Ir ao conteúdo

La Aliens de Lettonie - Diskriminacio kontraŭ Rusa-parolantoj

de Demian, 24 de julho de 2015

Mensagens: 95

Idioma: Esperanto

Demian (Mostrar o perfil) 24 de julho de 2015 05:18:59

Laŭ La Aliens de Lettonie, la registaro latvia ne agnoskas, ke parolantoj de rusa estas latvianoj. Dudek-ses elcentoj loĝantoj de Latvio estas etnaj rusoj. Tiuj ĉi personoj devas montri scion de latviaj lingvo kaj historio per ekzameno. Nur unu procento rusa-parolantoj jam faris tion. La situacio de aliaj, laŭ diversaj kialoj, estas esprimata de virino, kiu diras, ke "aujourd’hui, je suis citoyenne de rien." (Hodiaŭ, mi estas neniea civitano.)

Kvankam mi ne estas spertulo pri juĝaj sistemoj, mi pensas, ke tiu ĉi leĝoj estas diskriminaciaj. Kion vi opinias?

nakymatonmies (Mostrar o perfil) 24 de julho de 2015 05:55:05

Demian:Kvankam mi ne estas spertulo pri juĝaj sistemoj, mi pensas, ke tiu ĉi leĝoj estas diskriminaciaj. Kion vi opinias?
Ekzakte, tio estas apartheid. Sed kial ni ne vidas sankciojn kontraŭ Latvio? Nur pro duoblaj standardoj.

Demian (Mostrar o perfil) 24 de julho de 2015 10:26:20

Roch:
Demian:
Kvankam mi ne estas spertulo pri juĝaj sistemoj, mi pensas, ke tiu ĉi leĝoj estas diskriminaciaj. Kion vi opinias?
Pozitiva diskriminacio estas esprimo por privilegiado de la diskriminaciatoj, kun la celo kompensi per pozitiva konduto la negativan konduton kiun la koncernatoj spertas. rideto.gif
https://eo.wikipedia.org/wiki/Pozitiva_diskriminac...
Ĉu vi ŝercas? ridulo.gif

Mi ne komprenas, kiel devigi nur rusa-parolantojn pruvi sian latviecon estas ekzemplero de pozitiva diskriminacio.

Ekzemple, ni imagu, ke en Latvio naskiĝis du infanoj. Sinjoro A naskiĝis de etna rusa familio kaj la gepatroj de sinjorino B estas etnaj lativaj. Ĉu diri nur al sinjoro A, ke li devas pruvi sian latviecon estas pozitiva diskriminacio? Mi pensas, ke ne.

vincas (Mostrar o perfil) 24 de julho de 2015 12:38:48

nakymatonmies:
Demian:Kvankam mi ne estas spertulo pri juĝaj sistemoj, mi pensas, ke tiu ĉi leĝoj estas diskriminaciaj. Kion vi opinias?
Ekzakte, tio estas apartheid.
Se iu al rusoj ne plaĉas en Latvio (aŭ en Litovio aŭ en Estonio), ili ĉiam povas reveni al sia Rusio [:

quote=nakymatonmies]Sed kial ni ne vidas sankciojn kontraŭ Latvio? Nur pro duoblaj standardoj.[/quote]Demandu Putinon, kial li aplikas duoblajn standardojn kaj ne starigas sankciojn kontraŭ Latvio.

nakymatonmies (Mostrar o perfil) 24 de julho de 2015 14:35:56

vincas:Se iu al rusoj ne plaĉas en Latvio (aŭ en Litovio aŭ en Estonio), ili ĉiam povas reveni al sia Rusio [:/quote]Do vi agnoskas ke en Latvio estas apartheid.

nakymatonmies (Mostrar o perfil) 24 de julho de 2015 15:05:10

vincas:Vi ne loĝas en Latvio, vi eĉ ne loĝas en EU. Vi loĝas en Barato, do kial tio vin koncernas?
Ĉu nur eŭropanoj rajtas pridiskuti Latvion?

nakymatonmies (Mostrar o perfil) 24 de julho de 2015 17:02:15

Roch:apartheid?

Latvianoj ne pretendas al privilegia homoj statuson kiel blankuloj en Sudafriko.
Ankaŭ en Sud-Afriko la reĝimo 'nur' dividis inter blankuloj kaj nigruloj. Aparte nigruloj, aparte blankuloj.
Same en Latvio: aparte rusparolantoj (ne-civitanoj), aparte - latvoparolantoj (civitanoj). Kia diferenco?

vincas (Mostrar o perfil) 24 de julho de 2015 21:09:43

Demian:Laŭ La Aliens de Lettonie, la registaro latvia ne agnoskas, ke parolantoj de rusa estas latvianoj.
Nu, ili devus trapasi ekzamenon de latva lingvo kaj historio de Latvio.

Demian:Tiuj ĉi personoj devas montri scion de latviaj lingvo kaj historio per ekzameno.
Do estas bonege ke tiuj personoj devas trapasi ekzamenon de latva lingvo kaj historio.

Demian:Nur unu procento rusa-parolantoj jam faris tion.
Do, tio bone pruvas ke pri sia situacio en Latvio kulpas mem rusoj. Ili ne volas lerni latvan lingvon kaj historion.

Demian:Kvankam mi ne estas spertulo pri juĝaj sistemoj, mi pensas, ke tiu ĉi leĝoj estas diskriminaciaj. Kion vi opinias?
Se iu al rusoj ne plačas en Latvio, rusoj čiam povas reveni al Rusio.

Lakiro (Mostrar o perfil) 25 de julho de 2015 09:48:19

Sed en Ruslando, ekzemple, loĝas granda kvanto da etnaj germanoj. Ili libere parolas germane kaj havas rusiajn pasportojn. T.e. etnaj germanoj en nia lando estas rusianoj. ridulo.gif Kaj neniu demandas ilin, ĉu plaĉas al ili loĝi en Rusio aŭ ne.
La sama cirkonstanco koncernas etnajn grekojn.
En Rusio loĝas kelkaj malmultenombraj popoloj, kiuj preskaŭ ne posedas la rusan. Malgraŭ tio ĉi ili estas plenrajtaj rusianoj.

Mi konjektas, ke en Barato ne ĉiuj popoloj posedas la anglan aŭ la hindon. Tamen ilin neniu pelas for.

hilex (Mostrar o perfil) 25 de julho de 2015 10:17:15

Lakiro:
Mi konjektas, ke en Barato ne ĉiuj popoloj posedas la anglan aŭ la hindon. Tamen ilin neniu pelas for.
Ĉio estas tre simple. Tiuj ĉi landoj ankoraŭ ne evoluis ĝis la nivelo de eŭropo kiu estas tiom avangarda ke ĝi sukcesis generi naziismon ridulo.gif Tio estis reala atingo en evoluado de homaro neatingebla por ĉiuj aliaj.

De volta à parte superior