Contribuții/Mesaje: 8
Limbă: Esperanto
Daisy454 (Arată profil) 29 noiembrie 2015, 19:42:03
Dankon!
Maria45 (Arată profil) 29 noiembrie 2015, 20:48:40
Veturante hejmen mi trafis alian aŭton.
Participo adverbo "ante" rilatas al la subjekto de la propozicio.
Daisy454 (Arată profil) 29 noiembrie 2015, 23:05:50
Maria45:Mi vidas ŝin skribante = Dum mi skribas vi vidas ŝin. Mi vidas ŝin skribanta, = Dum ŝi skribas mi vidas ŝin.Ho...do la "a" kaj "e" ĉi tie ne rilatas al adjektivo aŭ adverbo. Dankon!
Veturante hejmen mi trafis alian aŭton.
Participo adverbo "ante" rilatas al la subjekto de la propozicio.
moonpieyummy (Arată profil) 29 noiembrie 2015, 23:30:53
Maria45:Mi vidas ŝin skribante = Dum mi skribas vi vidas ŝin. Mi vidas ŝin skribanta, = Dum ŝi skribas mi vidas ŝin.Dankon por tiu klarigo.
Veturante hejmen mi trafis alian aŭton.
Participo adverbo "ante" rilatas al la subjekto de la propozicio.
Mi volas certigi ke mi komprenas:
Mi vidas ŝin skribante. = Dum mi skribas MI vidas ŝin. (Ne vi, ĉu ne?)
Denove, dankon!!!
sergejm (Arată profil) 30 noiembrie 2015, 05:49:53
Maria45:Mi vidas ŝin skribanta, = Dum ŝi skribas mi vidas ŝin.Mi vidas ŝin skribanta = Mi vidas ŝin esti skribanta = Mi vidas ŝin skribi = Mi vidas ke ŝi skribas.
Mi vidas ŝin skribantan = Mi vidas ŝin, kiam ŝi skribas.
Mi vidas ŝin skribante = Mi vidas ŝin, kiam mi skribas.
HaleBopp (Arată profil) 30 noiembrie 2015, 22:37:57
- Kroma ago de la subjekto (gerundio) = e
- Rekta priskribo (epiteto) = a (kun akuzativo laŭ bezono)
- Perverba priskribo (predikativo) = a (ĉiam sen akuzativo, aŭ preskaŭ ĉiam...)
sudanglo (Arată profil) 1 decembrie 2015, 11:22:33
Tamen, estas notinde, ke la adverbo en Esperanto povas priskribi la situacion sen klara referenco al kiu faras la agon.
Ekz. Mi vidis ŝin survoje al la stacidomo. Kiu iris al la stacidomo - mi au ŝi?
Tiel, oni estas tentata interpreti 'mi vidis ŝin skribante', samkiel oni interpretus 'mi vidis ŝin hejme' (ŝi povas esti en sia hejmo).
Cetere ĉar 'skribante' ne-nature ligiĝas al vidado oni ankaŭ estas tentata ligi 'skribante' al ŝi.
HaleBopp (Arată profil) 2 decembrie 2015, 12:22:31
sudanglo:Tamen, estas notinde, ke la adverbo en Esperanto povas priskribi la situacion sen klara referenco al kiu faras la agon.Sed ne temas ĉi-kaze pri participo...
Ekz. Mi vidis ŝin survoje al la stacidomo. Kiu iris al la stacidomo - mi au ŝi?
"Participo kun E-finaĵo montras kroman agon, kiu rilatas al la subjekto de la frazo." (PMEG)