Al la enhavo

Kial Nazarbajev “venkis” Esperanton?

de Frano, 2015-julio-26

Mesaĝoj: 62

Lingvo: Esperanto

Frano (Montri la profilon) 2016-marto-10 12:10:05

Тerurĉjo:mi pensas, ke nun ĉiuj esperantofonoj devas postuli de siaj urbestraroj renomi almenaŭ po unu strato aŭ placo en ĉiu urbo aŭ vilaĝo en Esperanto-straton aŭ -placon aŭ -avenuon
Vi havas subtenantojn en Ukrainujo!
Urbestro de Ĥersono pasintmonate subskribis ordonon pri renomo de la strato Dimitar Blagoev.
Nova nomo estas la strato de Ludoviko Zamenhof.

Серёга (Montri la profilon) 2016-marto-10 13:48:05

Frano:
Тerurĉjo:mi pensas, ke nun ĉiuj esperantofonoj devas postuli de siaj urbestraroj renomi almenaŭ po unu strato aŭ placo en ĉiu urbo aŭ vilaĝo en Esperanto-straton aŭ -placon aŭ -avenuon
Vi havas subtenantojn en Ukrainujo!
Urbestro de Ĥersono pasintmonate subskribis ordonon pri renomo de la strato Dimitar Blagoev.
Nova nomo estas la strato de Ludoviko Zamenhof.
Mi ne povas diri ke tion ne ŝatas mi. Tio certe plaĉas al mi.
Sed por kio luktis "la dekstra sektoro", ĉu por internacio?
Petu mi pro malsaĝa ŝerco vi ne ofendiĝu.

Frano (Montri la profilon) 2017-majo-29 10:27:26

Peticio al kazana urbestro aperis.
Ĝi proponas nomon Esperanto kajo por la nova bordstrato ĉe la lago Niĵnij Kaban.

externalImage.png

mkj1887 (Montri la profilon) 2017-junio-03 14:56:54

Frano:La urbestraro de Kazanj, la ĉefurbo de la respubliko Tatarstano (en Rusio), ŝanĝis la nomon de strato Esperanto.
Nova nomo estas Nursultan Nazarbajev strato (nuna prezidanto de Kazaĥujo).
Vidu la artikolon en La Balta Ondo

Sed kial ?!
La Balta Ondo:Irek Ŝaripov, direktoro de la Domo de amikeco de la popoloj de Tatarstato, jene klarigis la ŝanĝon de la stratnomo:
Ni pensas, ke la decido pri renomigo de la strato Esperanto honore al Nazarbajev estas tre bona, ĉar Esperanto estas unu el la fiaskintaj projektoj de la juna Sovetia ŝtato. Tiam oni opiniis, ke ĉiuj ekparolos en ĉi tiu nova lingvo. Ĝi estas nerealiĝinta projekto, kaj ni do pensas, ke nomŝanĝo estos sufiĉe sendamaĝa.
??????!!!!!

Ĉu eble tio vere "estas tre bona" decido ?


Esperanto ade postvivas siajn nekrologo-skribantojn.

Frano (Montri la profilon) 2017-septembro-22 13:06:49

mkj1887:Esperanto ade postvivas siajn nekrologo-skribantojn.
Nur 303 homoj volas vidi Esperanton sur la mapo de Kazanj.
Verŝajne, tio estas la vera respondo al la demando en la fadena titolo.
Do, "Vivu, vivu Esperanto, Vivu en la kor'!" (Kaj nur en la kor').

Frano (Montri la profilon) 2020-junio-29 11:41:20

Hodiaŭ estas la kvina datreveno de la decido de Kazana Urbodomo.

SEN7759 (Montri la profilon) 2020-junio-29 13:54:13

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-junio-29 20:24:58

SEN7759:Pripensu!

https://m.lenta.ru/articles/2020/06/16/biolab/
Kiu estas la rilato? Mi nur vidas ke estas ankaŭ kazaĥa okazaĵo.

SEN7759 (Montri la profilon) 2020-junio-29 21:18:20

Ĉu Nazarbajev indis? El la artikolo sekvas, ke -- NE.

Reen al la supro