Kwa maudhui

Tio povas fari vin freneza

ya Alkanadi, 5 Oktoba 2015

Ujumbe: 159

Lugha: Esperanto

johmue (Wasifu wa mtumiaji) 6 Oktoba 2015 9:23:01 asubuhi

jagr2808:mi intencis diri ĵus post la praeksplodo
La nocio de la observebla universo celas, ke la observebla parto de la universo estas limigita pro la nesenfine granda lumrapideco. Do ĉiu punkto en la universo havas sian propran observeblan universon, do tiun parton de la universo de kie lumo povas atingi la punkton ene de la tempo de la ekzisto de la universo.

La universo, kiu ekekzistis je la praeksplodo de senfine granda denseco el singulara punkto jes estas la tuta universo. La praeksplodo ne estis eksplodo, kiu okazis en ia spaco. Je la praeksplodo ekekzistis tempo kaj spaco, do la universo.

jagr2808 (Wasifu wa mtumiaji) 6 Oktoba 2015 9:27:36 asubuhi

Do vi diras ke la universo ne eblas esti nefinia?

Alkanadi (Wasifu wa mtumiaji) 6 Oktoba 2015 9:31:59 asubuhi

Vinisus:Nenio estas senfine
Kio estas ekstere la fino de spaco?

Alkanadi (Wasifu wa mtumiaji) 6 Oktoba 2015 9:37:24 asubuhi

jagr2808:Nenio estas antaŭ la komenco...
Kiom granda estis la nenio? Kie estis la nenio?

jagr2808 (Wasifu wa mtumiaji) 6 Oktoba 2015 9:44:10 asubuhi

Nenio estas nenio
neniu aĵo, neniom da spaco, neniom da tempo, nenio

johmue (Wasifu wa mtumiaji) 6 Oktoba 2015 10:18:08 asubuhi

jagr2808:Do vi diras ke la universo ne eblas esti nefinia?
La universo estas finia, jes. Ni ne povas observi la limon, ĉar la limo estas ekster la observebla universo, oni ankaŭ diras observebla universo. Kaj krome ekzistis la tempo kiam la universo estis nediafana. Do ankaŭ de antaŭ la diafaniĝo kaj de lokoj tiom foraj, ke la lumo ekde la diafaniĝo ne povas atingi nin.

La plej fora fenomeno observebla estas la kosma fona radiado.

Alkanadi:Kio estas ekstere la fino de spaco?
Ne ekzistas ekstero.

jagr2808 (Wasifu wa mtumiaji) 6 Oktoba 2015 10:37:24 asubuhi

Kiel vi scias ke estas limo ekster la observebla universo?

La kosmologika principo neebligas limon por ekzisti. Eble spaco estas kurba kiel la surfaco de la tero, sed ĝis nun spaco ŝajnas plata.

Do se la kosmologika principo pravas kaj spaco estas plata, la universo devas estas senfina (en spaco).

dbob (Wasifu wa mtumiaji) 6 Oktoba 2015 11:57:55 asubuhi

johmue:Bonaj demandoj. Ni ilin jam tuŝis iomete en KP039 Teorio de relativeco
Tre bona podkasto. Mi ankaŭ ŝatas la kurson en Esperanto pri Astronomio kaj Fiziko de Profesoro Amri Wandel. Li estas bona parolanto kaj lia prelego estas bona por ekzerciĝi en esperanta aŭskultado.

johmue (Wasifu wa mtumiaji) 6 Oktoba 2015 12:22:14 alasiri

jagr2808:Kiel vi scias ke estas limo ekster la observebla universo?

La kosmologika principo neebligas limon por ekzisti. Eble spaco estas kurba kiel la surfaco de la tero, sed ĝis nun spaco ŝajnas plata.

Do se la kosmologika principo pravas kaj spaco estas plata, la universo devas estas senfina (en spaco).
Se la universo estas ebena, kaj ĝis nun ĝi ŝajnas ebena, ĝi devas havi aŭ limon aŭ senfinian volumon. Laŭ la kosmologia principo la universo estas homogena, t.e. la energio estas homogene disvastigita en la universo. Por tio en senfinie granda volumo bezonatas senfinie granda kvanto da energio.

Se ni supozas, ke la volumo kaj la energikvanto de la universo estas senfinie grandaj, ili ankaŭ estis senfinie grandaj je la praeksplodo. Do je la praeksplodo aŭ eble dum la plank-periodo ekekzistis senfinie granda homogena spaco kun homogene disvastigita energio.

Kiam ni venontfoje renkontas Amri, ni eble faros epizodon kun li pri la praeksplodo.

gianich73 (Wasifu wa mtumiaji) 6 Oktoba 2015 12:56:15 alasiri

Kiel vi povas scii ke ne estas nenio senfine?

Kurudi juu