До змісту

Fadeno por mallongaj konsultetoj

від Edigxepe, 21 грудня 2015 р.

Повідомлення: 20

Мова: Esperanto

Edigxepe (Переглянути профіль) 21 грудня 2015 р. 12:48:55

Mi pensas, ke por tre mallongaj konsultetoj estas nebezone krei novan fadenon. Tiu nova fadeno probable mallongas kiam oni la jam mallongan konsulton solvas. Do, mi pensas ke por tiuj tripoŝtaj fadenoj (demando, solvo, danko), tiu fadeno povus esti pli bone ol plenigi la forumojn kun, denove, tripoŝtaj fadenoj. Tamen, eblas esti nur mia koncernaĵo.

Tute, ne grave, mi vere havas mallongan demandon: io ŝajnas malĝusta en tio frazo sed mi ne vidas ĝin klare. Probable en la "dum ankoraŭ" sekcio.

"Sed ni devas ĝoji dum ankoraŭ vivas."

Kirilo81 (Переглянути профіль) 21 грудня 2015 р. 14:11:21

dum komencas novan frazon, kaj tie oni ne povas ellasi la subjektan pronomon:

Ni devas ĝoji(,) dum ni ankoraŭ vivas.

Edigxepe (Переглянути профіль) 21 грудня 2015 р. 14:32:50

Kirilo81:dum komencas novan frazon, kaj tie oni ne povas ellasi la subjektan pronomon:

Ni devas ĝoji(,) dum ni ankoraŭ vivas.
Ĉu literara kunteksto de tiu frazo povus uzi la subjektan ellason?

Alian punkton: kiu oni tradukus "atemporal" (angle)? Netempa?
Mi ne povas trovi ĝin... la plej ĝustan tradukon ke mi trovis estis "eterna", sed estas videble malsama ol(?) la unua.

Kirilo81 (Переглянути профіль) 21 грудня 2015 р. 15:54:16

Mi opinias la ellason de subjekta pronomo ĉiam malbona, ankaŭ en literatura kunteksto, kaj mi ne konas bonan aŭtoron, kiu tiel skribas.

La vorto, kiun vi serĉas, estas eble sentempa.

opalo (Переглянути профіль) 21 грудня 2015 р. 17:15:42

Ĉu ekzistas specifa regulo kiu malpermesas la preterlason?

Ŝi dancas sed ne ridetas.
Ŝi ridetas dum dancas.

Zamenhof mem skribis: Leviĝu kun la suno, edziĝu dum juna.

Kirilo81 (Переглянути профіль) 21 грудня 2015 р. 19:58:50

Mi pensas, ke dependas de la speco de la konjuncio: Kunordigaj konjunkcioj kiel sed, kaj permesas la ellason, subordigaj k. (subjunkcioj) kiel dum, kiam ne.

Altebrilas (Переглянути профіль) 21 грудня 2015 р. 23:14:30

Ĉu estas klara distingo inter konjunkcioj kaj subjunkcioj? Subjunkcioj ligas subfrazojn; Konjunkcioj ligas ion ajn kun ion samspecan: nomo kun nomo, subfrazo kun subfrazo, ktp.

Li estas bakisto kaj kukisto
Li estas bela kaj riĉa
Li dancas rapide kaj elegante
Li manĝas panon kaj trinkas vinon
Li maĉas kaj glutas panon
La revolucio fariĝos per kaj por la popolo

Ĉu vortoj kiel "ĉar" estas konjunkcioj(koordigaj) aŭ subjunkcioj? REVO indikas nur "Konĵ", sen precizigi la specon.

nornen (Переглянути профіль) 22 грудня 2015 р. 05:41:31

Altebrilas:Ĉu estas klara distingo inter konjunkcioj kaj subjunkcioj? Subjunkcioj ligas subfrazojn; Konjunkcioj ligas ion ajn kun ion samspecan: nomo kun nomo, subfrazo kun subfrazo, ktp.

Li estas bakisto kaj kukisto
Li estas bela kaj riĉa
Li dancas rapide kaj elegante
Li manĝas panon kaj trinkas vinon
Li maĉas kaj glutas panon
La revolucio fariĝos per kaj por la popolo

Ĉu vortoj kiel "ĉar" estas konjunkcioj(koordigaj) aŭ subjunkcioj? REVO indikas nur "Konĵ", sen precizigi la specon.
Vi mem povas respondi tion. Ĉu vi povas trovi propozicion, kie la vorto "ĉar" kunigas du samtipajn frazojn (ekz nomajn frazojn)? Se ne, ĝi estas subordiga.

sergejm (Переглянути профіль) 22 грудня 2015 р. 08:56:22

PIV donas du signifojn de "ĉar": la unua estas konjunkcio, la dua estas subjunkcio. Sed mi ne komprenis la diferencon.

opalo (Переглянути профіль) 22 грудня 2015 р. 09:26:44

Kvankam estas unurole subjunkcio, kaj ĝi permesas elipsojn: Kvankam blinda kaj maljuna, li en la daŭro de tre mallonga tempo perfekte ellernis Esperanton.

Mi serĉis tra PAG sen rezulto. Komenciĝas ŝajni, ke neniu regulo ekzistas kiu malpermesas subjektelipson post dum, kaj ke evitado estas nur pro nekutimeco, kaj gramatike senbaza.

Назад до початку