讯息: 95
语言: Esperanto
Demian (显示个人资料) 2015年7月24日上午5:18:59
Kvankam mi ne estas spertulo pri juĝaj sistemoj, mi pensas, ke tiu ĉi leĝoj estas diskriminaciaj. Kion vi opinias?
nakymatonmies (显示个人资料) 2015年7月24日上午5:55:05
Demian:Kvankam mi ne estas spertulo pri juĝaj sistemoj, mi pensas, ke tiu ĉi leĝoj estas diskriminaciaj. Kion vi opinias?Ekzakte, tio estas apartheid. Sed kial ni ne vidas sankciojn kontraŭ Latvio? Nur pro duoblaj standardoj.
Demian (显示个人资料) 2015年7月24日上午10:26:20
Roch:Ĉu vi ŝercas?Demian:Pozitiva diskriminacio estas esprimo por privilegiado de la diskriminaciatoj, kun la celo kompensi per pozitiva konduto la negativan konduton kiun la koncernatoj spertas.
Kvankam mi ne estas spertulo pri juĝaj sistemoj, mi pensas, ke tiu ĉi leĝoj estas diskriminaciaj. Kion vi opinias?
https://eo.wikipedia.org/wiki/Pozitiva_diskriminac...
Mi ne komprenas, kiel devigi nur rusa-parolantojn pruvi sian latviecon estas ekzemplero de pozitiva diskriminacio.
Ekzemple, ni imagu, ke en Latvio naskiĝis du infanoj. Sinjoro A naskiĝis de etna rusa familio kaj la gepatroj de sinjorino B estas etnaj lativaj. Ĉu diri nur al sinjoro A, ke li devas pruvi sian latviecon estas pozitiva diskriminacio? Mi pensas, ke ne.
vincas (显示个人资料) 2015年7月24日下午12:38:48
nakymatonmies:Se iu al rusoj ne plaĉas en Latvio (aŭ en Litovio aŭ en Estonio), ili ĉiam povas reveni al sia Rusio [:Demian:Kvankam mi ne estas spertulo pri juĝaj sistemoj, mi pensas, ke tiu ĉi leĝoj estas diskriminaciaj. Kion vi opinias?Ekzakte, tio estas apartheid.
quote=nakymatonmies]Sed kial ni ne vidas sankciojn kontraŭ Latvio? Nur pro duoblaj standardoj.[/quote]Demandu Putinon, kial li aplikas duoblajn standardojn kaj ne starigas sankciojn kontraŭ Latvio.
nakymatonmies (显示个人资料) 2015年7月24日下午2:35:56
vincas:Se iu al rusoj ne plaĉas en Latvio (aŭ en Litovio aŭ en Estonio), ili ĉiam povas reveni al sia Rusio [:/quote]Do vi agnoskas ke en Latvio estas apartheid.
nakymatonmies (显示个人资料) 2015年7月24日下午3:05:10
vincas:Vi ne loĝas en Latvio, vi eĉ ne loĝas en EU. Vi loĝas en Barato, do kial tio vin koncernas?Ĉu nur eŭropanoj rajtas pridiskuti Latvion?
nakymatonmies (显示个人资料) 2015年7月24日下午5:02:15
Roch:apartheid?Ankaŭ en Sud-Afriko la reĝimo 'nur' dividis inter blankuloj kaj nigruloj. Aparte nigruloj, aparte blankuloj.
Latvianoj ne pretendas al privilegia homoj statuson kiel blankuloj en Sudafriko.
Same en Latvio: aparte rusparolantoj (ne-civitanoj), aparte - latvoparolantoj (civitanoj). Kia diferenco?
vincas (显示个人资料) 2015年7月24日下午9:09:43
Demian:Laŭ La Aliens de Lettonie, la registaro latvia ne agnoskas, ke parolantoj de rusa estas latvianoj.Nu, ili devus trapasi ekzamenon de latva lingvo kaj historio de Latvio.
Demian:Tiuj ĉi personoj devas montri scion de latviaj lingvo kaj historio per ekzameno.Do estas bonege ke tiuj personoj devas trapasi ekzamenon de latva lingvo kaj historio.
Demian:Nur unu procento rusa-parolantoj jam faris tion.Do, tio bone pruvas ke pri sia situacio en Latvio kulpas mem rusoj. Ili ne volas lerni latvan lingvon kaj historion.
Demian:Kvankam mi ne estas spertulo pri juĝaj sistemoj, mi pensas, ke tiu ĉi leĝoj estas diskriminaciaj. Kion vi opinias?Se iu al rusoj ne plačas en Latvio, rusoj čiam povas reveni al Rusio.
Lakiro (显示个人资料) 2015年7月25日上午9:48:19
La sama cirkonstanco koncernas etnajn grekojn.
En Rusio loĝas kelkaj malmultenombraj popoloj, kiuj preskaŭ ne posedas la rusan. Malgraŭ tio ĉi ili estas plenrajtaj rusianoj.
Mi konjektas, ke en Barato ne ĉiuj popoloj posedas la anglan aŭ la hindon. Tamen ilin neniu pelas for.
hilex (显示个人资料) 2015年7月25日上午10:17:15
Lakiro:Ĉio estas tre simple. Tiuj ĉi landoj ankoraŭ ne evoluis ĝis la nivelo de eŭropo kiu estas tiom avangarda ke ĝi sukcesis generi naziismon Tio estis reala atingo en evoluado de homaro neatingebla por ĉiuj aliaj.
Mi konjektas, ke en Barato ne ĉiuj popoloj posedas la anglan aŭ la hindon. Tamen ilin neniu pelas for.