Naar de inhoud

Ordonoj: ĉu "imperative" ekzisti par ni?

door Edigxepe, 23 juni 2015

Berichten: 57

Taal: Esperanto

Edigxepe (Profiel tonen) 23 juni 2015 14:00:45

Saluton!
Povas oni diri "Lernu ni!" kiel "Lernu vi!"?
Tiu estas kiel "Aprendamos nosotros!" en la hispana aŭ "Let's learn!" en la angla.
Dankon!!

Post Skribo: Mi estas nova lernantino de esperanto, pardonu min se mi faras iun eraron en la gramatiko aŭ en aliu afero.

mbalicki (Profiel tonen) 23 juni 2015 14:19:33

Bonvenu en Esperantujo, Ediĝepe! ridulo.gif

Edigxepe:Saluton! Povas oni diri "Lernu ni!" kiel "Lernu vi!"?
Jes, oni povas.

Finaĵo „-u” signifas imperativon kaj ĝenerale la subjekto devas esti menciita. En esperanto alia regulo ekzistas, ke kiam la subjekto de imperativo estas duapersona (do „vi” aŭ „ci”), tiam oni povas ĝin forlasi.

Do oni povas diri:
  • „mi pensu” = „pensu mi”
  • „ci rigardu” = „rigardu ci” = „rigardu”
  • „li venu” = „venu li”
  • „ŝi ridu” = „ridu ŝi”
  • „ĝi fariĝu” = „fariĝu ĝi”
  • „oni kantu” = „kantu oni”
  • „ni kuiru” = „kuiru ni”
  • „vi sidu” = „sidu vi” = „sidu”
  • „ili donu” = „donu ili”

erinja (Profiel tonen) 23 juni 2015 14:51:35

...notu tamen ke kvankam oni uzis "ci" en la ekzemploj, oni ne uzas la pronomon "ci" en Esperanto. Nur ege malmultaj uzas ĝin en la ĉiutaga parolad (oni ĝenerale opinias ke ili strangas, do mi konsilas ne uzi ĝin se vi ne volas ke oni opiniu ke vi strangas), alie oni trovas ĝin nur en poemoj.

nornen (Profiel tonen) 23 juni 2015 16:10:06

Bonvenon Ediĝepe.

Mbalicki jam trafe klarigis la uzon de la u-formojn.

Ĉar mi vidas, ke vi estas hispanparolanto, permesu al mi kompari la Esperantan u-formon kun la hispana subjuntivo.

Ĉiam, kiam la hispana subjuntivo (que haga, que hiciera) esprimas peton, celon aŭ ordonon, ĝin oni tradukas per u-formo.

Dice que lo llame. = Li diras, ke mi telefonu lin.
Dijo que lo llamara. = Li diris, ke mi telefonu lin.

Lo digo para que entienda. = Mi diras tion, por ke li komprenu.
Lo dije para que entendiera. = Mi diris tion, por ke li komprenu.

Post la vorteto "si" / "se", en Esperanto oni ĉiam uzas us-formon.

Si viniera, me iría. = Se li venus, mi forirus.
Si hubiera venido ayer, me habría ido de una vez. = Se li venus hieraŭ, mi tuj forirus.

Kiam en la Hispana, la subjuntivo temas pri okazontaĵo, oni uzas en Esperanto os-formon:

Cuando venga, me iré. = Kiam li venos, mi foriros.

Desit1 (Profiel tonen) 23 juni 2015 16:25:09

Nornen tre bone klarigis la aferon inter malsimiloj de "-u", "-us", "-os" kaj siaj malsimilecoj kun la hispana.
Tamen, mi devas mencii ke oni faris erareton.

La originala frazo estis:
Si hubiera venido ayer, me habría ido de una vez. = Se li venus hieraŭ, mi tuj forirus.

La plej taŭga traduko estus
Si hubiera venido ayer, me habría ido de una vez. = Se li estus veninta hieraŭ, mi estus foririnta tuj.

Memoru ke eĉ la kunmetitaj verboformoj helpas kompreni kaj klarigi aliajn ideojn kaj nuancojn de la tradukoj. Kaj ankaŭ memoru ke la kondicionalo sen kunmetita formo nur indikas eblecon en la estonteco, kaj, do, la plej taŭga traduko de "Se li venus hieraŭ, mi tuj forirus." estus "Si viniera ayer, me iría de una vez." (Kio sonas tute strange al hispanparolantaj oreloj, do.

nornen (Profiel tonen) 23 juni 2015 16:31:25

Desit1:Si hubiera venido ayer, me habría ido de una vez. = Se li estus veninta hieraŭ, mi estus foririnta tuj.
Tio estas unu el la plej malnovaj disputoj rilataj al Esperanto.

