Đi đến phần nội dung

Popolo el la ŝtato Novjorkio

viết bởi JamesB84, Ngày 05 tháng 6 năm 2015

Tin nhắn: 26

Nội dung: Esperanto

JamesB84 (Xem thông tin cá nhân) 22:06:50 Ngày 05 tháng 6 năm 2015

Mia demando estas ĉi tio, ke se la popolo el la urbo Novjorko estas novjorkanoj, tiam, kio estas la popolo el la ŝtato Novjorkio?

JamesB84 (Xem thông tin cá nhân) 22:25:23 Ngày 05 tháng 6 năm 2015

La problemo estas la majuskligo, mi opinias.
Novjorko = New York (urbo)
novjorko = ano de Novjorkio (ŝtato)

Ĉu mi pravas?

mbalicki (Xem thông tin cá nhân) 23:05:01 Ngày 05 tháng 6 năm 2015

Ĉu estas tiu vere grava problemo? Ja angle oni havas nur na „New Yorker”, kiu eblas esti ambaŭ homo el la ŝtato aŭ la urbo. Ĉeflitero ne povas solvi vian problemon: la regulo estas, ke ĝi estas uzata ĉe propraj nomoj, do loĝanto de iu ajn ŝtato aŭ urbo ne devas atingi ĉefliteron.

Sed vi havas vian respondon ĉi! La nomo de la urbo kaj la ŝtato en esperanto estas malsama: havas ni „Novjorkon” kaj „Novjorkion”. Do anoj de tiuj estas „novjorkano” kaj „novjorkiano”. (Almenaŭ tiel mi dirus.)

JamesB84 (Xem thông tin cá nhân) 03:47:58 Ngày 06 tháng 6 năm 2015

mbalicki:Do anoj te tiuj estas „novjorkano” kaj „novjorkiano”. (Almenaŭ tiel mi dirus.)
Mi necertas se mi konsentus kun la vorton novjorkiano. Ano el Francio estas franco, ĉu ne? Aŭ eble, laŭ vi, anoj el Francio povas nomiĝi ankaŭ francianojn , ĉu ne?

Simon_Gauvain (Xem thông tin cá nhân) 07:53:40 Ngày 06 tháng 6 năm 2015

JamesB84:
mbalicki:Do anoj te tiuj estas „novjorkano” kaj „novjorkiano”. (Almenaŭ tiel mi dirus.)
Mi necertas se mi konsentus kun la vorton novjorkiano. Ano el Francio estas franco, ĉu ne? Aŭ eble, laŭ vi, anoj el Francio povas nomiĝi ankaŭ francianojn , ĉu ne?
Mi pensas ke jes, eĉ se tio estas malkutima. Mia lando ricevis unue la nomon "Francujo", kio signifas "lando de francoj". La pli freŝa pseŭdosufikso -i- iom implikis la aferon...
Se oni pensas ke Novjorko kaj Novjorkio tro similas, eble oni povas nomi la ŝtaton "Novjorkŝtato"? Tiel ĝiaj civitanoj iĝus "novjorkŝtatanoj". Tio estus iomete longa, sed ne plu ebligus konfuzi.

Ondo (Xem thông tin cá nhân) 09:57:54 Ngày 06 tháng 6 năm 2015

JamesB84:Mia demando estas ĉi tio, ke se la popolo el la urbo Novjorko estas novjorkanoj, tiam, kio estas la popolo el la ŝtato Novjorkio?
Se vi uzas la vorton Novjorkio, la loĝantoj estas Novjorkianoj, tute nature, same kiel estas Liberianoj, Bolivianoj, Aŭstralianoj kaj Kalifornianoj. "-ano" estas utila sufikso por formi nomon de landano. Oni povas aldoni ĝin al ĉiaj loknomoj (landoj, urboj, vilaĝoj) por ricevi nomon de loĝanto. Eĉ vortoj kiel Francujano (aŭ Franciano) estas iam uzataj, kvankam pli ofte oni parolas simple pri Francoj, ĉar ekzistas tia, pli simpla vorto por la popolo.

