Mergi la conținut

Atoma bombado kontraŭ Ĥirosima kaj Nagasaki

de hilex, 6 august 2015

Contribuții/Mesaje: 48

Limbă: Esperanto

hilex (Arată profil) 7 august 2015, 12:19:14

Fuzzy:
Miland:
hilex:Ĉu mi rememoru kiom da homoj en mondo estis murditaj far de Britio..
Jes, preskaŭ nenion relative al la nombroj murditaj sub komunismo. Sovetio murdis pli ol 50 milionoj de homoj, do ĝiaj simpatiuloj ne rajtas prediki al iu ajn.
De kie venis tiu freneza nombro, 50 milionoj da homoj? Tuta loĝantaro de Sovetunio en 1920 jaro estis 148 milionoj, ĉu Sovetunio mortigis laŭ vi 1/3 de la loĝantaro?
Por kia celo vi provas suprenigi liajn palpebrojn? En britojn la mensogo pri nia lando ensorbiĝas kun patrina lakto.

ustra (Arată profil) 7 august 2015, 12:26:17

Miland:Sovetio do danku Usonon ege por la atombombo, kiu ĉesigis la duan mondmiliton.
Vi tiom klopodas pentri bonan bildon pri la anglosaksoj, ke vi pretervidas la jenajn etajn historiajn faktojn:

- kaj City of London kaj Wall Street financadis la Bolŝevikan Revolucion
- kaj City of London kaj Wall Street financadis kaj Hitler kaj Stalin

Se oni konsideras tiujn faktetojn, via prezentita bildo pri la bonaj anglosaksoj, kiuj savis (kaj savas) la mondon, iĝas subite sufiĉe hipokriteca. Sed la pleja malagrablaĵo estas via apogo de la neniigo de civiluloj per la atombombo. Estas naŭza, ke vi dankas tiujn psikopatiulojn kaj primokas ĉiujn viktimojn.

yyaann (Arată profil) 7 august 2015, 12:47:41

Miland:Sovetio do danku Usonon ege por la atombombo, kiu ĉesigis la duan mondmiliton.
Ne ĉiuj historiistoj konsentas pri tio. Kelkaj diras, ke la sovetia decido ataki Japanion en la 9a de Aŭgusto de 1945 estis la decida faktoro por militfini. La japana registaro ja pensis la militon venkebla nur tiel longe, ke ili havos nur unu kontraŭulon. Ili plurfoje diris, ke atako kontraŭ Japanio de Sovetio signus la malvenkon, ĉar ili ne kapablus batali duflanke. Kontraste, la japanoj ne ĉesigis la militon kiam pluraj urboj estis preskaŭ plene detruitaj de usonaj neatomaj bomboj. Kiam tiaj detruoj okazis, la registaro eĉ diris, ke la morto de sialandaj civiloj estis strategie bona afero por daŭrigi la militspiriton ĉe la samlandanoj. La registaro eĉ esperis surgrundan invadon fare de usono, pro la avantaĝo batali sur hejma tereno.

Almenaŭ tion mi legis, sed mi ne estas historiisto, kaj mi ja konscias, ke malfacilas scii la veron, precipe kiam politiko kaj naciaj sentoj enmiksiĝas en la aferon.

Eble fakte rolis duopo da faktoroj, nome la atoma bombo plus la sovetia militdeklaro. Ili ja okazis preskaŭ samtempe.

Miland (Arată profil) 7 august 2015, 14:14:23

ustra: Konspir-teorioj pri aferistoj en Londono, Novjorko aŭ aliloke helpos neniun. Mi ne traktos ilin serioze.

Pri la atombomboj mem: esplorado pri la scienca bazo estis okazanta en kaj Germanio kaj Japanio. Se ili sukcesus trovi la batalilon unue, libereco tra la tuta mondo kapablus perdiĝi. Vi estu dankema, ke demokratiaj landoj eltrovis ĝin unue, kaj savis la mondon.

yyaan: la atombomboj ne estis faligitaj samtempe. Unue pafiĝis Hiroŝima, sed la japanaj arme-estroj hezitis cedi. Poste Nagasaki, kaj tri tagoj poste ili cedis. Pro tio mi kredas, ke eĉ se estis deziro daŭrigi la militon en Japanio post la unua atombombo, post la dua tiu volo velkis rapide.

ustra (Arată profil) 7 august 2015, 14:51:18

Miland:ustra: Konspir-teorioj pri aferistoj en Londono, Novjorko aŭ aliloke helpos neniun. Mi ne traktos ilin serioze.
Ĉio estas detale dokumentita. Al neniu helpos fermi la okulojn pri bone konataj faktoj kaj konduki hipokritecan diskuton. Tion mi ne povas trakti serioze.

