Съобщения: 26
Език: Esperanto
JamesB84 (Покажи профила) 05 юни 2015, 22:06:50
JamesB84 (Покажи профила) 05 юни 2015, 22:25:23
Novjorko = New York (urbo)
novjorko = ano de Novjorkio (ŝtato)
Ĉu mi pravas?
mbalicki (Покажи профила) 05 юни 2015, 23:05:01
Sed vi havas vian respondon ĉi! La nomo de la urbo kaj la ŝtato en esperanto estas malsama: havas ni „Novjorkon” kaj „Novjorkion”. Do anoj de tiuj estas „novjorkano” kaj „novjorkiano”. (Almenaŭ tiel mi dirus.)
JamesB84 (Покажи профила) 06 юни 2015, 03:47:58
mbalicki:Do anoj te tiuj estas „novjorkano” kaj „novjorkiano”. (Almenaŭ tiel mi dirus.)Mi necertas se mi konsentus kun la vorton novjorkiano. Ano el Francio estas franco, ĉu ne? Aŭ eble, laŭ vi, anoj el Francio povas nomiĝi ankaŭ francianojn , ĉu ne?
Simon_Gauvain (Покажи профила) 06 юни 2015, 07:53:40
JamesB84:Mi pensas ke jes, eĉ se tio estas malkutima. Mia lando ricevis unue la nomon "Francujo", kio signifas "lando de francoj". La pli freŝa pseŭdosufikso -i- iom implikis la aferon...mbalicki:Do anoj te tiuj estas „novjorkano” kaj „novjorkiano”. (Almenaŭ tiel mi dirus.)Mi necertas se mi konsentus kun la vorton novjorkiano. Ano el Francio estas franco, ĉu ne? Aŭ eble, laŭ vi, anoj el Francio povas nomiĝi ankaŭ francianojn , ĉu ne?
Se oni pensas ke Novjorko kaj Novjorkio tro similas, eble oni povas nomi la ŝtaton "Novjorkŝtato"? Tiel ĝiaj civitanoj iĝus "novjorkŝtatanoj". Tio estus iomete longa, sed ne plu ebligus konfuzi.
Ondo (Покажи профила) 06 юни 2015, 09:57:54
JamesB84:Mia demando estas ĉi tio, ke se la popolo el la urbo Novjorko estas novjorkanoj, tiam, kio estas la popolo el la ŝtato Novjorkio?Se vi uzas la vorton Novjorkio, la loĝantoj estas Novjorkianoj, tute nature, same kiel estas Liberianoj, Bolivianoj, Aŭstralianoj kaj Kalifornianoj. "-ano" estas utila sufikso por formi nomon de landano. Oni povas aldoni ĝin al ĉiaj loknomoj (landoj, urboj, vilaĝoj) por ricevi nomon de loĝanto. Eĉ vortoj kiel Francujano (aŭ Franciano) estas iam uzataj, kvankam pli ofte oni parolas simple pri Francoj, ĉar ekzistas tia, pli simpla vorto por la popolo.
mbalicki (Покажи профила) 06 юни 2015, 10:26:51
Simon_Gauvain:Certe, vi pravas. Unue ni havas na „franc·o” (membro de franca nacio), due — na „Franc·uj·o” (ujo por francoj, ilia lando) kaj trie — na „franc·uj·an·o” (loĝanto de Francujo, kiam oni ne volas signifi naciecon de tiu civitano).JamesB84:Mi pensas ke jes, eĉ se tio estas malkutima. Mia lando ricevis unue la nomon "Francujo", kio signifas "lando de francoj". La pli freŝa pseŭdosufikso -i- iom implikis la aferon...mbalicki:Do anoj te tiuj estas „novjorkano” kaj „novjorkiano”. (Almenaŭ tiel mi dirus.)Mi necertas se mi konsentus kun la vorton novjorkiano. Ano el Francio estas franco, ĉu ne? Aŭ eble, laŭ vi, anoj el Francio povas nomiĝi ankaŭ francianojn , ĉu ne?
Tiu enafiksaĉo „-i-” uzata por nomoj de landoj estigas multajn problemojn. Pli bone ĝin ne uzi.
Ondo (Покажи профила) 06 юни 2015, 10:34:57
mbalicki:Tiu enafiksaĉo „-i-” uzata por nomoj de landoj estigas multajn problemojn. Pli bone ĝin ne uzi.Kvankam mi samopinias kun vi pri la problemeco de la landnoma "-io", ĝi estas nenio kompare kun via propra uzo de "na".
JamesB84 (Покажи профила) 06 юни 2015, 12:40:03
Ondo:Kvankam mi samopinias kun vi pri la problemeco de la landnoma "-io", ĝi estas nenio kompare kun via propra uzo de "na".Haha! Mi scivolis pri tio. Kio estas "na"?
Clarence666 (Покажи профила) 06 юни 2015, 13:28:52
JamesB84:Haha! Mi scivolis pri tio. Kio estas "na"?Akuzativa prepozicio:
----
a) Multe da mono kiom da almozuloj havas?
b) Na multe da mono kiom da almozuloj havas?
c) Multen da mono kiom da almozuloj havas?
d) Multe dan mono kiom da almozuloj havas?
e) Multe da monon kiom da almozuloj havas?
Frazo b) eble estas pli logika, c) kaj d) kaj e) estas rekte eraraj.
----
a) Mi mortpafis Obama.
b) Mi mortpafis prezidanton aux imperatoron Obama.
c) Mi mortpafis na Obama.
d) Mi mortpafis Obaman.
a) - mankas akuzativo | b) - longa frazo | c) - pli kurta maniero esprimi saman ideon | d) - "Obama" farigxas adjektivo, kaj truko entute ne funkcias kun "Bush" aux "Clinton"
----
a) A: Mi sendis al vi tri leterojn. B: Cxu? Mi ricevis nur unu.
b) A: Mi sendis al vi tri leterojn. B: Cxu? Mi ricevis na nur unu.
a) - mankas akuzativo | b) - pli bona kaj pli klara
----
a) A: Guglo estas mafiao!!! B: Provu uzi "www.duckandgo.com".
b) A: Guglo estas mafiao!!! B: Provu uzi na "www.duckandgo.com".
a) - mankas akuzativo | b) - pli bona kaj pli klara
----
a) A: Mi sendis al mian amikon 4 leteroj. B: Via frazo estas fusxa. Oni diru "al mia amiko", cxar post "al" neniam povas sekvi akuzativo.
b) A: Mi sendis al mian amikon 4 leteroj. B: Via frazo estas fusxa. Oni diru na "al mia amiko", cxar post "al" neniam povas sekvi akuzativo.
a) - mankas akuzativo | b) - pli bona kaj pli klara
----
a) Mi havas grandegan, belegan, multekostan, rapidegan kaj komfortegan auxton, du belajn motorciklojn, kaj ankaux multekostan biciklon, kiun mi neniam uzas.
b) Mi havas na grandega, belega, multekosta, rapidega kaj komfortega auxto, du belaj motorcikloj, kaj ankaux multekosta biciklo, kiun mi neniam uzas.
a) - senfina cxeno de "N"-finajxoj | b) - alia maniero esprimi saman ideon