К содержанию

-ante kaj -anta

от Daisy454, 29 ноября 2015 г.

Сообщений: 8

Язык: Esperanto

Daisy454 (Показать профиль) 29 ноября 2015 г., 19:42:03

Mi ne bone komprenas kiam uzi -ante kaj kiam -anta. Ekz., ĉu mi diru "Mi vidas ŝin skribante" aŭ "Mi vidas ŝin skribanta"? "Veturanta hejmen, mi trafis alian aŭton" aŭ "Veturante hejmen, mi trafis alian aŭton"?

Dankon!

Maria45 (Показать профиль) 29 ноября 2015 г., 20:48:40

Mi vidas ŝin skribante = Dum mi skribas vi vidas ŝin. Mi vidas ŝin skribanta, = Dum ŝi skribas mi vidas ŝin.
Veturante hejmen mi trafis alian aŭton.

Participo adverbo "ante" rilatas al la subjekto de la propozicio.

Daisy454 (Показать профиль) 29 ноября 2015 г., 23:05:50

Maria45:Mi vidas ŝin skribante = Dum mi skribas vi vidas ŝin. Mi vidas ŝin skribanta, = Dum ŝi skribas mi vidas ŝin.
Veturante hejmen mi trafis alian aŭton.

Participo adverbo "ante" rilatas al la subjekto de la propozicio.
Ho...do la "a" kaj "e" ĉi tie ne rilatas al adjektivo aŭ adverbo. Dankon!

moonpieyummy (Показать профиль) 29 ноября 2015 г., 23:30:53

Maria45:Mi vidas ŝin skribante = Dum mi skribas vi vidas ŝin. Mi vidas ŝin skribanta, = Dum ŝi skribas mi vidas ŝin.
Veturante hejmen mi trafis alian aŭton.

Participo adverbo "ante" rilatas al la subjekto de la propozicio.
Dankon por tiu klarigo.
Mi volas certigi ke mi komprenas:

Mi vidas ŝin skribante. = Dum mi skribas MI vidas ŝin. (Ne vi, ĉu ne?)

Denove, dankon!!!

sergejm (Показать профиль) 30 ноября 2015 г., 5:49:53

Maria45:Mi vidas ŝin skribanta, = Dum ŝi skribas mi vidas ŝin.
Mi vidas ŝin skribanta = Mi vidas ŝin esti skribanta = Mi vidas ŝin skribi = Mi vidas ke ŝi skribas.
Mi vidas ŝin skribantan = Mi vidas ŝin, kiam ŝi skribas.
Mi vidas ŝin skribante = Mi vidas ŝin, kiam mi skribas.

HaleBopp (Показать профиль) 30 ноября 2015 г., 22:37:57

Mi tute konsentas kun Sergejm.

- Kroma ago de la subjekto (gerundio) = e
- Rekta priskribo (epiteto) = a (kun akuzativo laŭ bezono)
- Perverba priskribo (predikativo) = a (ĉiam sen akuzativo, aŭ preskaŭ ĉiam...)

sudanglo (Показать профиль) 1 декабря 2015 г., 11:22:33

Sergej bone klarigis la diferencojn laŭ strikta gramatika vidpunkto.

Tamen, estas notinde, ke la adverbo en Esperanto povas priskribi la situacion sen klara referenco al kiu faras la agon.

Ekz. Mi vidis ŝin survoje al la stacidomo. Kiu iris al la stacidomo - mi au ŝi?

Tiel, oni estas tentata interpreti 'mi vidis ŝin skribante', samkiel oni interpretus 'mi vidis ŝin hejme' (ŝi povas esti en sia hejmo).

Cetere ĉar 'skribante' ne-nature ligiĝas al vidado oni ankaŭ estas tentata ligi 'skribante' al ŝi.

HaleBopp (Показать профиль) 2 декабря 2015 г., 12:22:31

sudanglo:Tamen, estas notinde, ke la adverbo en Esperanto povas priskribi la situacion sen klara referenco al kiu faras la agon.

Ekz. Mi vidis ŝin survoje al la stacidomo. Kiu iris al la stacidomo - mi au ŝi?
Sed ne temas ĉi-kaze pri participo...
"Participo kun E-finaĵo montras kroman agon, kiu rilatas al la subjekto de la frazo." (PMEG)

Наверх