mbalicki (Xem thông tin cá nhân) 10:26:51 Ngày 06 tháng 6 năm 2015

Simon_Gauvain:
JamesB84:
mbalicki:Do anoj te tiuj estas „novjorkano” kaj „novjorkiano”. (Almenaŭ tiel mi dirus.)
Mi necertas se mi konsentus kun la vorton novjorkiano. Ano el Francio estas franco, ĉu ne? Aŭ eble, laŭ vi, anoj el Francio povas nomiĝi ankaŭ francianojn , ĉu ne?
Mi pensas ke jes, eĉ se tio estas malkutima. Mia lando ricevis unue la nomon "Francujo", kio signifas "lando de francoj". La pli freŝa pseŭdosufikso -i- iom implikis la aferon...
Certe, vi pravas. Unue ni havas na „franc·o” (membro de franca nacio), due — na „Franc·uj·o” (ujo por francoj, ilia lando) kaj trie — na „franc·uj·an·o” (loĝanto de Francujo, kiam oni ne volas signifi naciecon de tiu civitano).

Tiu enafiksaĉo „-i-” uzata por nomoj de landoj estigas multajn problemojn. Pli bone ĝin ne uzi.

Ondo (Xem thông tin cá nhân) 10:34:57 Ngày 06 tháng 6 năm 2015

mbalicki:Tiu enafiksaĉo „-i-” uzata por nomoj de landoj estigas multajn problemojn. Pli bone ĝin ne uzi.
Kvankam mi samopinias kun vi pri la problemeco de la landnoma "-io", ĝi estas nenio kompare kun via propra uzo de "na".

JamesB84 (Xem thông tin cá nhân) 12:40:03 Ngày 06 tháng 6 năm 2015

Ondo:Kvankam mi samopinias kun vi pri la problemeco de la landnoma "-io", ĝi estas nenio kompare kun via propra uzo de "na".
Haha! Mi scivolis pri tio. Kio estas "na"?

Clarence666 (Xem thông tin cá nhân) 13:28:52 Ngày 06 tháng 6 năm 2015

JamesB84:Haha! Mi scivolis pri tio. Kio estas "na"?
Akuzativa prepozicio:

----

a) Multe da mono kiom da almozuloj havas?

b) Na multe da mono kiom da almozuloj havas?

c) Multen da mono kiom da almozuloj havas?

d) Multe dan mono kiom da almozuloj havas?

e) Multe da monon kiom da almozuloj havas?

Frazo b) eble estas pli logika, c) kaj d) kaj e) estas rekte eraraj.

----

a) Mi mortpafis Obama.

b) Mi mortpafis prezidanton aux imperatoron Obama.

c) Mi mortpafis na Obama.

d) Mi mortpafis Obaman.

a) - mankas akuzativo | b) - longa frazo | c) - pli kurta maniero esprimi saman ideon | d) - "Obama" farigxas adjektivo, kaj truko entute ne funkcias kun "Bush" aux "Clinton"

----

a) A: Mi sendis al vi tri leterojn. B: Cxu? Mi ricevis nur unu.

b) A: Mi sendis al vi tri leterojn. B: Cxu? Mi ricevis na nur unu.

a) - mankas akuzativo | b) - pli bona kaj pli klara

----

a) A: Guglo estas mafiao!!! B: Provu uzi "www.duckandgo.com".

b) A: Guglo estas mafiao!!! B: Provu uzi na "www.duckandgo.com".

a) - mankas akuzativo | b) - pli bona kaj pli klara

----

a) A: Mi sendis al mian amikon 4 leteroj. B: Via frazo estas fusxa. Oni diru "al mia amiko", cxar post "al" neniam povas sekvi akuzativo.

b) A: Mi sendis al mian amikon 4 leteroj. B: Via frazo estas fusxa. Oni diru na "al mia amiko", cxar post "al" neniam povas sekvi akuzativo.

a) - mankas akuzativo | b) - pli bona kaj pli klara

----

a) Mi havas grandegan, belegan, multekostan, rapidegan kaj komfortegan auxton, du belajn motorciklojn, kaj ankaux multekostan biciklon, kiun mi neniam uzas.

b) Mi havas na grandega, belega, multekosta, rapidega kaj komfortega auxto, du belaj motorcikloj, kaj ankaux multekosta biciklo, kiun mi neniam uzas.

a) - senfina cxeno de "N"-finajxoj | b) - alia maniero esprimi saman ideon

Quay lại