Al la enhavo

demandoj pri la hispana

de troyshadow, 2015-decembro-10

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2015-decembro-14 15:35:19

Djino:
troyshadow:nova demando: ĉu en Hispanio plejmultaro prononcas "ll" kiel "y",sed ne "λ"? kaj pri miksado de "c/z" kaj "s" ekzistas sama demando.
Oni teorie prononcas "ll" kiel /ʎ/, sed malpli kaj malpli da hispanoj faras la diferencon inter ambaŭ sonoj. Verdire ĉiuj prononcas "ll" kaj "y" kiel /j/ :

miel = mjel
ayudar = ajudar
amarillo = amarijo
Por eviti konfuzon kun la lernantoj:

La "i" en "miel" estas malsama fonemo al la "y" en "ayudar". Ne grave ĉu oni samigas "y" kaj "ll", la duonvokalo "i" antaŭ alia vokalo restas la sama.

externalImage.png

nornen (Montri la profilon) 2015-decembro-14 16:40:03

Iom da informacio historia pri /s/ kaj /θ/. Tiu disvolviĝo ĝenerale nomiĝas "reajuste de las sibilantes" (reordigo de la siblantoj).

externalImage.png

troyshadow (Montri la profilon) 2016-aprilo-16 10:29:14

bonvolu,hispanlingvanoj,helpu traduki en la hispanan: "estas pli bone fari kaj bedauri ol ne fari kaj bedauri"

en aliaj lingvoj estus ankau interese al miridulo.gif))

novatago (Montri la profilon) 2016-aprilo-16 12:38:48

troyshadow:bonvolu,hispanlingvanoj,helpu traduki en la hispanan: "estas pli bone fari kaj bedauri ol ne fari kaj bedauri"

en aliaj lingvoj estus ankau interese al miridulo.gif))
Es mejor hacerlo y arrepentirse, que arrepentirse de no hacerlo.

Ĝis, Novatago.

novatago (Montri la profilon) 2016-aprilo-16 13:05:47

nornen:
Komparu:
Viajé a Europa el año pasado. <- definido
Algunas veces he viajado a Europa. <- indefinido

Komparu:
¿Tomaste ron?
¿Tomaste ron hoy?
¿Tomaste ron ayer?
¿Tomaste ron en el convivio?
¿Tomaste ron el 3 de octubre del 1988?
¿Has tomado ron (en tu vida)?
En Hispanio ĉi tio, ne funkcias ĝuste tiel.

Komparu:
Viajé a Europa el año pasado. <- definido
Algunas veces he viajado a Europa. <- indefinido
He viajado por europa este año/este mes/esta semana

Komparu:
¿Tomaste ron?
¿He tomado ron hoy /este mes/este año …?
¿Tomaste ron ayer?
¿Tomaste ron en el convivio?
¿Tomaste ron el 3 de octubre del 1988?
¿Has tomado ron (en tu vida)?

Aldone, laŭ la vikipedio en Ameriko oni uzas ankaŭ la nesimplan konjugacion, tio estas krom la simpla por la sama priparolata momento, simile al la hispania maniero tamen estas nuanco en la signifo.
https://es.wikipedia.org/wiki/Pretérito_perfecto_simple


Klarigo pri la demando:
kiu estas la distingo inter "preterito indefinito" kaj "preterito perfecto simple"
Tio estas du nomoj de la sama afero. Troyshadow ne celas diri simpla sed nesimpla (pretérito perfecto compuesto).

Ĝis, Novatago.

horibeltz (Montri la profilon) 2016-majo-01 20:39:08

novatago:
nornen:
Komparu:
Viajé a Europa el año pasado. <- definido
Algunas veces he viajado a Europa. <- indefinido

Komparu:
¿Tomaste ron?
¿Tomaste ron hoy?
¿Tomaste ron ayer?
¿Tomaste ron en el convivio?
¿Tomaste ron el 3 de octubre del 1988?
¿Has tomado ron (en tu vida)?
En Hispanio ĉi tio, ne funkcias ĝuste tiel.

Komparu:
Viajé a Europa el año pasado. <- definido
Algunas veces he viajado a Europa. <- indefinido
He viajado por europa este año/este mes/esta semana

Komparu:
¿Tomaste ron?
¿He tomado ron hoy /este mes/este año …?
¿Tomaste ron ayer?
¿Tomaste ron en el convivio?
¿Tomaste ron el 3 de octubre del 1988?
¿Has tomado ron (en tu vida)?
do, en Hispanujo oni uzas "el perfecto" kiam la ago okazis en la sama tempoperiodo kun la parolado, kaj "el pretérito" kiam la ago okazis en tempoperiodo antaŭ tiu kiam okazas la parolado?

novatago (Montri la profilon) 2016-majo-19 21:25:21

horibeltz:
do, en Hispanujo oni uzas "el perfecto" kiam la ago okazis en la sama tempoperiodo kun la parolado, kaj "el pretérito" kiam la ago okazis en tempoperiodo antaŭ tiu kiam okazas la parolado?
Jes. ridulo.gif

Ĝis, Novatago.

Squo (Montri la profilon) 2016-junio-08 12:58:48

nornen:
troyshadow:nova demando: ĉu en Hispanio plejmultaro prononcas "ll" kiel "y",sed ne "λ"? kaj pri miksado de "c/z" kaj "s" ekzistas sama demando.
Hispano devos respondi tion.
Por esti komprenebla por plejmultaro de hispanolingvanoj ĉu indas prononci ll same kiel y,kaj c/z samkiel s?
Negrave ĉu vi prononcas s kaj z malsame aŭ same, negrave ĉu vi prononcs ll kaj y malsame aŭ same, vi estos samgrade komprenebla.
λ = Tio estas nomo lamda, jes?

Reen al la supro