ไปยังสารบัญ

Perverba priskribo de infinitivoj kaj subfrazoj: PAG kontraŭ PMEG

จาก Tempodivalse, 14 กรกฎาคม 2015

ข้อความ 20

ภาษา: Esperanto

amigueo (แสดงโปรไฟล์) 31 กรกฎาคม 2015, 10:56:39

mi rimarkigas ke -n rolas kiel separilo en:

mi trovas la domon bela

Bruso (แสดงโปรไฟล์) 31 กรกฎาคม 2015, 12:14:06

amigueo:mi rimarkigas ke -n rolas kiel separilo en:

mi trovas la domon bela
Supozeble, "mi trovas la domon belan" signifus "mi trovas la belan domon" kun malsama vortordo.

Aŭ ne?

Tempodivalse (แสดงโปรไฟล์) 31 กรกฎาคม 2015, 15:18:39

Bruso:
amigueo:mi rimarkigas ke -n rolas kiel separilo en:

mi trovas la domon bela
Supozeble, "mi trovas la domon belan" signifus "mi trovas la belan domon" kun malsama vortordo.

Aŭ ne?
Jes. Ne estas semantika malsamo inter "domon belan" kaj "belan domon". Mi ne komprenas, kion diras amigueo. La akuzativa finaĵo ne estas separilo, sed indikilo de la sintaksa rolo de tiu vorto.

amigueo (แสดงโปรไฟล์) 1 สิงหาคม 2015, 13:58:24

mi trovas la domon bela = mi trovas bela la domon =/= mi trovas la belan domon

separilo? tio ideo estas konfuza. pli bone diri ke estas rimedo por marki distingon inter "bela" kaj "domo".

amigueo (แสดงโปรไฟล์) 2 สิงหาคม 2015, 16:30:22

gramatikajn konceptojn pli bone ke ne mencii sed nur ekzemplojn

ĉu eksterteme ke solvi frazon ambigua lanĉitan temnaske?

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 2 สิงหาคม 2015, 18:55:57

amigueo:mi rimarkigas ke -n rolas kiel separilo en:

mi trovas la domon bela
Mi trovas la domon bela = Mi trovas la domon kaj mi surpriziĝas, ĉar ĝi estas bela.

Mi trovas la domon belan = ĉiuj jan konas la belecon de tia domo inkluzive min.

amigueo (แสดงโปรไฟล์) 3 สิงหาคม 2015, 16:14:40

Vinisus:
amigueo:mi rimarkigas ke -n rolas kiel separilo en:
mi trovas la domon bela
Mi trovas la domon bela = Mi trovas la domon kaj mi surpriziĝas, ĉar ĝi estas bela.
Mi trovas la domon belan = ĉiuj jan konas la belecon de tia domo inkluzive min.
la defio de "mi trovas la domon bela" estas:
kiuj aliaj verboj, kune kun verbo "trovi", akceptas saman konstruon "domon bela" (akuzativo+nominativo)?

"mi amas lin ministro"

amigueo (แสดงโปรไฟล์) 3 สิงหาคม 2015, 16:36:36

"Mi trovis necese doni la sekvantajn klarigojn"
estas la adverba varianto de la temnaska frazo.

du simplaj solvoj ĉu ĝustaj?:
1."Mi trovis ke necese ke doni la sekvantajn klarigojn".
2."Mi trovis ke doni la sekvantajn klarigojn ke necese".

nur al la konsidero de la kunforumantoj ridulo.gif
mi dankus pli klaran klarigon ol silenton

erinja (แสดงโปรไฟล์) 3 สิงหาคม 2015, 21:15:58

amigueo:"Mi trovis necese doni la sekvantajn klarigojn"
estas la adverba varianto de la temnaska frazo.

du simplaj solvoj ĉu ĝustaj?:
1."Mi trovis ke necese ke doni la sekvantajn klarigojn".
2."Mi trovis ke doni la sekvantajn klarigojn ke necese".

nur al la konsidero de la kunforumantoj ridulo.gif
mi dankus pli klaran klarigon ol silenton
Viaj "solvoj" estas nekompreneblaj. Mi sugestas al vi, ke kiam oni demandas "Kiel oni klare esprimas [...ion...] en Esperanto?", oni volas scii kiel fari tion kun la normala esperanto-gramatiko; tia demando ne estas peto por reformproponoj aŭ novaj vortoj aŭ strangaj uzoj de ekzistaj vortoj. Oni volas scii, en la 100+ jaroj de la historio de Esperanto, kiel oni kutime klare esprimas iun ideon?

Ne estas necese nek dezirate elpensi strangajn kumetojn de esperantaj vortoj, kaj oni NE tion deziras kiam oni demandas tian demandon. Oni ne serĉas elpensitan solvon, oni serĉas solvon kiu jam ekzistas en la parolata kaj skribata Esperanto. Bedaŭrinde la uzantoj trovas tion ĝena, kiam oni demandas simplan demandon pri la Esperanto-gramatiko kiu jam ekzistas, kaj oni respondas per strangaj kunmetoj kaj reformproponoj, ĉar tio ne estas la demando, kaj tio nur konfuzas la diskuton.

amigueo (แสดงโปรไฟล์) 4 สิงหาคม 2015, 15:45:39

erinja:...Oni ne serĉas elpensitan solvon, oni serĉas solvon kiu jam ekzistas en la parolata kaj skribata Esperanto...
Mi dankas trafa la klarigon de Erinja.

กลับไปด้านบน