Al la enhavo

Senmortebla

de Desit1, 2015-junio-13

Mesaĝoj: 59

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2015-junio-20 12:43:55

nornen:
Desit1:Interese estus scii kion dirus la religiuloj pri senmortulo.
Ili nomus lin aū Dio aū Diablo aū ambaū samtempe.
La religioj promesas paradizon eĉ sciante, ke ĝi ne ekzistas.

Desit1 (Montri la profilon) 2015-junio-23 16:15:19

Vinisus:
La religioj promesas paradizon eĉ sciante, ke ĝi ne ekzistas.
Eĉ plej malbone! Imagu esti pastro, aŭ iu grava religiulo kaj malkovri ke vi estas senmortulo...

nornen (Montri la profilon) 2015-junio-23 16:20:53

Desit1:
Vinisus:
La religioj promesas paradizon eĉ sciante, ke ĝi ne ekzistas.
Eĉ plej malbone! Imagu esti pastro, aŭ iu grava religiulo kaj malkovri ke vi estas senmortulo...
Tio estus la morto... Mi mortus pro la malĝojo.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-junio-23 16:28:47

nornen:
Desit1:
Vinisus:
La religioj promesas paradizon eĉ sciante, ke ĝi ne ekzistas.
Eĉ plej malbone! Imagu esti pastro, aŭ iu grava religiulo kaj malkovri ke vi estas senmortulo...
Tio estus la morto... Mi mortus pro la malĝojo.
Mi mortos, ĉar mi naskiĝis, tiel estas la natura leĝo.

Desit1 (Montri la profilon) 2015-junio-28 03:53:05

Vinisus:
nornen:
Tio estus la morto... Mi mortus pro la malĝojo.
Mi mortos, ĉar mi naskiĝis, tiel estas la natura leĝo.
Sed ne en ĉi tiu fikcio okulumo.gif

dbob (Montri la profilon) 2015-junio-29 08:43:33

Ĉi tiu fikcio, senmorteco, estas la realo por multaj homoj, kiuj kredas, ke oni ankoraŭ ekzistos post la morto, anstataŭ agnoski, ke post la morto oni reiros al la sama stato antaŭ ol oni naskiĝis. Nur kiam estontece la homaro atingos veran senmortecon, tiu fikcio iĝos vere reala.

La historio de la vivaĵoj estas la historio de iliaj klopodoj resti vivaj. Bestoj kaj plantoj faras tion aŭtomate. La homaro faras tion parte aŭtomate sed samtempe tute intence. Tiu intenco estas unu el la gravaj diferencoj inter la homoj kaj aliaj specioj. Tiu intenco estas la esenca ĉiam-subkuŝanta kialo de la homara progreso. En la homaro, malkiel en aliaj specioj, tia duala tendenco estas tiel forta, ke ĝi plejparte ne distingas inter realaj kaj mensaj aferoj.

Resume: la homaro ĉiam celas, kaj aŭtomate kaj intence, superi la perceptatan mankon de l’ naturo mem. La plej granda perceptata manko de l’ naturo estas la morto.

Ne ekzistas vera volo morti. Tiu, kiu volas morti, verdire volas ion alian, ekz. ĉesigi doloron, korpan aŭ mensan.

Se mi ekscius, ke mi estus senmortebla, aŭ preskaŭ tiel (430 jaroj ja sonas kiel multe da tempo, sed tio ŝajnas tiel nur pro kutimo vivi mallongan vivon), mi tuj komencus lerni pri scienco kaj aparte pri medicino, ke poste, kune kun aliaj homoj (senmortuloj aŭ ne), ni klopodu malkovri la enigmon de la senmorteco. Tia afero postulos la plej ampleksan kunlaboron iam faritan de la tuta homaro. Ĉar oni devos kompreni, i.a. aferoj, ke senmorteco estos rajto por ĉiuj homoj, kaj ni eĉ hodiaŭ scias pri la limigoj de nia hejmo, la Tero. Pro tio, unu el la paralelaj projektoj al tiu de homa senmorteco, devos esti bontenado kaj protekto de la Tero. Finfine, pli aŭ malpli frue, ni devos trovi aliajn manierojn vivi krom sur la Tero, eĉ kaze, ke ni trovos ian preskaŭ perfektan solvon por ĝin protekti. Alivorte, homa senmorteco nepre postulos, i.a. aferoj, la unuiĝon de l’ homaro kaj ties eksterteran plivastiĝon.

