Kwa maudhui

Tio povas fari vin freneza

ya Alkanadi, 5 Oktoba 2015

Ujumbe: 159

Lugha: Esperanto

Alkanadi (Wasifu wa mtumiaji) 5 Oktoba 2015 3:26:15 alasiri

1. Ĉu la spaco havas ujon?
jes - kio estas ekster la ujo?
ne - ĉu la spaco daŭriĝas senfine? Kiel?

2. Ĉu la tempo havas komencon?
jes - kio estis antaŭ ĝi?
ne - ĉu ni povas reversi la tempon senfine? Kiel?

Kiel ni alvenis ĉe ĉi tiu tempo kaj ĉi tiu spaco?

Ĉi tio timigas min.

Vinisus (Wasifu wa mtumiaji) 5 Oktoba 2015 3:54:27 alasiri

1. Ĉu la spaco havas ujon? --- Ŝajnas, ke ujo enhavas la spacon.
jes - kio estas ekster la ujo? --- Energio pluraj statoj.
ne - ĉu la spaco daŭriĝas senfine? Kiel? --- Nenio estas senfine.

2. Ĉu la tempo havas komencon? --- Nur por tiu kiu iam komencis.
jes - kio estis antaŭ ĝi? --- La eterneco.
ne - ĉu ni povas reversi la tempon senfine? Kiel? --- Ne, sed ĝi povas fari tion al ni.

Kiel ni alvenis ĉe ĉi tiu tempo kaj ĉi tiu spaco? --- Per seksumado fare de gepatroj

Ĉi tio timas min. Ne timu, ĉar el tiom da spermatozoj vi estas la venkinto.

johmue (Wasifu wa mtumiaji) 5 Oktoba 2015 4:38:01 alasiri

Alkanadi:1. Ĉu la spaco havas ujon?
jes - kio estas ekster la ujo?
ne - ĉu la spaco daŭriĝas senfine? Kiel?

2. Ĉu la tempo havas komencon?
jes - kio estis antaŭ ĝi?
ne - ĉu ni povas reversi la tempon senfine? Kiel?

Kiel ni alvenis ĉe ĉi tiu tempo kaj ĉi tiu spaco?
Bonaj demandoj. Ni ilin jam tuŝis iomete en KP039 Teorio de relativeco. Eble ni iam faros epizodon pri la praeksplodo.
Ĉi tio timas min.
Kial? Ĉu vi estas monstrego?

"timi ion/iun" signifas en la angla "to be afraid of something/someone". Vi diru: "Ĉi tio timigas min.

jagr2808 (Wasifu wa mtumiaji) 5 Oktoba 2015 9:03:47 alasiri

Ĉu la spaco havas ujon?

La plej kredita hipotezo nun estas ke la universo estas senfina.
Sed se la universo estas finia ĝi ne bezonas ujon. Ekzemple la surfaco de la tero estas finia sed ne havas murojn.

Ĉu la tempo havas komencon?

Tiu demando estas pli malfacile, sed mi pensas ke tempo havis komencon. Nenio estas antaŭ la komenco ĉar antaŭ ne havas signifon sen tempo.
Eble tempo estas senfinia, en estonteco kaj estinteco, aŭ pli interese eble tempo ciklas, do finia sed sen komenco kaj fino.

Kial timu?
Vi ne vivos sufiĉe longe por travivi nek la grandeco de tempo aŭ spaco.

johmue (Wasifu wa mtumiaji) 6 Oktoba 2015 6:09:25 asubuhi

jagr2808:Ĉu la spaco havas ujon?

La plej kredita hipotezo nun estas ke la universo estas senfina.
Ne. La plej sukcesa teorio estas la teorio de la praeksplodo. Laŭ ĝi la universo ekde la praeksplodo ekspansias. Tuj post la praeksplodo ĝi estis pli malgranda ol eĉ kvarko. Ekde tiam ĝi ekspansiadas.

