Sinonimoj por la vorto "esperantisto"
av melitopolano, 23 maj 2015
Meddelanden: 42
Språk: Esperanto
melitopolano (Visa profilen) 23 maj 2015 20:09:12
klmn (Visa profilen) 23 maj 2015 21:16:42
melitopolano:Mi estas komencanto de Esperanto. Ĵus mi pensis: ĉu estas iuj sinonimoj por la vorto "esperantisto"? Kiel por mi, "esperantisto" sonas tro grave kaj oficiale, kiel "lingvisto, kiu esploras Esperanton". Mi vizitis la Vikipedion, kaj eltrovis, ke tio estas populara temo. Vere, estas kelkaj vortoj, kiuj havas iom aliajn signifojn ol "esperantisto". Do kiun vorton preferas vi?malnovan, malaktualan samideanon
lagtendisto (Visa profilen) 23 maj 2015 21:24:32
Vinisus (Visa profilen) 23 maj 2015 23:11:03
Estas mi esperantisto
Verda stelo sur la brusto
iom palas pro la rusto.
Mi ne estas purigisto;
estas mi esperantisto.
Kuŝas ie sub tegmento
"Netuŝebla Fundamento".
Tuŝu ĝin nur la Mefisto;
estas mi esperantisto.
Polvkovrite sur bretaro
putras mia SAT-vortaro.
Tedas min la vorto-listo;
estas mi esperantisto.
Gramatikon mi ne konas
kaj gazeton ne abonas...
Librojn legu la verkisto;
estas mi esperantisto.
Mi parolas kun rapido:
"Bonan tagon! Ĝis revido!"
Ĝi sufiĉas por ekzisto;
estas mi esperantisto.
Pionirojn mi kritikas,
la gvidantojn dorne pikas
kaj konspiras kun persisto;
estas mi esperantisto.
Por la venko mi esperas,
sed neniom mi oferas.
Mi ne estas ja bankisto;
estas mi esperantisto.
Se baraktas en la krizo
la movado, organizo,
helpas mi nur per rezisto;
estas mi esperantisto.
Flugas per facila vento
el la buŝo Nova Sento.
Ĝi sufiĉas por sofisto;
estas mi esperantisto.
Post la mort' ĉe tombo mia
staros "rondo familia",
nekrologos ĵurnalisto:
estis li esperantisto.
raffadalbo (Visa profilen) 24 maj 2015 16:29:06
Mi supozas ke "esperantisto" ne nur parolas esperanton, sed ankaŭ partoprenas la movadon, eĉ malofte, eĉ nur interrete (kiel ĉe lernu!, ekzemple).
"Esperanto-parolantoj" estas supozeble pli granda aro. Ĝi enhavas la esperantistojn, sed ankaŭ aliajn homojn, kiuj kapablas paroli esperanton sed ne interesiĝas pri la movado. Tiaj homoj ne estas multenombraj, sed ili ja ekzistas, do la du aroj ne estas egalaj.
klmn (Visa profilen) 24 maj 2015 17:01:06
raffadalbo:Ne nepre.
"Esperanto-parolantoj" estas supozeble pli granda aro. Ĝi enhavas la esperantistojn, sed ankaŭ aliajn homojn, kiuj kapablas paroli esperanton sed ne interesiĝas pri la movado.
Ekzistas sufiĉe multnombra aro da personoj kiuj aktive partoprenas en la movado, organizaj aferoj, kunvenoj aŭ festoj sed ne ankoraŭ ĝisfine parolas Esperanton.
eterna komencanto
Vinisus (Visa profilen) 24 maj 2015 17:02:17
zebst (Visa profilen) 24 maj 2015 17:09:35
kanto pri esperantisto
leporinjo (Visa profilen) 24 maj 2015 17:22:02
vincas (Visa profilen) 24 maj 2015 17:31:44
raffadalbo:"Esperanto-parolantoj" estas supozeble pli granda aro. Ĝi enhavas la esperantistojn, sed ankaŭ aliajn homojn, kiuj kapablas paroli esperanton sed ne interesiĝas pri la movado. Tiaj homoj ne estas multenombraj, sed ili ja ekzistas, do la du aroj ne estas egalaj.Eble esperantisto ne povas esti Esperanto-parolanto. Ja Esperanto-parolanto ne interesiĝas pri la movado dume esperantisto apartenas al la movado. Laŭ mi, esperantistoj kaj Esperanto-parolantoj estas apartaj klasoj.