Amuze, ke vi nomas tiujn mizantropojn aferistoj.

Miland:Pri la atombomboj mem: esplorado pri la scienca bazo estis okazanta en kaj Germanio kaj Japanio. Se ili sukcesus trovi la batalilon unue, libereco tra la tuta mondo kapablus perdiĝi. Vi estu dankema, ke demokratiaj landoj eltrovis ĝin unue, kaj savis la mondon.
Germanio kaj Japanio jam estis venkitaj kiam la psikopatiuloj uzis la atombombon. Do ne gloru militkrimojn.

Miland (Arată profil) 7 august 2015, 15:49:35

ustra:...
Pri frenezaj teorioj mi ne malŝparos tempon. La atombombado finis la mondmiliton en la faroriento. Pro ĝia kunteksto, mi ne nomos tion militkromon. Se ni volas pensi pri militkrimoj, ni pensu pri la holokaŭsto. Tiel murdiĝis multoble pli da homoj ol en Hiroŝima aŭ Nagasaki.

hilex (Arată profil) 7 august 2015, 23:16:34

Miland: La atombombado finis la mondmiliton en la faroriento. Pro ĝia kunteksto, mi ne nomos tion militkromon.
Milfoje ripetita mensogo fariĝas simila al vero (ĉefa regulo de britoj por trakti aliajn landojn).

bryku (Arată profil) 8 august 2015, 07:04:37

hilex:
Miland: La atombombado finis la mondmiliton en la faroriento. Pro ĝia kunteksto, mi ne nomos tion militkromon.
Milfoje ripetita mensogo fariĝas simila al vero (ĉefa regulo de britoj por trakti aliajn landojn).
+1

Miland (Arată profil) 8 august 2015, 07:19:23

hilex:Milfoje ripetita mensogo fariĝas simila al vero.
Jen proverbo vere inda je Lenin. Mi preferas veron el okcidentaj ĵurnalistoj.

Sed tio memorigas min pri rakonto de la infaneco de eksa soveta dilomato Vladimir Saĥarof. Kiam li estis infano, lia parte turk-devena avino ofte diris "F::'! Ĉio, kion la soveta gazetaro eldonas estas f::'. Ĉi-vespere ni ricevos la novaĵon el la BBC. Li ofte ekdormis, aŭdante eldonon el BBC per radiofono kun neŝtopitaj frekvencoj, ne kutime havigebla en Sovetio - sed lia patro estis gravulo en la fremda ministerio.

(La rakonto troviĝas en la libro KGB fare de John Barron, ISBN 0553238949, aĉetabla brokante)

hilex (Arată profil) 8 august 2015, 07:41:14

Miland:
hilex:Milfoje ripetita mensogo fariĝas simila al vero.
Jen proverbo vere inda je Lenin. Mi preferas veron el okcidentaj ĵurnalistoj.

Sed tio memorigas min pri rakonto de la infaneco de eksa soveta dilomato Vladimir Saĥarof. Kiam li estis infano, lia parte turk-devena avino ofte diris "F::'! Ĉio, kion la soveta gazetaro eldonas estas f::'. Ĉi-vespere ni ricevos la novaĵon el la BBC. Li ofte ekdormis, aŭdante eldonon el BBC per radiofono kun neŝtopitaj frekvencoj, ne kutime havigebla en Sovetio - sed lia patro estis gravulo en la fremda ministerio.

(La rakonto troviĝas en la libro KGB fare de John Barron, ISBN 0553238949, aĉetabla brokante)
Tio duoble verigas miajn vortojn pri mensogo (kvazaŭvero) de britoj. Daŭrigu doni al mi pli multe da pruvoj pri tio.

Înapoi mai sus