본문으로

Kio estas via opinio pri drogoj?

글쓴이: Alkanadi, 2015년 8월 18일

글: 20

언어: Esperanto

Alkanadi (프로필 보기) 2015년 8월 18일 오전 9:32:20

Kio estas via opinio pri drogoj?

Miland (프로필 보기) 2015년 8월 18일 오전 9:50:12

Krom se drogo estas preskribita de kompetenta kuracisto, ĝi estas veneno.

jagr2808 (프로필 보기) 2015년 8월 18일 오전 11:30:21

Drogo ne estas akceptable aŭ neakceptable. Ĉiu drogo havas sian lokon en socio aŭ medicina aŭ kultura uzado.

PS: Extacy kaj magic mushroom ne estas preciza drogo, sed grupo de drogoj.
MDMA kaj Psilocybe semilanceata estas la plej uzata de tiuj grupoj.

mbalicki (프로필 보기) 2015년 8월 18일 오후 12:42:03

Alkanadi:La drogo nomiĝas "LSD" angle
La drogo nomiĝas "Ecstasy" angle
La drogo nomiĝas "PCP" angle
La drogo nomiĝas "Magic Mushrooms" angle
Vi volis skribi „La drogo nomiĝanta «iel» angle” aŭ „La drogo nomata «iel» angle”, aŭ „La drogo, kiu nomiĝas «iel» angle”.

Antaŭ nelonge aŭdis mi, ke la ĥemiaĵo „D-Lizerga Acida Dietilamido” (LAD, germane „Lysergsäure-diethylamid” kaj de tie ĝia populara ĥemia komencliteraro „LSD”) ne dependigas siajn uzantoj de si.

Marĝene, pri aliaj anglaj nomoj: „esctasy” oni tradukas kiel „ekstazilo”; „PCP, 1-(1-phenyl cyclohexyl)piperidine)” estas ankaŭ internacie kontata laŭ mallongigo „phencyclidine” (ang.), „Phencyclidin” (ger.), „phéncyclidine” (fr.), „fencyklidyna” (pol.), do esperante „fenciklidino”; neformala nomo „magic mushrooms” (fr. „champignons magiques”, ger. „Zauberpilze”, rus. „магические грибы”, pol. „magiczne grzybki”) aŭ „’shrooms” (fr. „champis”, pol. „grzybki”) signifas, pli formale nomataj, „psilocybin mushrooms” (his. „hongos psilocibios”, ger. „psilocybinhaltige Pilze”, pol. „grzyby psylocybinowe”) aŭ „psychedelic mushrooms”, aŭ „hallucinogenic mushroom” (fr. „champignon hallucinogène”, his. „hongos alucinógenos”, ger. „halluzinogene Pilze”, rus. „галлюциногенные грибы”, pol. „grzyby halucynogenne”), preskaŭ ĉiu nomo el tiuj estas sufiĉe internacia do oni povas esperante paroli pri „psilocibinaj fungoj”, „psiĥedelaj fungoj”, „halucigantaj fungoj” aŭ, malpli formale, pri „magiaj fungoj” aŭ „fungetoj”.

Alkanadi (프로필 보기) 2015년 8월 18일 오후 2:16:09

mbalicki:
Vi volis skribi „La drogo nomiĝanta «iel» angle” aŭ „La drogo nomata «iel» angle”, aŭ „La drogo, kiu nomiĝas «iel» angle”.
Dankon!

Alkanadi (프로필 보기) 2015년 8월 18일 오후 2:22:47

Miland:Krom se drogo estas preskribita de kompetenta kuracisto, ĝi estas veneno.
Vi pravas. Mi volas, ke mariĥuano estus tute leĝa, ĉar malbonaj homoj fariĝus malrapidaj. Ĝi estas pli facila por la polico kapti ilin. Ankaŭ, krimuloj neniam estus perfortaj.

Krom mariĥuano, mi eĉ ne ŝatas alkoholon.

Sunjo (프로필 보기) 2015년 8월 18일 오후 3:54:24

Kial vi ne demandis ankaŭ pri alkoholo kaj nikotino?

nornen (프로필 보기) 2015년 8월 18일 오후 8:41:21

Ĉiu konsumu kion ajn li volas. Kiu estas mi por decidi aŭ juĝi pri la demando, kiujn substancojn alia persono konsumu aŭ ne. Kiel diras mia bopatro: "Ĉiu rajtas kandelingigi sian pugon, tamen farinte tion neniu plendu pri la doloro".

Alkanadi (프로필 보기) 2015년 8월 19일 오전 9:53:18

Sunjo:Kial vi ne demandis ankaŭ pri alkoholo kaj nikotino?
Mi ne scias

mateno (프로필 보기) 2015년 8월 24일 오후 4:05:48

psilocibinajn fungojn ni normale nomas frenezigaj fungoj (eblas ankaŭ diri halucinigaj fungoj)

다시 위로