La uzo de "-us"
од ab7, 29. јул 2015.
Поруке: 13
Језик: Esperanto
ab7 (Погледати профил) 29. јул 2015. 16.35.56
Mi koletkas frazojn por lerni Esperanton.
Kiel oni diras "Would a coffered ceiling look good in this room?" en Esperanto?
Ĉu kasona plafono aspektus bona en ĉi tiu ĉambro?Ĉu la frazo estas ĝusta? Se mi estas erara, bonvolu korekti min.
Dankon!
Tempodivalse (Погледати профил) 29. јул 2015. 18.34.25
Tamen, kun la verbo "aspekti" oni uzas adverbon [en ĉi tiu situacio], kiel en slavaj lingvoj, ne adjektivon kiel en la angla aŭ latinidaj, Do:
Ĉu kasona plafono aspektus bone en ĉi tiu ĉambro?
tommjames (Погледати профил) 29. јул 2015. 19.14.56
Tempodivalse:Tamen, kun la verbo "aspekti" oni uzas adverbon, kiel en slavaj lingvoj, ne adjektivon kiel en la angla aŭ latinidaj, Do:Ĉu vi certas? Tio estas regulo kiun mi ĝis nun ne sciis, kaj estas multaj ekzemploj en Tekstaro kie adjektivo sekvas la verbon aspekt[i/is/as/os/us].
Ĉu kasona plafono aspektus bone en ĉi tiu ĉambro?
tommjames (Погледати профил) 29. јул 2015. 19.14.56
Tempodivalse (Погледати профил) 29. јул 2015. 19.27.59
tommjames:Mi klarigu: En ĉi tia situacio, oni uzas adverbon, kiel en slavaj lingvoj, ne adjektivon. Certe, en aliaj kuntekstoj adjektivo estus pli taŭga (ekz., Vi aspektas laca - ты выглядишь усталым).Tempodivalse:Tamen, kun la verbo "aspekti" oni uzas adverbon, kiel en slavaj lingvoj, ne adjektivon kiel en la angla aŭ latinidaj, Do:Ĉu vi certas? Tio estas regulo kiun mi ĝis nun ne sciis, kaj estas multaj ekzemploj en Tekstaro kie adjektivo sekvas la verbon aspekt[i/is/as/os/us].
Ĉu kasona plafono aspektus bone en ĉi tiu ĉambro?
Ĉu iu povus ekspliki la diferencon inter aspekti+adverbo kaj aspekti+adjektivo? Mi sentas ĝin intuicie, dank' al mia scio de la rusa, sed mi ne scias, kiel plej klare esprimi ĝin.
michaleo (Погледати профил) 29. јул 2015. 19.37.33
Tempodivalse:Nu, mi dirus, ke "aspektus bone" havas similan signifon kiel "bone taŭgus", kaj ne aspektus tiel, kvazaŭ ĝi estus bona.tommjames:Mi klarigu: En ĉi tia situacio, oni uzas adverbon, kiel en slavaj lingvoj, ne adjektivon. Certe, en aliaj kuntekstoj adjektivo estus pli taŭga (ekz., Vi aspektas laca - ты выглядишь усталым).Tempodivalse:Tamen, kun la verbo "aspekti" oni uzas adverbon, kiel en slavaj lingvoj, ne adjektivon kiel en la angla aŭ latinidaj, Do:Ĉu vi certas? Tio estas regulo kiun mi ĝis nun ne sciis, kaj estas multaj ekzemploj en Tekstaro kie adjektivo sekvas la verbon aspekt[i/is/as/os/us].
Ĉu kasona plafono aspektus bone en ĉi tiu ĉambro?
Ĉu iu povus ekspliki la diferencon inter aspekti+adverbo kaj aspekti+adjektivo? Mi sentas ĝin intuicie, dank' al mia scio de la rusa, sed mi ne scias, kiel plej klare esprimi ĝin.
EldanarLambetur (Погледати профил) 30. јул 2015. 09.16.52
Tempodivalse:Mi ne konsciis pri la diferenco ĝis nun, sed mi pensas ke mi nun povas vidi ĝin, surbaze de la ĝeneralaj ecoj de a-vortoj kaj e-vortoj:
Ĉu iu povus ekspliki la diferencon inter aspekti+adverbo kaj aspekti+adjektivo? Mi sentas ĝin intuicie, dank' al mia scio de la rusa, sed mi ne scias, kiel plej klare esprimi ĝin.
Ĉe aspekti + e-vorto, kiel kutime, la e-vorto priskribas la manieron de la ago “aspekti”. E.g. “bone”.
Tamen, ĉe aspekti + a-vorto, kiel kutime, la a-vorto priskribas la rezulto de la ago “aspekti”. E.g. “verda”.
Ĉu mi pravas? Se jes, mi pensas ke la kialo ke “aspekti” estas malfacila estas ke nur ekzistas tre maldika linio inter la maniero kaj la rezulto de “aspekti”.
michaleo (Погледати профил) 30. јул 2015. 10.06.03
EldanarLambetur:Simila diferenco:Tempodivalse:Mi ne konsciis pri la diferenco ĝis nun, sed mi pensas ke mi nun povas vidi ĝin, surbaze de la ĝeneralaj ecoj de a-vortoj kaj e-vortoj:
Ĉu iu povus ekspliki la diferencon inter aspekti+adverbo kaj aspekti+adjektivo? Mi sentas ĝin intuicie, dank' al mia scio de la rusa, sed mi ne scias, kiel plej klare esprimi ĝin.
Ĉe aspekti + e-vorto, kiel kutime, la e-vorto priskribas la manieron de la ago “aspekti”. E.g. “bone”.
Tamen, ĉe aspekti + a-vorto, kiel kutime, la a-vorto priskribas la rezulto de la ago “aspekti”. E.g. “verda”.
Ĉu mi pravas? Se jes, mi pensas ke la kialo ke “aspekti” estas malfacila estas ke nur ekzistas tre maldika linio inter la maniero kaj la rezulto de “aspekti”.
Mi sentas min bona = Mi sentas, ke mi estas bona
Mi sentas min bone = Mi fartas bone
amigueo (Погледати профил) 30. јул 2015. 12.39.27
estas ĝi ankaŭ uzo de us.
HaleBopp (Погледати профил) 01. август 2015. 08.10.57
Ekzemple,
Li manĝas malrapide.
Ŝi fartas bone.
Sed,
Li estas granda.
Ŝi aspektas malsana.
Kaj,
Li estas tre granda.
Si aspektas terure malsana.
En PIV, aŭ Revo, oni trovas frazojn kiel 'li aspektas pale', sed tiaj frazoj ŝajnas strangaj al mi (sed ne strange ), kaj mi emas pensi, 'Kia li aspektas pale?'.
Kredeble ĉies vidpunkto dependas de la naciaj lingvokutimoj.