Mesaĝoj: 20
Lingvo: Esperanto
Edigxepe (Montri la profilon) 2015-decembro-21 12:48:55
Tute, ne grave, mi vere havas mallongan demandon: io ŝajnas malĝusta en tio frazo sed mi ne vidas ĝin klare. Probable en la "dum ankoraŭ" sekcio.
"Sed ni devas ĝoji dum ankoraŭ vivas."
Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-decembro-21 14:11:21
Ni devas ĝoji(,) dum ni ankoraŭ vivas.
Edigxepe (Montri la profilon) 2015-decembro-21 14:32:50
Kirilo81:dum komencas novan frazon, kaj tie oni ne povas ellasi la subjektan pronomon:Ĉu literara kunteksto de tiu frazo povus uzi la subjektan ellason?
Ni devas ĝoji(,) dum ni ankoraŭ vivas.
Alian punkton: kiu oni tradukus "atemporal" (angle)? Netempa?
Mi ne povas trovi ĝin... la plej ĝustan tradukon ke mi trovis estis "eterna", sed estas videble malsama ol(?) la unua.
Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-decembro-21 15:54:16
La vorto, kiun vi serĉas, estas eble sentempa.
opalo (Montri la profilon) 2015-decembro-21 17:15:42
Ŝi dancas sed ne ridetas.
Ŝi ridetas dum dancas.
Zamenhof mem skribis: Leviĝu kun la suno, edziĝu dum juna.
Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-decembro-21 19:58:50
Altebrilas (Montri la profilon) 2015-decembro-21 23:14:30
Li estas bakisto kaj kukisto
Li estas bela kaj riĉa
Li dancas rapide kaj elegante
Li manĝas panon kaj trinkas vinon
Li maĉas kaj glutas panon
La revolucio fariĝos per kaj por la popolo
Ĉu vortoj kiel "ĉar" estas konjunkcioj(koordigaj) aŭ subjunkcioj? REVO indikas nur "Konĵ", sen precizigi la specon.
nornen (Montri la profilon) 2015-decembro-22 05:41:31
Altebrilas:Ĉu estas klara distingo inter konjunkcioj kaj subjunkcioj? Subjunkcioj ligas subfrazojn; Konjunkcioj ligas ion ajn kun ion samspecan: nomo kun nomo, subfrazo kun subfrazo, ktp.Vi mem povas respondi tion. Ĉu vi povas trovi propozicion, kie la vorto "ĉar" kunigas du samtipajn frazojn (ekz nomajn frazojn)? Se ne, ĝi estas subordiga.
Li estas bakisto kaj kukisto
Li estas bela kaj riĉa
Li dancas rapide kaj elegante
Li manĝas panon kaj trinkas vinon
Li maĉas kaj glutas panon
La revolucio fariĝos per kaj por la popolo
Ĉu vortoj kiel "ĉar" estas konjunkcioj(koordigaj) aŭ subjunkcioj? REVO indikas nur "Konĵ", sen precizigi la specon.
sergejm (Montri la profilon) 2015-decembro-22 08:56:22
opalo (Montri la profilon) 2015-decembro-22 09:26:44
Mi serĉis tra PAG sen rezulto. Komenciĝas ŝajni, ke neniu regulo ekzistas kiu malpermesas subjektelipson post dum, kaj ke evitado estas nur pro nekutimeco, kaj gramatike senbaza.