Więcej

Edziĝegaleco en Usono

od orthohawk, 6 lipca 2015

Wpisy: 168

Język: Esperanto

Notxor (Pokaż profil) 13 lipca 2015, 08:32:21

Lakiro:Sed en ĉiuj lingvoj la vorto edziĝo signifas "preni al si edzinon".
En la hispana, mi pensas, edziĝo («casar») signifas «esti konforma», «unigi», «ligi», «kunigi», «kunmeti», «fondi domon» («fundar casa»)... Ni prenas neniu, ni kunsentas.

Kirilo81 (Pokaż profil) 13 lipca 2015, 08:35:57

Lakiro:Sed en ĉiuj lingvoj la vorto edziĝo signifas "preni al si edzinon".
Ne en la germana.

Lakiro (Pokaż profil) 13 lipca 2015, 16:17:30

-------------

Notxor (Pokaż profil) 13 lipca 2015, 16:33:31

Lakiro:(...) Gej-edziĝo ne taŭgas!
Kial ne? Gejedziĝo estas vorto perfekte formita en Esperanto kaj ĉiuj esperantistoj komprenos ĝin.

robbkvasnak (Pokaż profil) 13 lipca 2015, 16:50:45

Jes, Orthohawk, tiel mi vivis dum la plej longa parto de mia vivo ĝis nun. Kiam ni volis ke mia nun edzo restu ĉi-tie, ni devis pagi multan monon al juristo kaj aliajn kostojn (ĉ. $20.000). Kiam li ricevis sian dokumentojn, mi ne rajtis eniri la ceremonion - mi atendis lin ekster apud pikniktablo. Ni ĉiam devis pagi la pli altan kvanton de mono por impostoj, asekuro, membreco en organizaĵo, ktp. Nur ekde april ĉi-jare tio ŝanĝiĝis ĉar ni oficiale estas du edzoj antaŭ la leĝo.
Mi samopinias kun vi ke ne devus esti tia sed mi scias ke nia ŝtato volas ke homoj vivu en komunumoj - kiojn la ŝtato nun definas kiel du homojn. Mi scias ke en Brazilo estas klopodoj ŝanĝi tiun difinon sed oni tamen volas eĉ tie ke la anoj de la komunumo alprenas al si respondecon por la bonfarto de la aliaj homoj en la komunumo.
Kiam ni edziĝis en Brazilo la oficialulo legis al ni laŭte longegan liston de niaj devoj kaj rajtoj kiel paro. Laŭ brazila leĝo mi tiam ankaŭ respondecis por la bonfarto de liaj gepatroj. Tio ne estas la kazo en Usono. Lia brazila familio nun akceptas min kiel anon de la pli granda familio tie kaj oni atendas de mi ke mi helpu kun la edukado de niaj (nun "niaj", ne nur "liaj") nevoj kaj nevinoj. Ĉu vi povas trovi paralelon al tio en via vivo? Estas bona sento ke mi devas doni al ili ĉar tio donas al mi senton de aparteno.

yyaann (Pokaż profil) 13 lipca 2015, 16:55:06

Lakiro:fariĝi edzo - preni al si edzinon.
Tute certe ne ĉiuj konsentus kun via difino, interalie pro tio, ke ĝi povus sugesti, ke edzinon oni traktu kiel posedaĵon. Alia kialo estas, ke jam en multaj landoj oni ne plu vidas edziĝon kiel nepre gean.

Verŝajne la vorto kompreniĝos pli kaj pli senprecize rilate la geecon pro la diversaj interpretoj laŭ la kulturoj kaj landoj.

Notxor:Gejedziĝo estas vorto perfekte formita en Esperanto kaj ĉiuj esperantistoj komprenos ĝin.
Konsentite.

Notxor:Ni prenas neniu, ni kunsentas.
En Francio oni ja kutime diras en ediĝo-ceremonio "ĉu vi volas preni kiel edz(in)on S-r(in)on xyz" sed tiu efikas iom arĥaike por la nuna socio.

Lakiro (Pokaż profil) 13 lipca 2015, 17:39:57

yyaann:
Lakiro:fariĝi edzo - preni al si edzinon.
ĝi povus sugesti, ke edzinon oni traktu kiel posedaĵon
Vi pravas. Ĉiuepoke tiel estis. La edzinoj venadis en hejmon de la edzoj. Sed ne inversen! En ĉiuj landoj, en ĉiuj triboj viroj elektadis al si virinojn. Kaj nun multaj kutimoj malaperis kaj ŝanĝiĝis. Sed edzo kaj edzino, edziĝo kaj edziniĝo estas diferencaj difinoj.

Sed laŭ vi nocioj edzo kaj edzino estas la samaj. Vi ne vidas diferencon inter EDZO kaj EDZINO.
Edziĝi - fariĝi edzo.
Edziniĝi - fariĝi edzino.

Edzo por edzo estas absurdo! El du batalintaj homoj povas esti nur unu el ili murdisto aŭ kadavro.
Edzo ĉiam estas viro de virino!

robbkvasnak (Pokaż profil) 13 lipca 2015, 17:55:10

Ŝajne aŭ mia edzo aŭ mi estas jam kadavro nun - sed ni ambaŭ spiras kaj vivas feliĉe - fakte li savis mian vivon foje kiam mi falis en la mallumo kaj transportigis min al malsanulejo. Ni interhelpis unu la alian doktoriĝi. Ni estas kune ekde pli ol 20 jaroj kaj ni havas plenan respekton unu por la alia. Estas tre civila formo de vivo - tre paca kaj por ni du profita. Li instigis min relerni Esperanton kaj kiam li eklerniĝis ĝin. Ni ne povus loĝi en nia domo sen du salarioj.
Kiam lia patrino forpasis, mi akompanis lin al la hejmlando por konsoli lin. Kiam miaj gepatroj forpasis li subtenis min.
Esti kune ne estas batalo inter du personoj - devus esti interamo. Eble tio mankas en la rusa socio iomete.

Lakiro (Pokaż profil) 13 lipca 2015, 18:03:03

------

robbkvasnak (Pokaż profil) 13 lipca 2015, 18:24:52

Nia havas oficialajn dokumentojn kun la vortoj "husband" kaj "husband" - se vi volas traduki tion Esperanten "gejparano" bone, ne ĝenas min. Mi ne maltrankviliĝas por vortoj.

Wróć do góry