La "estus veninta" eble estas ĝusta (kvankam oni povas kompreni tion kiel "antaŭ hieraŭ" ), tamen la "estus foririnta" signifas ke mi "estus foririnta antaŭ ol li alvenus", kaj ne tuj en la momento de lia alveno.

"Se li venus (estus veninta) hieraŭ, mi estus foririnta." = "Si hubiera venido ayer, yo ya habría estado lejos, porque me habría ido antes de que él viniera."

-inta esprimas antaŭtempecon.

Zamenhof:Liaj manoj kaj piedoj komencis jam laciĝi, la belaj okuloj sin fermis, li devus morti, se ŝi ne alvenus.
"Sus manus y pies ya comenzaron a cansarse, los bonitos ojos se le cerraron/cerraban, habría tenido que morir, si ella no hubiera venido."

Aŭ direkte prenita el la Fundamento:

Zamenhof:Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron (aŭ se li estus dirinta al mi la veron).
Yo no habría hecho el error, si él me hubiera dicho la verdad (antes de que yo cometiera el error).

Sume:
si hubiera hecho = se farus (antaŭe), se estus farinta
habría hecho = farus
ya habría terminado de hacerlo = estus farinta

Edigxepe (Profiel tonen) 23 juni 2015 16:44:06

nornen:Bonvenon Ediĝepe.

Mbalicki jam trafe klarigis la uzon de la u-formojn.

Ĉar mi vidas, ke vi estas hispanparolanto, permesu al mi kompari la Esperantan u-formon kun la hispana subjuntivo.

Ĉiam, kiam la hispana subjuntivo (que haga, que hiciera) esprimas peton, celon aŭ ordonon, ĝin oni tradukas per u-formo.

Dice que lo llame. = Li diras, ke mi telefonu lin.
Dijo que lo llamara. = Li diris, ke mi telefonu lin.

Lo digo para que entienda. = Mi diras tion, por ke li komprenu.
Lo dije para que entendiera. = Mi diras tion, por ke li komprenu.

Post la vorteto "si" / "se", en Esperanto oni ĉiam uzas us-formon.

Si viniera, me iría. = Se li venus, mi forirus.
Si hubiera venido ayer, me habría ido de una vez. = Se li venus hieraŭ, mi tuj forirus.

Kiam en la Hispana, la subjuntivo temas pri okazontaĵo, oni uzas en Esperanto os-formon:

Cuando venga, me iré. = Kiam li venos, mi foriros.
Multajn dankon, nornen!!
Vi estas granda helpo por mi. Mi ne scias antaŭe, ke por la "se"-frazoj oni devas uzi verbojn kun "-us".
Ĉu vi parolas la hispanan?
Denove, dankon!

nornen (Profiel tonen) 23 juni 2015 16:45:34

Edigxepe:Multajn dankon, nornen!!
Vi estas granda helpo por mi. Mi ne scias antaŭe, ke por la "se"-frazoj oni devas uzi verbojn kun "-us".
Ĉu vi parolas la hispanan?
Denove, dankon!
Mi helpis ĝoje.
Mi parolas la Gvatemalan varianton de la Hispana.

novatago (Profiel tonen) 23 juni 2015 17:08:00

nornen:
Zamenhof:Liaj manoj kaj piedoj komencis jam laciĝi, la belaj okuloj sin fermis, li devus morti, se ŝi ne alvenus.
"Sus manos y pies ya comenzaron a cansarse, los bonitos ojos se le cerraron/cerraban, habría tenido que morir, si ella no hubiera venido."
Nu, mi dirus, laŭ la kunteksto ke pli bona traduko al la hispana estus:
"Sus manos y pies ya comenzaron a cansarse, los bonitos ojos se le cerraron/cerraban, habría muerto, si ella no hubiera venido."

Laŭ la kunteksto de la plena alineo, via traduko ne estas miskomprenebla, tamen ĝi estas stranga.

Ĝis, Novatago.

orthohawk (Profiel tonen) 23 juni 2015 19:03:09

erinja:...notu tamen ke kvankam oni uzis "ci" en la ekzemploj, oni ne uzas la pronomon "ci" en Esperanto.
Se ci volas citi Zamenhofon, bonvolu ne fuŝciti lin. Li diris "anstataŭ "ci" oni ordinare uzas "vi". (emfazo estas la mia/dm) El Ekzercaro, sekcio 16.

erinja:Nur ege malmultaj uzas ĝin en la ĉiutaga parolad [sic](oni ĝenerale opinias ke ili strangas, do mi konsilas ne uzi ĝin se vi ne volas ke oni opiniu ke vi strangas), alie oni trovas ĝin nur en poemoj.
Aŭ se oni uzas "ci" pro personaj moralaj principoj, oni eble devos ekspliki al la aŭdanto kial ria opinio estas malĝusta. Mi, persone, evitas tion per porti t-ĉemizon kiu diras "mi uzas "ci" pro personaj moralaj principoj. Ne juĝu min."

Terug naar boven