniĝi al mi, sed ŝi bezonas prokuron. Seksumado ne estas fizike ebla ĉar la truo sub ŝia vosto estas tro malgranda por mi. Mi pensas ke ni efektive amas la una la alian. Kion ni povas fari? (Tio estas ŝerco!)

Reen al la supro