Al la enhavo

Fadeno por mallongaj konsultetoj

de Edigxepe, 2015-decembro-21

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

Edigxepe (Montri la profilon) 2015-decembro-30 12:11:18

Kiel oni tradukis el la anglan "consonance" (kiel je muzika harmonio!)? Ĉu ĝi estus "konsonanco"?

opalo (Montri la profilon) 2015-decembro-30 13:45:31

Edigxepe:Kiel oni tradukis el la angla "consonance" (kiel je muzika harmonio!)? Ĉu ĝi estus "konsonanco"?
Jes. Konsonanco kontraŭ disonanco.

Plena Ilustrita Vortaro:Akordo de du aŭ pluraj sonoj en harmonia unuo: unisono kaj okto estas la plej simplaj el la konsonancoj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2015-decembro-30 23:01:32

Ĉu disonanco estas la malo de konsonanco? Kial oni bezonas du radikojn?

Altebrilas (Montri la profilon) 2016-januaro-01 21:50:34

Tio kondukas al nova demando: kiel funkcias la fakaj vortprovizoj en esperanto? Ĉu oni elektas prefere kunmetaĵojn aŭ vortojn kiuj similas al internaciaj terminoj ? (vidu la tiaman debaton inter komputero, komputoro kaj komputilo - kvankam komputilo nun apartenas al ĉiutaga vortlisto). Ĉu oni devas proksimiĝi de la semantiko aŭ de la prononco?

amigueo (Montri la profilon) 2016-aprilo-14 17:51:48

karaj elipsoj! tamen, mi rimarkigas na alia fakto, nome, -as/-i, ankaŭ tre ligita al elipsoj.

li kantas anstataŭ ridas
li kantas anstataŭ ridi

li ne ridas sed kantas
li ne ridas sed kanti

li kantas kaj ridas
li kantas kaj ridi

li ĝojas malgraŭ plendas
li ĝojas malgraŭ plendi

li kantas por labori
li kantas por laboras

li kantas dum laboras
li kantas dum labori

li kantas post saltas
li kantas post salti

robbkvasnak (Montri la profilon) 2016-aprilo-14 19:16:10

amigue - atentu ne intermiksi konjunkciojn kun prepozicioj. Post prepozicioj oni uzu la -i formon de la verbo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2016-aprilo-15 13:52:39

opalo:Kvankam estas unurole subjunkcio, kaj ĝi permesas elipsojn: Kvankam blinda kaj maljuna, li en la daŭro de tre mallonga tempo perfekte ellernis Esperanton.
En tiu ekzemplo, estas klare subjunkcio kun elipso de "li estis".

Aliaj ekzemploj: 1."Li estas esperantisto, kvankam ksenofobo" - konjunkcio aŭ subjunkcio?

2. [kunteksto: lia religio ne permesas al li manĝi porkaĵon] "? li manĝas ŝinkon kvankam porkaĵo."
- ĉu tiu frazo estas korekta?
- ĉu oni devas akuzativigi "porkaĵo"-n?. Verŝajne ne, ĉar "tio estas" estas subkomprenita

3. "? Li faris ĉefverkojn kvankam fuŝaĵojn"
Se tiu frazo estas korekta, "li faris" estas subkomprenata. Subjunkcio.

Sed kiel analizi "? li faris ĉefverkon, kvankam skandalaĵon". Ĉu kvankam estas ĉi-tie konjunkcio, se la du nomoj temas pri la sama afero?

ilemo (Montri la profilon) 2016-aprilo-15 16:07:49

Mi ĵus legis la antaŭ-lastan ĉapitron de "Alicio en Mirlando", sed mi ne trovis la signifon de jenaj vortoj en mia vortaro:
  • evidenco
  • frontispico
En tiu ĉapitro mi ankaŭ legis pri "spesmiloj" kaj "spesdekoj". Laŭ la lernu-vortaro tiuj apartenas al mon-sistemo, kiu estis kreiita por Esperantistoj. Ĉu oni uzis tiun sistemon iam?

nornen (Montri la profilon) 2016-aprilo-15 17:51:57

ilemo:Mi ĵus legis la antaŭ-lastan ĉapitron de "Alicio en Mirlando", sed mi ne trovis la signifon de jenaj vortoj en mia vortaro:
  • evidenco
  • frontispico
En tiu ĉapitro mi ankaŭ legis pri "spesmiloj" kaj "spesdekoj". Laŭ la lernu-vortaro tiuj apartenas al mon-sistemo, kiu estis kreiita por Esperantistoj. Ĉu oni uzis tiun sistemon iam?
"Evidenco" ŝajnas esti neoficiala pruntvorto. Mi ne povis ĝin trovi en vortaroj. Tamen mi konjektas, ke la traduktisto celis la vorton "atesto".

"Frontispico", kvankam neoficiala, troveblas ĉi tie.

nornen (Montri la profilon) 2016-aprilo-15 17:54:14

robbkvasnak:amigue - atentu ne intermiksi konjunkciojn kun prepozicioj. Post prepozicioj oni uzu la -i formon de la verbo.
Kiu vortspeco estas la vorto "dum", kiun menciis inter aliaj amigueo?
Mi timas, ke konjunkcioj kaj prepozicioj nature intermiksiĝas sen la bezono, ke amigueo ĝin faru.

Reen al la supro