Al la enhavo

demandoj pri la hispana

de troyshadow, 2015-decembro-10

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

troyshadow (Montri la profilon) 2015-decembro-10 22:05:45

mi jam faris unu temon pril'hispana prononco,sed aperis kelkaj aliaj demandoj pri la lingva.
do,jeno estas la unua:
kiu estas la distingo inter "preterito indefinito" kaj "preterito perfecto simple",p.e. inter "he tomado" kaj "tomé" ?

nornen (Montri la profilon) 2015-decembro-11 00:44:01

Tio dependas iom de la regiono de la parolanto. Ekz la Argentinanoj kaj Urugvajoj havas tre propran uzon de la tempoj de la pasinteco.

En Nordameriko kaj Centrameriko la reguloj estas pli malpli jenaj:

Se vi scias kiam ekzakte io okazis, uzu la simplan pasintecon:

Ayer vine.
Fui a Europa en enero, en marzo y en abril.

Se vi volas diri ke io okazis iam ajn, uzu la nedefinitan pasintecon:

He visto a muchas personas.
He viajado a Europa.

Komparu:
Viajé a Europa el año pasado. <- definido
Algunas veces he viajado a Europa. <- indefinido

Komparu:
¿Tomaste ron?
¿Tomaste ron hoy?
¿Tomaste ron ayer?
¿Tomaste ron en el convivio?
¿Tomaste ron el 3 de octubre del 1988?
¿Has tomado ron (en tu vida)?
.

La malsameco estas pli klara kun la neado:

No lo hice. = Mi ne faris ĝin kaj mi ne faros ĝin.
No lo he hecho. = Mi ankoraŭ ne faris ĝin, tamen mi faros ĝin.

Imagu interparolon inter patrino kaj filo:

P: ¿Hiciste las tareas?
F: No las hice. <-- niño rebelde, no las va a hacer, está berrinchudo.

P: ¿Hiciste las tareas?
F: No las he hecho. <-- niño bien portado, no ha tenido el tiempo para hacerlas pero seguramente las hará.

troyshadow (Montri la profilon) 2015-decembro-11 06:47:19

¡Muchas gracias!
Dankojn multas!

nornen (Montri la profilon) 2015-decembro-11 15:01:19

Nedankinde.

Estas absurda, ke la tempo uzata por okazintaĵoj difinitaj nomiĝas "indefinido"...

Mankas ankaŭ la "imperfecto": yo hacía.

Tomé ron. <-- unu aŭ pluraj fojoj bone difinitaj.
He tomado ron. <-- iam en mi vivo
Tomaba ron (cuando estaba en la U). <-- kutimo

Neado:
No tomé ron. <-- En la antaŭmenciita okazo.
No he tomado ron. <-- Mi ne scias je kio gustas la rumo.
No tomaba ron (cuando estaba en la U). <-- Mi ne kutimis trink ĝin.

Kun absolutaj neaĵoj (nunca, jamás, en mi vida, etc):
Nunca tomé ron Zacapa. <-- Neniam mi trinkis tiun ĉi rumon, kaj nun mi ne povas plu, ĉar ne plu ekzistas tiu marko.
Nunca he tomado ron Zacapa. <-- Ĝis nun mi ne havis la oportunon ĝin trinki, mi ankoraŭ havas la oportunon kaj eble mi trinkos ĝin iam.
Nunca he ido a Rusia. <-- Ĝis nun mi ne havis la oportunon tien iri, mi ankoraŭ havas la oportunon kaj eble mi iros tien iam.
Nunca fui a la URSS. <-- Neniam mi iris al la Sovetunio, kaj nun mi ne povas plu, ĉar ĝi ne plu ekzistas.

troyshadow (Montri la profilon) 2015-decembro-11 22:14:37

nornen:Nedankinde.

devas mi rimarki,ke tio ŝajnas eleganta- esprimi jentiajn nuancojn per distingaj gramatikaj tempojridulo.gif)) Ruse ĉi tie oni povas uzi nur leksikajn rimedojn...

troyshadow (Montri la profilon) 2015-decembro-13 00:53:47

nova demando: ĉu en Hispanio plejmultaro prononcas "ll" kiel "y",sed ne "λ"? kaj pri miksado de "c/z" kaj "s" ekzistas sama demando.Por esti komprenebla por plejmultaro de hispanolingvanoj ĉu indas prononci ll same kiel y,kaj c/z samkiel s?

nornen (Montri la profilon) 2015-decembro-13 19:24:21

troyshadow:nova demando: ĉu en Hispanio plejmultaro prononcas "ll" kiel "y",sed ne "λ"? kaj pri miksado de "c/z" kaj "s" ekzistas sama demando.
Hispano devos respondi tion.
Por esti komprenebla por plejmultaro de hispanolingvanoj ĉu indas prononci ll same kiel y,kaj c/z samkiel s?
Negrave ĉu vi prononcas s kaj z malsame aŭ same, negrave ĉu vi prononcs ll kaj y malsame aŭ same, vi estos samgrade komprenebla.

Djino (Montri la profilon) 2015-decembro-14 07:56:05

troyshadow:nova demando: ĉu en Hispanio plejmultaro prononcas "ll" kiel "y",sed ne "λ"? kaj pri miksado de "c/z" kaj "s" ekzistas sama demando.
Oni teorie prononcas "ll" kiel /ʎ/, sed malpli kaj malpli da hispanoj faras la diferencon inter ambaŭ sonoj. Verdire ĉiuj prononcas "ll" kaj "y" kiel /j/ :

miel = mjel
ayudar = ajudar
amarillo = amarijo

sergejm (Montri la profilon) 2015-decembro-14 09:49:06

En Argentina seria filmo "El Deseo" unu virino havas nomon Sanillana. Oni prononcas ĝin Santiĵana, sed en rusaj subtitiloj oni skribas "Сантийана" ("Santijana"). Hispanan urbon Santillana del Mar oni ruse literumas "Сатильяна-дель-Мар" ("Santiljana-del-Mar").

cromañon (Montri la profilon) 2015-decembro-14 09:59:14

Djino:
troyshadow:nova demando: ĉu en Hispanio plejmultaro prononcas "ll" kiel "y",sed ne "λ"? kaj pri miksado de "c/z" kaj "s" ekzistas sama demando.
Oni teorie prononcas "ll" kiel /ʎ/, sed malpli kaj malpli da hispanoj faras la diferencon inter ambaŭ sonoj. Verdire ĉiuj prononcas "ll" kaj "y" kiel /j/ :

miel = mjel
ayudar = ajudar
amarillo = amarijo
la emo prononci j anstataŭ ll, nomata jeismo en la hispana, okazas ankaŭ en aliaj lingvoj kiel la itala kaj la portugala.

Reen al la supro