Đi đến phần nội dung

Sinonimoj por la vorto "esperantisto"

viết bởi melitopolano, Ngày 23 tháng 5 năm 2015

Tin nhắn: 42

Nội dung: Esperanto

melitopolano (Xem thông tin cá nhân) 20:09:12 Ngày 23 tháng 5 năm 2015

Mi estas komencanto de Esperanto. Ĵus mi pensis: ĉu estas iuj sinonimoj por la vorto "esperantisto"? Kiel por mi, "esperantisto" sonas tro grave kaj oficiale, kiel "lingvisto, kiu esploras Esperanton". Mi vizitis la Vikipedion, kaj eltrovis, ke tio estas populara temo. Vere, estas kelkaj vortoj, kiuj havas iom aliajn signifojn ol "esperantisto". Do kiun vorton preferas vi?

klmn (Xem thông tin cá nhân) 21:16:42 Ngày 23 tháng 5 năm 2015

melitopolano:Mi estas komencanto de Esperanto. Ĵus mi pensis: ĉu estas iuj sinonimoj por la vorto "esperantisto"? Kiel por mi, "esperantisto" sonas tro grave kaj oficiale, kiel "lingvisto, kiu esploras Esperanton". Mi vizitis la Vikipedion, kaj eltrovis, ke tio estas populara temo. Vere, estas kelkaj vortoj, kiuj havas iom aliajn signifojn ol "esperantisto". Do kiun vorton preferas vi?
malnovan, malaktualan samideanon

lagtendisto (Xem thông tin cá nhân) 21:24:32 Ngày 23 tháng 5 năm 2015

Muzikfilmeto pri sinteno kia estu samideano.

Vinisus (Xem thông tin cá nhân) 23:11:03 Ngày 23 tháng 5 năm 2015

Julio Gaghy

Estas mi esperantisto

Verda stelo sur la brusto
iom palas pro la rusto.
Mi ne estas purigisto;
estas mi esperantisto.

Kuŝas ie sub tegmento
"Netuŝebla Fundamento".
Tuŝu ĝin nur la Mefisto;
estas mi esperantisto.

Polvkovrite sur bretaro
putras mia SAT-vortaro.
Tedas min la vorto-listo;
estas mi esperantisto.

Gramatikon mi ne konas
kaj gazeton ne abonas...
Librojn legu la verkisto;
estas mi esperantisto.

Mi parolas kun rapido:
"Bonan tagon! Ĝis revido!"
Ĝi sufiĉas por ekzisto;
estas mi esperantisto.

Pionirojn mi kritikas,
la gvidantojn dorne pikas
kaj konspiras kun persisto;
estas mi esperantisto.

Por la venko mi esperas,
sed neniom mi oferas.
Mi ne estas ja bankisto;
estas mi esperantisto.

Se baraktas en la krizo
la movado, organizo,
helpas mi nur per rezisto;
estas mi esperantisto.

Flugas per facila vento
el la buŝo Nova Sento.
Ĝi sufiĉas por sofisto;
estas mi esperantisto.

Post la mort' ĉe tombo mia
staros "rondo familia",
nekrologos ĵurnalisto:
estis li esperantisto.

raffadalbo (Xem thông tin cá nhân) 16:29:06 Ngày 24 tháng 5 năm 2015

Verŝajne estas malsameco inter "esperantisto" kaj "esperanto-parolanto".

Mi supozas ke "esperantisto" ne nur parolas esperanton, sed ankaŭ partoprenas la movadon, eĉ malofte, eĉ nur interrete (kiel ĉe lernu!, ekzemple).

"Esperanto-parolantoj" estas supozeble pli granda aro. Ĝi enhavas la esperantistojn, sed ankaŭ aliajn homojn, kiuj kapablas paroli esperanton sed ne interesiĝas pri la movado. Tiaj homoj ne estas multenombraj, sed ili ja ekzistas, do la du aroj ne estas egalaj.

klmn (Xem thông tin cá nhân) 17:01:06 Ngày 24 tháng 5 năm 2015

raffadalbo:

"Esperanto-parolantoj" estas supozeble pli granda aro. Ĝi enhavas la esperantistojn, sed ankaŭ aliajn homojn, kiuj kapablas paroli esperanton sed ne interesiĝas pri la movado.
Ne nepre.
Ekzistas sufiĉe multnombra aro da personoj kiuj aktive partoprenas en la movado, organizaj aferoj, kunvenoj aŭ festoj sed ne ankoraŭ ĝisfine parolas Esperanton.
eterna komencanto

Vinisus (Xem thông tin cá nhân) 17:02:17 Ngày 24 tháng 5 năm 2015

Laŭ mi esperantisto estas ĉiuj homoj, kiuj ĉiutage klopodas lerni ion plian pri nia lingvo, ĉar la lernado neniam finiĝas. Ne estas sufiĉa la amaso, kiu komencas la lernadon, ne estas sufiĉe lerni la lingvon, sed ellerni! La "bonan tagon" --esperantisto nenion valoras, por la movado. Mi ĉiutage strebas iri antaŭen.

zebst (Xem thông tin cá nhân) 17:09:35 Ngày 24 tháng 5 năm 2015

Mi priferas vorton esperantisto.
kanto pri esperantisto

leporinjo (Xem thông tin cá nhân) 17:22:02 Ngày 24 tháng 5 năm 2015

Malkrokodilo.

vincas (Xem thông tin cá nhân) 17:31:44 Ngày 24 tháng 5 năm 2015

raffadalbo:"Esperanto-parolantoj" estas supozeble pli granda aro. Ĝi enhavas la esperantistojn, sed ankaŭ aliajn homojn, kiuj kapablas paroli esperanton sed ne interesiĝas pri la movado. Tiaj homoj ne estas multenombraj, sed ili ja ekzistas, do la du aroj ne estas egalaj.
Eble esperantisto ne povas esti Esperanto-parolanto. Ja Esperanto-parolanto ne interesiĝas pri la movado dume esperantisto apartenas al la movado. Laŭ mi, esperantistoj kaj Esperanto-parolantoj estas apartaj klasoj.

Quay lại