La demandoj kio estis antaŭ la praeksplodo kaj en kion la universo ekspansias ne stariĝas, ĉar spaco kaj tempo estas validaj konceptoj nur ene de la universo. Do nek antaŭ la praeksplodo nek ekster la universo ekzostas tempo kaj spaco.

jagr2808 (Wasifu wa mtumiaji) 6 Oktoba 2015 6:31:34 asubuhi

johmue:
jagr2808:Ĉu la spaco havas ujon?

La plej kredita hipotezo nun estas ke la universo estas senfina.
Ne. La plej sukcesa teorio estas la teorio de la praeksplodo. Laŭ ĝi la universo ekde la praeksplodo ekspansias. Tuj post la praeksplodo ĝi estis pli malgranda ol eĉ kvarko. Ekde tiam ĝi ekspansiadas.

La demandoj kio estis antaŭ la praeksplodo kaj en kion la universo ekspansias ne stariĝas, ĉar spaco kaj tempo estas validaj konceptoj nur ene de la universo. Do nek antaŭ la praeksplodo nek ekster la universo ekzostas tempo kaj spaco.
La grandeco de la universo antaŭ la praeksplodo ne estas la TUTE universo sed la observebla universo. Do la denseco de la universo estis tre granda. Sed se la universo estas senfina ĝi ĉiam estis. Senfina unversoj ambaŭ povas pligrandiĝi, kvankam ĝi ŝajnas neintuicia.

johmue (Wasifu wa mtumiaji) 6 Oktoba 2015 6:56:08 asubuhi

jagr2808:La grandeco de la universo antaŭ la praeksplodo ne estas la TUTE universo sed la observebla universo.
Antaŭ la praeksplodo nek ekzistis tempo nek spaco. Do la koncepto pri grandeco de universo antaŭ la praeksplodo ne havas sencon.

Jes, ekzistas teorioj pri kiel kaj kial ekokazis la praeksplodo, sed tiuj ne estas validigeblaj ĉar ni ne havas observaliron al tio. Ke ekzistis universo antaŭ la praeksplodo ne estas indiko. Ĉiuj diraĵoj pri universo antaŭ la praeksplodo estas spekulado.

nornen (Wasifu wa mtumiaji) 6 Oktoba 2015 7:07:18 asubuhi

johmue:Antaŭ la praeksplodo nek ekzistis tempo nek spaco. Do la koncepto pri grandeco de universo antaŭ la praeksplodo ne havas sencon.
(emfazo mia)

Se la tempo ekestis je la momento de la praeksplodo, la termino "antaŭ la praeksplodo" ne havas sencon, almenaŭ en nia tempkadro.

Se ekzistas/is/os (ĉiu tempkomparo estas sencmalplena) aliaj universoj, neniu el ili ekzistis antaŭ la nia, ĉar la tempo estas ligita al spaco kaj la tempo de aliaj universoj neniel rilatas nian tempon.

johmue (Wasifu wa mtumiaji) 6 Oktoba 2015 7:22:47 asubuhi

nornen:
johmue:Antaŭ la praeksplodo nek ekzistis tempo nek spaco. Do la koncepto pri grandeco de universo antaŭ la praeksplodo ne havas sencon.
(emfazo mia)

Se la tempo ekestis je la momento de la praeksplodo, la termino "antaŭ la praeksplodo" ne havas sencon, almenaŭ en nia tempkadro.

Se ekzistas/is/os (ĉiu tempkomparo estas sencmalplena) aliaj universoj, neniu el ili ekzistis antaŭ la nia, ĉar la tempo estas ligita al spaco kaj la tempo de aliaj universoj neniel rilatas nian tempon.
Ekzakte. Ne havas sencon paroli pri "antaŭ la praeskplodo" kvankam intuicie ja io devas esti antaŭ ĝi. Same ne havas sencon paroli pri "ekster la universo" kvankam la universo ekspansias de praeksploda singulareco kaj intuicie ĝi ja devas ekspansii en ian spacon.

jagr2808 (Wasifu wa mtumiaji) 6 Oktoba 2015 7:23:28 asubuhi

mi intencis diri ĵus post la praeksplodo

Kurudi juu