შინაარსის ნახვა

Vivu la sendependa Kurdistano!

Fuzzy-ისა და 25 ნოემბერი, 2015-ის მიერ

შეტყობინებები: 31

ენა: Esperanto

Fuzzy (მომხმარებლის პროფილი) 25 ნოემბერი, 2015 10:10:14

La kurdoj dum multaj jaroj strebas ekhavi sian propran nacian ŝtaton. Ili estas bravaj kaj fidelaj batalantoj kontraŭ la islama terorismo. Malgraŭ tio bedaŭrinde neniuj grandaj landoj helpas al ili sendependiĝi.
Mi opinias ke jam venis tempo por la kurda popolo iĝi libera. Rusio povas kaj devas:
  • postuli de Asad doni al liaj kurdaj aliancanoj sendependecon
  • konvinki Irakon ankaŭ sendependigi la kurdojn
  • helpi al la turkaj kurdoj militpreni la liberon de Turkio per armiloj kaj aviadildefendo.
La kurdoj devas esti liberaj!

klmn (მომხმარებლის პროფილი) 25 ნოემბერი, 2015 11:02:25

Fuzzy:La kurdoj dum multaj jaroj strebas ekhavi sian propran nacian ŝtaton. Ili estas bravaj kaj fidelaj batalantoj kontraŭ la islama terorismo. Malgraŭ tio bedaŭrinde neniuj grandaj landoj helpas al ili sendependiĝi.
Mi opinias ke jam venis tempo por la kurda popolo iĝi libera. Rusio povas kaj devas:
  • postuli de Asad doni al liaj kurdaj aliancanoj sendependecon
  • konvinki Irakon ankaŭ sendependigi la kurdojn
  • helpi al la turkaj kurdoj militpremi la liberon de Turkio per armiloj kaj aviadildefendo.
La kurdoj devas esti liberaj!
Vi tre strange metas la akcentojn: de Asad postuli, Irakon konvinki, de turkoj miltpremi per armiloj.

Kaj jes, mi pensas ke kurdoj meritas havi se ne sendependan ŝtaton do almenaŭ civilizan kaj fortan aŭtonomion en ĉiuj tri.

Fuzzy (მომხმარებლის პროფილი) 25 ნოემბერი, 2015 11:37:25

klmn:Vi tre strange metas la akcentojn: de Asad postuli, Irakon konvinki, de turkoj miltpremi per armiloj.ĉiuj tri.
Tiel ŝajnas al mi nunaj eblecoj de Rusio -- de Asad postuli, Irakon konvinki, de Turkio helpi militpreni

klmn (მომხმარებლის პროფილი) 25 ნოემბერი, 2015 12:10:13

Fuzzy:
klmn:Vi tre strange metas la akcentojn: de Asad postuli, Irakon konvinki, de turkoj miltpremi per armiloj.ĉiuj tri.
Tiel ŝajnas al mi nunaj eblecoj de Rusio -- de Asad postuli, Irakon konvinki, de Turkio helpi militpreni
Kial ne de Asad militpreni (ja vi havas kaj militbazojn jam tie, kaj sperton de Krimeo uzi ilin)), Irakon postuli (ĉar ĝi timos poste) kaj Turkion konvinki (nu, ĉar vi simple havas multe komunan por diskuti)

Miland (მომხმარებლის პროფილი) 25 ნოემბერი, 2015 12:16:16

Kurdoj troviĝas en Turkio, Irako, Irano kaj Sirio. El tiuj, nur Sirio kaj Irako ne havas registaron regantan al sia tuta teritorio. Ĉu do sendependa Kurdistano fariĝu el pecoj de Sirio kaj Irako? Kio pri Kurdoj en Turkio kaj Irano?

Fuzzy (მომხმარებლის პროფილი) 25 ნოემბერი, 2015 12:17:11

klmn:
Fuzzy:
klmn:Vi tre strange metas la akcentojn: de Asad postuli, Irakon konvinki, de turkoj miltpremi per armiloj.ĉiuj tri.
Tiel ŝajnas al mi nunaj eblecoj de Rusio -- de Asad postuli, Irakon konvinki, de Turkio helpi militpreni
Kial ne de Asad militpreni (ja vi havas militbazojn jam tie), Irakon postuli (ĉar ĝi timos poste) kaj Turkion konvinki (nu, ĉar vi simple havas multe komunan por diskuti)
Jen tio estus vere stranga, militpreni ion de nia aliancano Asad. Kaj Turkion ne eblas konvinki pri la kurda sendependeco, la kurdoj povas liberiĝi de ĝi nur perforte. Oni devas al ili helpi.

