Späť na obsah

stari aŭ kuŝi

od Тerurĉjo, 25. septembra 2015

Príspevky: 19

Jazyk: Esperanto

ustra (Zobraziť profil) 26. septembra 2015 8:23:34

Серёга:Stari estas bone ĉar na esti oni tre ofte uzas.
Серёга:Kaj kien almetu mi -n tie?
Simple revortigu tiun frazon:

››„Stari” estas bone, ĉar la verbon „esti” oni tre ofte uzas.‹‹

Ne uzu la superfluan kaj kontraŭfundamentan (kiel Bernadox tion detale klarigis) „na”.

Серёга (Zobraziť profil) 26. septembra 2015 12:03:24

ustra:
Серёга:Stari estas bone ĉar na esti oni tre ofte uzas.
Серёга:Kaj kien almetu mi -n tie?
Simple revortigu tiun frazon:

››„Stari” estas bone, ĉar la verbon „esti” oni tre ofte uzas.‹‹

Ne uzu la superfluan kaj kontraŭfundamentan (kiel Bernadox tion detale klarigis) „na”.
Lingvoj uzas ne libroj sed homoj, almenaŭ diri ion novan, ne skriban estas novaĵo kaj la lingvo ankaŭ.

Altebrilas (Zobraziť profil) 26. septembra 2015 13:09:31

En la vortaro de Lernu! oni trovas jene:
kuŝi (kuŝ·i) esti en horizontala pozicio (ne stari, ne sidi, ne pendi, ne iri); troviĝi senmove
stari (star·i) esti en vertikala pozicio.
Ekzemplo: "Mi ĵetis kubon: la sespunkta surfaco kuŝis malsupre, la unupunkta evidente kuŝis supre, kaj la restantaj surfacoj staris kvarflanke." okulumo.gif
Prefere ne uzu tetrahedran ĵetkubaĵon, vi riskas ne bone dormi...

Rujo (Zobraziť profil) 26. septembra 2015 13:52:40

Altebrilas:
En la vortaro de Lernu! oni trovas jene:
kuŝi (kuŝ·i) esti en horizontala pozicio (ne stari, ne sidi, ne pendi, ne iri); troviĝi senmove
stari (star·i) esti en vertikala pozicio.
Ekzemplo: "Mi ĵetis kubon: la sespunkta surfaco kuŝis malsupre, la unupunkta evidente kuŝis supre, kaj la restantaj surfacoj staris kvarflanke." okulumo.gif
Prefere ne uzu tetrahedran ĵetkubaĵon, vi riskas ne bone dormi...
Tutcerte kiam diboĉuloj sidas sur ĝia pinto.

Kirilo81 (Zobraziť profil) 26. septembra 2015 19:20:25

Kiu povas legi la germanan, eble rilate tiun demandon profitos el [url=https://www.academia.edu/629399/Wie_gliedern_Plansprachen_den_Raum_Eine_Untersuchung_zu_Esperanto_Ido_Volapük_Interlingue_Occidental_und_Interlingua]unu mia artikolo[/url] (p. 141-146).
Mallonge: La uzado de la poziciverboj en E-o ne estas tute stabila, ankaŭ ne ĉe Zamenhof. Ofte ĉe objektoj oni uzas la nedifinan esti (aŭ troviĝi), dum stari respektive kuŝi estas uzataj nur ĉe klare vertikala resp. horizontala pozicio (do mi ne dirus, ke telero staras sur la tablo, kvankam mia gepatra lingvo tiel havas), kaj ekz. sidi apenaŭ aperas ekster personoj/bestoj (alie ol ekz. en la nederlanda).

cellus (Zobraziť profil) 27. septembra 2015 19:00:46

Fakte estas amuze ke oni diras ke birdoj sidas. Almenaŭ ili sidas sur branĉoj, sed oni ne povas diri "la kokino sidas sur la tero". Eble estas kaŭzata de tio ke oni pensas ke homo ne povas stari sur branĉo de arbo.

En la angla oni ankaŭ havas kelkajn amuzajn uzojn de sidi, kkie mi en mia sveda lingvo uzus aliajn verbojn.

cellus (Zobraziť profil) 27. septembra 2015 19:00:50

Fakte estas amuze ke oni diras ke birdoj sidas. Almenaŭ ili sidas sur branĉoj, sed oni ne povas diri "la kokino sidas sur la tero". Eble estas kaŭzata de tio ke oni pensas ke homo ne povas stari sur branĉo de arbo.

En la angla oni ankaŭ havas kelkajn amuzajn uzojn de sidi, kkie mi en mia sveda lingvo uzus aliajn verbojn.

Серёга (Zobraziť profil) 27. septembra 2015 20:06:50

Altebrilas:
En la vortaro de Lernu! oni trovas jene:
kuŝi (kuŝ·i) esti en horizontala pozicio (ne stari, ne sidi, ne pendi, ne iri); troviĝi senmove
stari (star·i) esti en vertikala pozicio.
Ekzemplo: "Mi ĵetis kubon: la sespunkta surfaco kuŝis malsupre, la unupunkta evidente kuŝis supre, kaj la restantaj surfacoj staris kvarflanke." okulumo.gif
Prefere ne uzu tetrahedran ĵetkubaĵon, vi riskas ne bone dormi...
Tetrahedra ĵetkubaĵo ofte estos kuŝi stare, oj mi eraris, stari kuŝe. ridulo.gif

raffadalbo (Zobraziť profil) 26. októbra 2015 15:34:26

cellus:Fakte estas amuze ke oni diras ke birdoj sidas. Almenaŭ ili sidas sur branĉoj, sed oni ne povas diri "la kokino sidas sur la tero". Eble estas kaŭzata de tio ke oni pensas ke homo ne povas stari sur branĉo de arbo.

En la angla oni ankaŭ havas kelkajn amuzajn uzojn de sidi, kkie mi en mia sveda lingvo uzus aliajn verbojn.
Tamen, mi opinias ke la denaskaj lingvoj foje kondukas ekstervojen.

"Stari" ne estas la sama ol "stand". Zamenhof skribis: "sur la korto staras koko kun tri kokinoj"; "la ŝipo ankoraŭ staras en la golfo"; "staras la morto jam en la korto" (!); "sur la ĉielo staras la bela suno" ktp.

PIV-Vortaro.net klarigas ke "stari" ja signifas Resti senmova vertikale sur la piedoj aŭ genuoj (signifo 1.) sed ankaŭ Resti senmove, senflue, senire (signifo 3.) kaj tutsimple Esti en iu loko aŭ pozicio (signifo 4.).

Do mi nepre kredas ke la birdoj povas stari sur branĉoj kaj la telero povas stari sur la tablo, ktp. Nur gravas ke la frazo estu klara.

Nahor