Ujumbe: 5
Lugha: Esperanto
Demian (Wasifu wa mtumiaji) 7 Julai 2015 12:56:06 alasiri
[Junaĝe, li] partoprenis la Grandan patriotan militon kaj post la fino de la milito, komencis studi je Milita Instituto de Fremdaj Lingvoj.
Ĉu Milita Instituto de Fremdaj Lingvoj estas gramatike ĝusta nomo, aŭ ĉu la korekta maniero elrusigi la titolon estas Milita Instituto pri Fremdaj Lingvoj? La rusa termino estas: Военный институт иностранных языков.
nakymatonmies (Wasifu wa mtumiaji) 7 Julai 2015 1:15:59 alasiri
Kirilo81 (Wasifu wa mtumiaji) 7 Julai 2015 1:19:50 alasiri
Demian (Wasifu wa mtumiaji) 7 Julai 2015 5:17:39 alasiri
Dankon, mi ŝanĝis la nomon al via propono.
@Kirilo81
Dankon por klarigo. Mi faris ŝanĝojn.
Redaktita artikolo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Vladimir_Andreeviĉ_Panasjuk
sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 8 Julai 2015 11:07:07 asubuhi
Kirilo81:Prefere "studi ĉe/en Milita Instituto pri Fremdaj Lingvoj", ĉar ne temas pri posedo, sed okupo.Estas malsama funkcio de 'de' en
1. Lingvistika Instituto de Irlando,
2. Instituto de Irlandaj studoj.
Por eviti eventualan ambiguon vi povas uzi 'pri' anstataŭ 'de'.
Sed ĉi-kaze, ŝajne, ne estas risko de miskompreno en Milita Instituto de Fremdaj Lingvoj.