Al contingut

La uzo de "-us"

de ab7, 29 de juliol de 2015

Missatges: 13

Llengua: Esperanto

ab7 (Mostra el perfil) 29 de juliol de 2015 16.35.56

Saluton!

Mi koletkas frazojn por lerni Esperanton.

Kiel oni diras "Would a coffered ceiling look good in this room?" en Esperanto?
Ĉu kasona plafono aspektus bona en ĉi tiu ĉambro?
Ĉu la frazo estas ĝusta? Se mi estas erara, bonvolu korekti min.

Dankon!
ridulo.gif

Tempodivalse (Mostra el perfil) 29 de juliol de 2015 18.34.25

La kondicionalo estas ja ĝusta en via frazo, ĉar temas nur pri ebleco, ne pri efektiva cirkonstanco.

Tamen, kun la verbo "aspekti" oni uzas adverbon [en ĉi tiu situacio], kiel en slavaj lingvoj, ne adjektivon kiel en la angla aŭ latinidaj, Do:

Ĉu kasona plafono aspektus bone en ĉi tiu ĉambro?

tommjames (Mostra el perfil) 29 de juliol de 2015 19.14.56

Tempodivalse:Tamen, kun la verbo "aspekti" oni uzas adverbon, kiel en slavaj lingvoj, ne adjektivon kiel en la angla aŭ latinidaj, Do:

Ĉu vi certas? Tio estas regulo kiun mi ĝis nun ne sciis, kaj estas multaj ekzemploj en Tekstaro kie adjektivo sekvas la verbon aspekt[i/is/as/os/us].

*forviŝis duoblan afiŝon*

Tempodivalse (Mostra el perfil) 29 de juliol de 2015 19.27.59

tommjames:
Tempodivalse:Tamen, kun la verbo "aspekti" oni uzas adverbon, kiel en slavaj lingvoj, ne adjektivon kiel en la angla aŭ latinidaj, Do:

Ĉu kasona plafono aspektus bone en ĉi tiu ĉambro?
Ĉu vi certas? Tio estas regulo kiun mi ĝis nun ne sciis, kaj estas multaj ekzemploj en Tekstaro kie adjektivo sekvas la verbon aspekt[i/is/as/os/us].
Mi klarigu: En ĉi tia situacio, oni uzas adverbon, kiel en slavaj lingvoj, ne adjektivon. Certe, en aliaj kuntekstoj adjektivo estus pli taŭga (ekz., Vi aspektas laca - ты выглядишь усталым).

Ĉu iu povus ekspliki la diferencon inter aspekti+adverbo kaj aspekti+adjektivo? Mi sentas ĝin intuicie, dank' al mia scio de la rusa, sed mi ne scias, kiel plej klare esprimi ĝin.

michaleo (Mostra el perfil) 29 de juliol de 2015 19.37.33

Tempodivalse:

Nu, mi dirus, ke "aspektus bone" havas similan signifon kiel "bone taŭgus", kaj ne aspektus tiel, kvazaŭ ĝi estus bona.

EldanarLambetur (Mostra el perfil) 30 de juliol de 2015 9.16.52

Tempodivalse:
Ĉu iu povus ekspliki la diferencon inter aspekti+adverbo kaj aspekti+adjektivo? Mi sentas ĝin intuicie, dank' al mia scio de la rusa, sed mi ne scias, kiel plej klare esprimi ĝin.
Mi ne konsciis pri la diferenco ĝis nun, sed mi pensas ke mi nun povas vidi ĝin, surbaze de la ĝeneralaj ecoj de a-vortoj kaj e-vortoj:

Ĉe aspekti + e-vorto, kiel kutime, la e-vorto priskribas la manieron de la ago “aspekti”. E.g. “bone”.

Tamen, ĉe aspekti + a-vorto, kiel kutime, la a-vorto priskribas la rezulto de la ago “aspekti”. E.g. “verda”.

Ĉu mi pravas? Se jes, mi pensas ke la kialo ke “aspekti” estas malfacila estas ke nur ekzistas tre maldika linio inter la maniero kaj la rezulto de “aspekti”.

michaleo (Mostra el perfil) 30 de juliol de 2015 10.06.03

EldanarLambetur:
Tempodivalse:
Ĉu iu povus ekspliki la diferencon inter aspekti+adverbo kaj aspekti+adjektivo? Mi sentas ĝin intuicie, dank' al mia scio de la rusa, sed mi ne scias, kiel plej klare esprimi ĝin.
Mi ne konsciis pri la diferenco ĝis nun, sed mi pensas ke mi nun povas vidi ĝin, surbaze de la ĝeneralaj ecoj de a-vortoj kaj e-vortoj:

Ĉe aspekti + e-vorto, kiel kutime, la e-vorto priskribas la manieron de la ago “aspekti”. E.g. “bone”.

Tamen, ĉe aspekti + a-vorto, kiel kutime, la a-vorto priskribas la rezulto de la ago “aspekti”. E.g. “verda”.

Ĉu mi pravas? Se jes, mi pensas ke la kialo ke “aspekti” estas malfacila estas ke nur ekzistas tre maldika linio inter la maniero kaj la rezulto de “aspekti”.
Simila diferenco:

Mi sentas min bona = Mi sentas, ke mi estas bona
Mi sentas min bone = Mi fartas bone

amigueo (Mostra el perfil) 30 de juliol de 2015 12.39.27

"mi aspektas aŭskultunti la lecionon", tio signifas ke laŭ mia aspekto mi aŭskultus la lecionon.
estas ĝi ankaŭ uzo de us.

HaleBopp (Mostra el perfil) 1 d’agost de 2015 8.10.57

Por mi, adjektivo pli taŭgas por priskribo, kaj adverbo pli taŭgas kiel nuancilo:

Ekzemple,
Li manĝas malrapide.
Ŝi fartas bone.

Sed,
Li estas granda.
Ŝi aspektas malsana.

Kaj,
Li estas tre granda.
Si aspektas terure malsana.

En PIV, aŭ Revo, oni trovas frazojn kiel 'li aspektas pale', sed tiaj frazoj ŝajnas strangaj al mi (sed ne strange okulumo.gif ), kaj mi emas pensi, 'Kia li aspektas pale?'.
Kredeble ĉies vidpunkto dependas de la naciaj lingvokutimoj.

Tornar a dalt