Tin nhắn: 26
Nội dung: Esperanto
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 10:14:08 Ngày 20 tháng 6 năm 2015
Ŝajne la germanoj, la francoj kaj la anglalingvanoj ĉiuj konas 'Cool'
akueck (Xem thông tin cá nhân) 12:03:29 Ngày 20 tháng 6 năm 2015
sudanglo:DBob laŭ regulo 15 - Kuul!Kredeble ankau alilingvanoj.
Ŝajne la germanoj, la francoj kaj la anglalingvanoj ĉiuj konas 'Cool'
Sed en Esperanto estas jena (shajn-?)dilemo:
Se oni uzas "kul'a", tiam estas risko de miskompreno kiel nomo de la koncerna insekto. Kaj se oni uzas "kuul'a", tiam oni ne trafe lau la prononco redonas la anglan "cool".
Finfine iuj simple kreis - almenau por kelkaj signifoj de la angla "cool" - la vorton "mojos'a", kaj tio chi jam disvastighis.
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 13:04:21 Ngày 22 tháng 6 năm 2015
Kiun pli facile komprenus la meza Esperantisto? Kuul! aŭ Mojose!
Tempodivalse (Xem thông tin cá nhân) 09:38:43 Ngày 23 tháng 6 năm 2015
Pli bone establitaj alternativoj estas mojose, bele; mi ankaŭ proponas kiel pli Esperantecajn alternativojn: malaĉe, ŝike, bonbone.
dbob (Xem thông tin cá nhân) 10:05:53 Ngày 23 tháng 6 năm 2015
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 10:19:22 Ngày 24 tháng 6 năm 2015
Tempodivalse:kuul = ĉu ĝuste Esperantigite? Kie estas la vortfinaĵo? Ĉi tio ŝajne ne estas unu el la senfinaĵaj radikoj...Oni uzas kri-vortojn en Esperanto sen finaĵo - kp. Ho! Ek! Fi! Ve! For! Hura! Hop!.
Tiel vi povas diri 'Kuul!' kiel interjekcion - kaj laŭbezone aldoni finaĵon se vi volas formi tutan frazon.
Kuul, ĉu ne?
Miland (Xem thông tin cá nhân) 14:10:34 Ngày 24 tháng 6 năm 2015
Simon_Gauvain:Oni de kelkaj jaroj uzas la neologismon mojosa por esprimi la anglalingvan cool...+1
Urho (Xem thông tin cá nhân) 16:30:19 Ngày 24 tháng 6 năm 2015
Miland:Ankaŭ mi uzas tre ofte la vortradikon mojos/a (mojosa, mojose).Simon_Gauvain:Oni de kelkaj jaroj uzas la neologismon mojosa por esprimi la anglalingvan cool...+1
Nu, la argumentoj de sudanglo pri la vorto Kul! (≈ cool!) kiel kri-vorto estas eblaj.
erinja (Xem thông tin cá nhân) 16:32:56 Ngày 24 tháng 6 năm 2015
Simon_Gauvain:Oni de kelkaj jaroj uzas la neologismon mojosa por esprimi la anglalingvan cool.Jes, sendube. Precipe se oni volas ke la aliaj pensu ke vi estas la malo de "cool".
orthohawk (Xem thông tin cá nhân) 16:51:32 Ngày 24 tháng 6 năm 2015
erinja:Bonvolu ne transĵeti ciajn sentojn sur aliajn homojn. Ne ĉiu pensos tion. Ekz. kvankam al mi ne plaĉas la vorto (mi preferas "malaĉa")*, mi tute ne konsiderus ke uzanto de "mojosa" estas la malo de malaĉeco. Juna? eble. Nova esperantistio? eble. Sklavo al la modo? probableSimon_Gauvain:Oni de kelkaj jaroj uzas la neologismon mojosa por esprimi la anglalingvan cool.Jes, sendube. Precipe se oni volas ke la aliaj pensu ke vi estas la malo de "cool".
*Fakte, la metodo de konstrui ĉi tiun vorto estas tre komuna en aliaj lingvoj, la rusa, ekzemple, eĉ la angla (NATO).