ข้อความ 20
ภาษา: Esperanto
Edigxepe (แสดงโปรไฟล์) 21 ธันวาคม 2015, 12:48:55
Tute, ne grave, mi vere havas mallongan demandon: io ŝajnas malĝusta en tio frazo sed mi ne vidas ĝin klare. Probable en la "dum ankoraŭ" sekcio.
"Sed ni devas ĝoji dum ankoraŭ vivas."
Kirilo81 (แสดงโปรไฟล์) 21 ธันวาคม 2015, 14:11:21
Ni devas ĝoji(,) dum ni ankoraŭ vivas.
Edigxepe (แสดงโปรไฟล์) 21 ธันวาคม 2015, 14:32:50
Kirilo81:dum komencas novan frazon, kaj tie oni ne povas ellasi la subjektan pronomon:Ĉu literara kunteksto de tiu frazo povus uzi la subjektan ellason?
Ni devas ĝoji(,) dum ni ankoraŭ vivas.
Alian punkton: kiu oni tradukus "atemporal" (angle)? Netempa?
Mi ne povas trovi ĝin... la plej ĝustan tradukon ke mi trovis estis "eterna", sed estas videble malsama ol(?) la unua.
Kirilo81 (แสดงโปรไฟล์) 21 ธันวาคม 2015, 15:54:16
La vorto, kiun vi serĉas, estas eble sentempa.
opalo (แสดงโปรไฟล์) 21 ธันวาคม 2015, 17:15:42
Ŝi dancas sed ne ridetas.
Ŝi ridetas dum dancas.
Zamenhof mem skribis: Leviĝu kun la suno, edziĝu dum juna.
Kirilo81 (แสดงโปรไฟล์) 21 ธันวาคม 2015, 19:58:50
Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 21 ธันวาคม 2015, 23:14:30
Li estas bakisto kaj kukisto
Li estas bela kaj riĉa
Li dancas rapide kaj elegante
Li manĝas panon kaj trinkas vinon
Li maĉas kaj glutas panon
La revolucio fariĝos per kaj por la popolo
Ĉu vortoj kiel "ĉar" estas konjunkcioj(koordigaj) aŭ subjunkcioj? REVO indikas nur "Konĵ", sen precizigi la specon.
nornen (แสดงโปรไฟล์) 22 ธันวาคม 2015, 05:41:31
Altebrilas:Ĉu estas klara distingo inter konjunkcioj kaj subjunkcioj? Subjunkcioj ligas subfrazojn; Konjunkcioj ligas ion ajn kun ion samspecan: nomo kun nomo, subfrazo kun subfrazo, ktp.Vi mem povas respondi tion. Ĉu vi povas trovi propozicion, kie la vorto "ĉar" kunigas du samtipajn frazojn (ekz nomajn frazojn)? Se ne, ĝi estas subordiga.
Li estas bakisto kaj kukisto
Li estas bela kaj riĉa
Li dancas rapide kaj elegante
Li manĝas panon kaj trinkas vinon
Li maĉas kaj glutas panon
La revolucio fariĝos per kaj por la popolo
Ĉu vortoj kiel "ĉar" estas konjunkcioj(koordigaj) aŭ subjunkcioj? REVO indikas nur "Konĵ", sen precizigi la specon.
sergejm (แสดงโปรไฟล์) 22 ธันวาคม 2015, 08:56:22
opalo (แสดงโปรไฟล์) 22 ธันวาคม 2015, 09:26:44
Mi serĉis tra PAG sen rezulto. Komenciĝas ŝajni, ke neniu regulo ekzistas kiu malpermesas subjektelipson post dum, kaj ke evitado estas nur pro nekutimeco, kaj gramatike senbaza.