Plej verŝajne la homara sonĝo pri iu perdita paradizo estas nur intua revo pri ia venonta estontaĵo. Eble la religio, samkiel multaj aliaj homaj trajtoj, estas deveno el tia tendenco vivi plu.

Luib (Montri la profilon) 2015-junio-29 12:33:48

dbob:Ĉi tiu fikcio, senmorteco, estas la realo por multaj homoj, kiuj kredas, ke oni ankoraŭ ekzistos post la morto, anstataŭ agnoski, ke post la morto oni reiros al la sama stato antaŭ ol oni naskiĝis. Nur kiam estontece la homaro atingos veran senmortecon, tiu fikcio iĝos vere reala.
Nune homo, kiu kredas tion, nome mi, respondas al vi. okulumo.gif

Nu... mi ne havas pruvon por la miaj asertaĵoj. Nure tion mi agnoskas. Sed ĉu vi havas pruvon por la malo?

Mi kredas je Dio, kaj mi kredas, ke Dio kreis min kaj vin por pli ol lasi nin morti post ĉirkaŭe okdek jaroj...

Pro kio mi kredas je Dio, vi eble demandos? Pro tio ke mi ne povus serioze vivi sen tiu kredo: la mia vivo ne havus sencon. Tio ne estas argumento, vi eble diros. Nu, ekzamenu similan demandon: vi (samkiel mi) ŝajne ĉiome akceptas, ke la mondo ĉirkaŭ vi estas reala, ĉu ne? Alikaze vi ne skribus ĉi tie. Pro kio? Pro ke vi ne povus serioze vivi sen tiu kredo.

Mi kredas, ke Dio kreis la homojn pro amo, kaj ke Tiu pro amo ne lasos nin definitive morti. Nature nia korpo mortos iutempe. Sed ni ne povas scii kio okazas pri la spirito/animo/psiko (nomu tion kiel vi volas). Kaj ĉu Dio ne kapablas revivigi nin, kiujn Tiu ja kreis? Du ebloj de postmorta vivo.

ustra (Montri la profilon) 2015-junio-29 13:16:07

dbob:Ĉi tiu fikcio, senmorteco, estas la realo por multaj homoj, kiuj kredas, ke oni ankoraŭ ekzistos post la morto, anstataŭ agnoski, ke post la morto oni reiros al la sama stato antaŭ ol oni naskiĝis. Nur kiam estontece la homaro atingos veran senmortecon, tiu fikcio iĝos vere reala.
Nomante tion kiel "saman staton antaŭ ol oni naskiĝis", vi ja agnoskas, ke io ekzistas antaŭ kaj post la fizika vivo. Verŝajne vi nomas tiun ion simple "nenio". Sed ne gravas kiel oni nomas ĝin, principe vi ja konsentas, ke tiu "nenio" ja ekzistas...

Krome, ja ekzistas kazoj ĉirkaŭ la mondo, kiujn oni per klasika scienco ne kapablas ekspliki. Unu el la plej famaj ekzlemploj estas tiu de usona knabeto. Kredu tiun ekzemplon aŭ ne, sed kiel mi skribis, ekzistas pliajn tiajn kazojn ĉirkaŭ la mondo.

vejktoro (Montri la profilon) 2015-junio-30 06:09:02

Kion mi farus se mi estus senmortebla?

Ho! Certe nenion.

Mi havus ĉiam morgaŭ por ĝin fari.

nornen (Montri la profilon) 2015-junio-30 06:17:51

ustra:
dbob:Ĉi tiu fikcio, senmorteco, estas la realo por multaj homoj, kiuj kredas, ke oni ankoraŭ ekzistos post la morto, anstataŭ agnoski, ke post la morto oni reiros al la sama stato antaŭ ol oni naskiĝis. Nur kiam estontece la homaro atingos veran senmortecon, tiu fikcio iĝos vere reala.
Nomante tion kiel "saman staton antaŭ ol oni naskiĝis", vi ja agnoskas, ke io ekzistas antaŭ kaj post la fizika vivo. Verŝajne vi nomas tiun ion simple "nenio". Sed ne gravas kiel oni nomas ĝin, principe vi ja konsentas, ke tiu "nenio" ja ekzistas...

Krome, ja ekzistas kazoj ĉirkaŭ la mondo, kiujn oni per klasika scienco ne kapablas ekspliki. Unu el la plej famaj ekzlemploj estas tiu de usona knabeto. Kredu tiun ekzemplon aŭ ne, sed kiel mi skribis, ekzistas pliajn tiajn kazojn ĉirkaŭ la mondo.
ABC primetime, serioze? Pli bone citu la germanan Bild.

Reen al la supro