לתוכן העניינים

La angla 'COOL'

של dbob, 18 ביוני 2015

הודעות: 26

שפה: Esperanto

sudanglo (הצגת פרופיל) 20 ביוני 2015, 10:14:08

DBob laŭ regulo 15 - Kuul!

Ŝajne la germanoj, la francoj kaj la anglalingvanoj ĉiuj konas 'Cool'

akueck (הצגת פרופיל) 20 ביוני 2015, 12:03:29

sudanglo:DBob laŭ regulo 15 - Kuul!

Ŝajne la germanoj, la francoj kaj la anglalingvanoj ĉiuj konas 'Cool'
Kredeble ankau alilingvanoj.

Sed en Esperanto estas jena (shajn-?)dilemo:

Se oni uzas "kul'a", tiam estas risko de miskompreno kiel nomo de la koncerna insekto. Kaj se oni uzas "kuul'a", tiam oni ne trafe lau la prononco redonas la anglan "cool".

Finfine iuj simple kreis - almenau por kelkaj signifoj de la angla "cool" - la vorton "mojos'a", kaj tio chi jam disvastighis.

sudanglo (הצגת פרופיל) 22 ביוני 2015, 13:04:21

Fakte, la angla prononco de 'cool' pli proksimas al kuul ol al kul.

Kiun pli facile komprenus la meza Esperantisto? Kuul! aŭ Mojose!

Tempodivalse (הצגת פרופיל) 23 ביוני 2015, 09:38:43

kuul = ĉu ĝuste Esperantigite? Kie estas la vortfinaĵo? Ĉi tio ŝajne ne estas unu el la senfinaĵaj radikoj...

Pli bone establitaj alternativoj estas mojose, bele; mi ankaŭ proponas kiel pli Esperantecajn alternativojn: malaĉe, ŝike, bonbone.

dbob (הצגת פרופיל) 23 ביוני 2015, 10:05:53

Bonbone iel pensigas min pri bombono. Estas por mi malfacile distingi ĉu oni diras bonbonebombone. Ĉiuokaze ambaŭ estas bongustaj por mi. ridulo.gif

sudanglo (הצגת פרופיל) 24 ביוני 2015, 10:19:22

Tempodivalse:kuul = ĉu ĝuste Esperantigite? Kie estas la vortfinaĵo? Ĉi tio ŝajne ne estas unu el la senfinaĵaj radikoj...
Oni uzas kri-vortojn en Esperanto sen finaĵo - kp. Ho! Ek! Fi! Ve! For! Hura! Hop!.

Tiel vi povas diri 'Kuul!' kiel interjekcion - kaj laŭbezone aldoni finaĵon se vi volas formi tutan frazon.

Kuul, ĉu ne?

Miland (הצגת פרופיל) 24 ביוני 2015, 14:10:34

Simon_Gauvain:Oni de kelkaj jaroj uzas la neologismon mojosa por esprimi la anglalingvan cool...
+1 ridulo.gif

Urho (הצגת פרופיל) 24 ביוני 2015, 16:30:19

Miland:
Simon_Gauvain:Oni de kelkaj jaroj uzas la neologismon mojosa por esprimi la anglalingvan cool...
+1 ridulo.gif
Ankaŭ mi uzas tre ofte la vortradikon mojos/a (mojosa, mojose). ridulo.gif

Nu, la argumentoj de sudanglo pri la vorto Kul! (≈ cool!) kiel kri-vorto estas eblaj.

erinja (הצגת פרופיל) 24 ביוני 2015, 16:32:56

Simon_Gauvain:Oni de kelkaj jaroj uzas la neologismon mojosa por esprimi la anglalingvan cool.
Jes, sendube. Precipe se oni volas ke la aliaj pensu ke vi estas la malo de "cool".

orthohawk (הצגת פרופיל) 24 ביוני 2015, 16:51:32

erinja:
Simon_Gauvain:Oni de kelkaj jaroj uzas la neologismon mojosa por esprimi la anglalingvan cool.
Jes, sendube. Precipe se oni volas ke la aliaj pensu ke vi estas la malo de "cool".
Bonvolu ne transĵeti ciajn sentojn sur aliajn homojn. Ne ĉiu pensos tion. Ekz. kvankam al mi ne plaĉas la vorto (mi preferas "malaĉa")*, mi tute ne konsiderus ke uzanto de "mojosa" estas la malo de malaĉeco. Juna? eble. Nova esperantistio? eble. Sklavo al la modo? probable ridulo.gif

*Fakte, la metodo de konstrui ĉi tiun vorto estas tre komuna en aliaj lingvoj, la rusa, ekzemple, eĉ la angla (NATO).

לראש הדף