Sinonimoj por la vorto "esperantisto"
글쓴이: melitopolano, 2015년 5월 23일
글: 42
언어: Esperanto
tommjames (프로필 보기) 2015년 7월 28일 오후 8:32:12
esperantofon/oJes mi scias, estas nur ke mi ne ŝatas novajn radikojn kiuj aspektas kiel kunmetaĵoj de aliaj radikoj. Sed tio estas nur mia persona prefero, kaj mi supozas ke post la enlingviĝo tiaj vortoj ne tro konfuzas.
Ĉu 'Esperantisto' vere estas tro "grava kaj oficiala"? Mi devas diri ke mi neniam tiel perceptis ĝin. Sed se uzi alian vorton, ankaŭ mi verŝajne dirus 'esperantoparolanto'.
FractalBloom (프로필 보기) 2015년 7월 28일 오후 11:28:48
Tempodivalse:Laŭ mi ankaŭe, kiam eblas, estas pli bona uzi Esperantajn vortojn (t.e. vortojn kreitajn el radikoj) ol krei novajn. "Esperantulo" aŭ "esperantano" taŭgus, sed "esperantisto" jam funkcias sufiĉe bone kaj eĉ ekzistas iuforme ekster la esperantosfero (angla vorto: "Esperantist" ktp.)tommjames:esperantofon/oTempodivalse:Ĉu iu ne jam proponis esperantofono (Espérantophone, Esperantohablante, эсперантофон)?Mi ne tre ŝatas tiun vorton, pro jama radiko fon- ('esperantofono' povus esti mislegita kiel 'esperanto-fono' ).
Pruntaĵo de la hispana, angla, kaj franca lingvoj (kaj verŝajne aliaj eŭropaj), laŭ la 15-a regulo ...
Mi preferus tamen esperantisto aŭ esperantoparolanto, ĉar miaopinie estas pli bone krei kunmetitajn vortojn el jamaj radikoj ol sennecese enigi novajn.
amigueo (프로필 보기) 2015년 7월 29일 오전 10:18:02
ea = esperantoparolanto = esperanto-ulo.
"mi alparolos eajn, dum radia programero"
amigueo (프로필 보기) 2015년 7월 29일 오전 10:18:02
ea = esperantoparolanto = esperanto-ulo.
"mi alparolos eajn, dum radia programero"
thyrolf (프로필 보기) 2016년 4월 30일 오후 3:03:07
melitopolano:Mi estas komencanto de Esperanto. Ĵus mi pensis: ĉu estas iuj sinonimoj por la vorto "esperantisto"? Kiel por mi, "esperantisto" sonas tro grave kaj oficiale, kiel "lingvisto, kiu esploras Esperanton". Mi vizitis la Vikipedion, kaj eltrovis, ke tio estas populara temo. Vere, estas kelkaj vortoj, kiuj havas iom aliajn signifojn ol "esperantisto". Do kiun vorton preferas vi?La demando estis respondita en la Bulonja Deklaracio de 1905: Ĉiu, kiu parolas Esperanton, estas Esperantisto! Tiel simple!
Laŭvorte: " ... 5. Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva societo Esperantista por ĉiu Esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga. ... "
amigueo (프로필 보기) 2016년 5월 25일 오후 4:00:06
("espevangelisto" jam implicas "espo" = esperanto)
vincas (프로필 보기) 2017년 11월 25일 오후 8:50:25
Malesperantisto=tiu persono,kiu konas kaj uzas Eon,sed ne estas gxia adepto.Li ne volas ,ke Eo farigxu,povu farigxi la "cxies dua lingvo".
Kiu volas tion kaj konas,uzas Eon,li estas l'esperantisto.
+esperantemulo=kiu ne konas,ne uzas,ne parolas Eon sed subtenas ilin,volas,ke Eo igxu internacie.
malesperantemulo=kiu ne konas,ne uzas,ne parolas Ee, kaj ne volas ,ke Eo igxu internacia.
Tiujn aferojn mi eksciis nur antaux nelonge.
+esperantismasno estas,kiu agas por Eo,ne nur uzas gxin.Mi esperas,ke mi skribis cxion gxuste .Se ne ,iu korektu.
ito (프로필 보기) 2017년 11월 26일 오전 6:41:56
Verdulo, ajnojnisto etas amuzaj, do mi persone akceptu ilin ridante, sed ĉar ili povus esti iom neelegantaj, iom aĉaj kaj iom kritikemaj, eble ili ne estas vaste akceptotaj. (Mi preferas ajnojnisto-n, ĉar la sono-daŭro estas ne kritikinda sed ĝi ja estas frukto de penado de Zamenhof).
StefKo (프로필 보기) 2017년 11월 28일 오후 5:51:17
La verdama – ankaŭ kun „la”, kiel substantivo, sen subkomprenata ulo, analogie kiel la angla , la franca k.t.p.
Verdameco – esperantismo
Verdami – esti esperantisto (ekz. Mi denove verdamas)
thyrolf (프로필 보기) 2017년 11월 29일 오전 10:08:26