Postitused: 18
Keel: Esperanto
troyshadow (Näita profiili) 10. detsember 2015 22:05.45
do,jeno estas la unua:
kiu estas la distingo inter "preterito indefinito" kaj "preterito perfecto simple",p.e. inter "he tomado" kaj "tomé" ?
nornen (Näita profiili) 11. detsember 2015 0:44.01
En Nordameriko kaj Centrameriko la reguloj estas pli malpli jenaj:
Se vi scias kiam ekzakte io okazis, uzu la simplan pasintecon:
Ayer vine.
Fui a Europa en enero, en marzo y en abril.
Se vi volas diri ke io okazis iam ajn, uzu la nedefinitan pasintecon:
He visto a muchas personas.
He viajado a Europa.
Komparu:
Viajé a Europa el año pasado. <- definido
Algunas veces he viajado a Europa. <- indefinido
Komparu:
¿Tomaste ron?
¿Tomaste ron hoy?
¿Tomaste ron ayer?
¿Tomaste ron en el convivio?
¿Tomaste ron el 3 de octubre del 1988?
¿Has tomado ron (en tu vida)?
.
La malsameco estas pli klara kun la neado:
No lo hice. = Mi ne faris ĝin kaj mi ne faros ĝin.
No lo he hecho. = Mi ankoraŭ ne faris ĝin, tamen mi faros ĝin.
Imagu interparolon inter patrino kaj filo:
P: ¿Hiciste las tareas?
F: No las hice. <-- niño rebelde, no las va a hacer, está berrinchudo.
P: ¿Hiciste las tareas?
F: No las he hecho. <-- niño bien portado, no ha tenido el tiempo para hacerlas pero seguramente las hará.
troyshadow (Näita profiili) 11. detsember 2015 6:47.19
Dankojn multas!
nornen (Näita profiili) 11. detsember 2015 15:01.19
Estas absurda, ke la tempo uzata por okazintaĵoj difinitaj nomiĝas "indefinido"...
Mankas ankaŭ la "imperfecto": yo hacía.
Tomé ron. <-- unu aŭ pluraj fojoj bone difinitaj.
He tomado ron. <-- iam en mi vivo
Tomaba ron (cuando estaba en la U). <-- kutimo
Neado:
No tomé ron. <-- En la antaŭmenciita okazo.
No he tomado ron. <-- Mi ne scias je kio gustas la rumo.
No tomaba ron (cuando estaba en la U). <-- Mi ne kutimis trink ĝin.
Kun absolutaj neaĵoj (nunca, jamás, en mi vida, etc):
Nunca tomé ron Zacapa. <-- Neniam mi trinkis tiun ĉi rumon, kaj nun mi ne povas plu, ĉar ne plu ekzistas tiu marko.
Nunca he tomado ron Zacapa. <-- Ĝis nun mi ne havis la oportunon ĝin trinki, mi ankoraŭ havas la oportunon kaj eble mi trinkos ĝin iam.
Nunca he ido a Rusia. <-- Ĝis nun mi ne havis la oportunon tien iri, mi ankoraŭ havas la oportunon kaj eble mi iros tien iam.
Nunca fui a la URSS. <-- Neniam mi iris al la Sovetunio, kaj nun mi ne povas plu, ĉar ĝi ne plu ekzistas.
troyshadow (Näita profiili) 11. detsember 2015 22:14.37
nornen:Nedankinde.devas mi rimarki,ke tio ŝajnas eleganta- esprimi jentiajn nuancojn per distingaj gramatikaj tempoj
Estas absurda, ke la tempo uzata por okazintaĵoj difinitaj nomiĝas "indefinido"...
Mankas ankaŭ la "imperfecto": yo hacía.
Tomé ron. <-- unu aŭ pluraj fojoj bone difinitaj.
He tomado ron. <-- iam en mi vivo
Tomaba ron (cuando estaba en la U). <-- kutimo
Neado:
No tomé ron. <-- En la antaŭmenciita okazo.
No he tomado ron. <-- Mi ne scias je kio gustas la rumo.
No tomaba ron (cuando estaba en la U). <-- Mi ne kutimis trink ĝin.
Kun absolutaj neaĵoj (nunca, jamás, en mi vida, etc):
Nunca tomé ron Zacapa. <-- Neniam mi trinkis tiun ĉi rumon, kaj nun mi ne povas plu, ĉar ne plu ekzistas tiu marko.
Nunca he tomado ron Zacapa. <-- Ĝis nun mi ne havis la oportunon ĝin trinki, mi ankoraŭ havas la oportunon kaj eble mi trinkos ĝin iam.
Nunca he ido a Rusia. <-- Ĝis nun mi ne havis la oportunon tien iri, mi ankoraŭ havas la oportunon kaj eble mi iros tien iam.
Nunca fui a la URSS. <-- Neniam mi iris al la Sovetunio, kaj nun mi ne povas plu, ĉar ĝi ne plu ekzistas.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
troyshadow (Näita profiili) 13. detsember 2015 0:53.47
nornen (Näita profiili) 13. detsember 2015 19:24.21
troyshadow:nova demando: ĉu en Hispanio plejmultaro prononcas "ll" kiel "y",sed ne "λ"? kaj pri miksado de "c/z" kaj "s" ekzistas sama demando.Hispano devos respondi tion.
Por esti komprenebla por plejmultaro de hispanolingvanoj ĉu indas prononci ll same kiel y,kaj c/z samkiel s?Negrave ĉu vi prononcas s kaj z malsame aŭ same, negrave ĉu vi prononcs ll kaj y malsame aŭ same, vi estos samgrade komprenebla.
Djino (Näita profiili) 14. detsember 2015 7:56.05
troyshadow:nova demando: ĉu en Hispanio plejmultaro prononcas "ll" kiel "y",sed ne "λ"? kaj pri miksado de "c/z" kaj "s" ekzistas sama demando.Oni teorie prononcas "ll" kiel /ʎ/, sed malpli kaj malpli da hispanoj faras la diferencon inter ambaŭ sonoj. Verdire ĉiuj prononcas "ll" kaj "y" kiel /j/ :
miel = mjel
ayudar = ajudar
amarillo = amarijo
sergejm (Näita profiili) 14. detsember 2015 9:49.06
cromañon (Näita profiili) 14. detsember 2015 9:59.14
Djino:la emo prononci j anstataŭ ll, nomata jeismo en la hispana, okazas ankaŭ en aliaj lingvoj kiel la itala kaj la portugala.troyshadow:nova demando: ĉu en Hispanio plejmultaro prononcas "ll" kiel "y",sed ne "λ"? kaj pri miksado de "c/z" kaj "s" ekzistas sama demando.Oni teorie prononcas "ll" kiel /ʎ/, sed malpli kaj malpli da hispanoj faras la diferencon inter ambaŭ sonoj. Verdire ĉiuj prononcas "ll" kaj "y" kiel /j/ :
miel = mjel
ayudar = ajudar
amarillo = amarijo