klmn (მომხმარებლის პროფილი) 25 ნოემბერი, 2015 12:47:28

Fuzzy:Jen tio estus vere stranga, militpreni ion de nia aliancano Asad.
Post militpreno de Krimeo de siaj sangaj slavaj ĉiamaj ktp ktp fratoj, nenio plu strangas en agoj de Rusio

Fuzzy:
Kaj Turkion ne eblas konvinki pri la kurda sendependeco, la kurdoj povas liberiĝi de ĝi nur perforte. Oni devas al ili helpi.
Mi eksentis nuancojn en via pozicio pri Turkio.
Kaj ne kurdoj ĉi okaze ŝajnas gravi.

Fuzzy (მომხმარებლის პროფილი) 26 ნოემბერი, 2015 07:48:28

klmn:Post militpreno de Krimeo de siaj sangaj slavaj ĉiamaj ktp ktp fratoj, nenio plu strangas en agoj de Rusio
Nenia militpreno okazis. Ĉio estis strikte laŭ internaciaj leĝoj:
0kazis politika renverso en Kievo, la konstitucio estis rompita -> la potencon en Ukrainio perforte kaptis homoj kiujn la krimeanoj ne elektis, la laŭleĝa estraro de la ŝtato malaperis -> la malnova ukraina ŝtato ĉesis ekzisti -> estis neniu kiu havas la rajton pri teritoria integreco de la ukrainia ŝtato -> la krimeanoj uzis sian rajton pri memdefino de la popolo kaj deklaris sendependecon -> la nova sendependa ŝtato petis Rusion unuiĝi -> Rusio akceptis tiun peton -> la krimeanoj iĝis egalrajtaj rusiaj civitanoj.

klmn:
Fuzzy:
Kaj Turkion ne eblas konvinki pri la kurda sendependeco, la kurdoj povas liberiĝi de ĝi nur perforte. Oni devas al ili helpi.
Mi eksentis nuancojn en via pozicio pri Turkio.
Kaj ne kurdoj ĉi okaze ŝajnas gravi.
Ĉu vere tiel aspektas?

Fuzzy (მომხმარებლის პროფილი) 26 ნოემბერი, 2015 07:51:26

Miland:Kurdoj troviĝas en Turkio, Irako, Irano kaj Sirio. El tiuj, nur Sirio kaj Irako ne havas registaron regantan al sia tuta teritorio. Ĉu do sendependa Kurdistano fariĝu el pecoj de Sirio kaj Irako? Kio pri Kurdoj en Turkio kaj Irano?
Mi opinias ke sendependa Kurdistano fariĝu el pecoj de Sirio, Irako kaj Turkio. Aŭ el pecoj nur de Turkio, tie loĝas plejmulto de la kurdoj.

klmn (მომხმარებლის პროფილი) 26 ნოემბერი, 2015 08:48:14

Fuzzy:Nenia militpreno okazis. Ĉio estis strikte laŭ internaciaj leĝoj:
0kazis politika renverso en Kievo, la konstitucio estis rompita -> la potencon en Ukrainio perforte kaptis homoj kiujn la krimeanoj ne elektis, la laŭleĝa estraro de la ŝtato malaperis -> la malnova ukraina ŝtato ĉesis ekzisti -> estis neniu kiu havas la rajton pri teritoria integreco de la ukrainia ŝtato -> la krimeanoj uzis sian rajton pri memdefino de la popolo kaj deklaris sendependecon -> la nova sendependa ŝtato petis Rusion unuiĝi -> Rusio akceptis tiun peton -> la krimeanoj iĝis egalrajtaj rusiaj civitanoj.
En ordo, kiam en Rusio okazos rompoj de konstitucio (kaj tio okazas fakte dum ĉiuj balotoj), vi ne miros se ĉe vi aperos nekonataj militistoj en verda uniformoj? Ĉar por rusoj ja estas akcepteble tieli.
Ĉu vi mem komprenas kian sensencaĵon skribas? Min daŭre mirigas kiel Rusia propagando eblas elimini racian pensadon de homoj.

Kaj jes, mi opinias ke ankaŭ ekspluatataj jakutoj devas havi sian ŝtaton kaj profiti pro siaj riĉaĵoj mem anstataŭ nutri militeman reĝimon de Kremlo. Kiu estas kontraŭ?

Post sendependiĝo de Kurdistano tio estus bela precedento.

ზემოთ დაბრუნება