Więcej

Edziĝegaleco en Usono

od orthohawk, 6 lipca 2015

Wpisy: 168

Język: Esperanto

hilex (Pokaż profil) 2 sierpnia 2015, 23:22:03

Tempodivalse:
La kontraŭulojn kaj malamantojn de samseksemo ne konvinkos argumentado; se ili ŝanĝos sian opinion, do nur pro iu persona sento, ia revelacio, ene de si mem.
La samon oni povas diri pri ke gejojn ne konvinkos argumentado; se gejoj ŝanĝos sian opinion, do nur pro iu persona sento, ia revelacio, ene de si mem.

Alkanadi (Pokaż profil) 3 sierpnia 2015, 08:05:27

Se vi ne ŝatas geyantojn, tiam fermu viajn okulojn kaj imagu virino. Problemo solvita!

Notxor (Pokaż profil) 3 sierpnia 2015, 11:11:56

hilex:(...)

Persone mi estas indiferenta al gejoj. (...)
Vi ne estas indiferenta. Via klopodo por ne nomi «edziĝo» la unuiĝo inter viroj aŭ virinoj diras male.

Lakiro (Pokaż profil) 3 sierpnia 2015, 19:19:27

Iĉo:reale estas senedzinaj edzoj kaj senedzaj edzinoj.
Paradokso! Laŭ vi estas kaj senpatrinaj infanoj, senmastraj sklavoj, senbombaj eksplodoj. Via ekzemplo pri fratoj kaj fratinoj ne estas taŭga.

Geedziĝo = edzo+edzino, procezo de unuiĝo de viro kaj virino.
Edziĝo = procezo de metamorfozo de libera junulo al edzo, al reala viro.
Gejiĝo estas procezo de metamorfozo de junulo al estaĵo de meza genro.
Unuiĝo de gejoj estas procezo de ilia unuiĝo, kie forestas edzo.

Edzo estas statuso de viro rilate al sia leĝa virino.

Doktoro, ŝoforo, aktoro ne estas statuso, sed profesio.

Fratoj kaj fratinoj estas infanoj (eĉ ne GE-infanoj) de edzo kaj edzino. Edzo en sia familio ĉiam estas sola, ankaŭ li estas sola patro de siaj infanoj. infanoj povas esti multenombraj. Povas esti du avoj kaj du avinoj.

Sed gejo ne povas havi iun statuson rilate al alia gejo. ridulo.gif Li ĉiam estas amiko aŭ amato - egalrajta laŭ la statuso estaĵo.
Ĉu vi komprenas?

hilex (Pokaż profil) 3 sierpnia 2015, 23:19:02

Notxor:
hilex:(...)

Persone mi estas indiferenta al gejoj. (...)
Vi ne estas indiferenta. Via klopodo por ne nomi «edziĝo» la unuiĝo inter viroj aŭ virinoj diras male.
Bedaŭrinde mian respondon oni sendis astralen. Oni opinias ke se oni uzas konsilon de antaŭa ulo pri struta metodo tiam problemo malaperas. Naivuloj! Miaj pensoj ne mortis kaj influos aliajn pensantojn. 8)

Nun mi nur rimarku ke vi implikas spurojn. "Edziĝo", "viro", "virino"... Kia ligo kun gejoj?

erinja (Pokaż profil) 4 sierpnia 2015, 16:49:40

Tiu kiu afiŝas kontraŭgejajn esprimojn riskas perdi siajn afiŝaĵojn, samkiel tiuj kiuj skribas malbonaĵojn pri etnaj grupoj aŭ naciaj grupoj. Se oni persiste faras tion, oni riskas perdi sian konton. Oni rajtas diri ke oni ne volas ke oni permesu samseksan geedziĝon sed tiu kiu akuzas gejojn pri malbonaj personaj ecoj - tio ne estas permesita, samkiel oni ne rajtas diri "Personoj de raso X estas stultaj/mensogemaj/ktp". Mi perdas paciencon pri la homofobio kiu levas sian kapon tro ofte en ĉi tiuj forumoj.

orthohawk (Pokaż profil) 4 sierpnia 2015, 17:15:33

erinja:Tiu kiu afiŝas kontraŭgejajn esprimojn riskas perdi siajn afiŝaĵojn,
kaj kontraŭreligiajn esprimojn?

erinja:Mi perdas paciencon pri la homofobio kiu levas sian kapon tro ofte en ĉi tiuj forumoj.
Kaj pri religifobio ankaŭ?

klmn (Pokaż profil) 4 sierpnia 2015, 17:44:27

erinja:, samkiel oni ne rajtas diri "Personoj de raso X estas stultaj/mensogemaj/ktp". Mi perdas paciencon pri la homofobio kiu levas sian kapon tro ofte en ĉi tiuj forumoj.
ĉu rajtas diri: "Basketbalistoj de X raso estas pli saltkapablaj ol tiuj de Y raso"?

Tempodivalse (Pokaż profil) 4 sierpnia 2015, 17:48:11

Kaj pri religifobio ankaŭ?
Se vi trovas, ke iu afiŝo estas malĝentila, ataka, aŭ alie rompas la regulojn de la forumoj, bonvole uzu la ligilon "Raporti mesaĝon". La administrantoj ne povas kontroli aparte ĉiun mesaĝon.

orthohawk (Pokaż profil) 4 sierpnia 2015, 17:55:15

Tempodivalse:
Kaj pri religifobio ankaŭ?
Se vi trovas, ke iu afiŝo estas malĝentila, ataka, aŭ alie rompas la regulojn de la forumoj, bonvole uzu la ligilon "Raporti mesaĝon". La administrantoj ne povas kontroli aparte ĉiun mesaĝon.
Mi estas faradinta tion, sed nenio okazas.

Wróć do góry