ไปยังสารบัญ

Ĉu ekzistas afikson, eĉ neoficialan, kiun signifo estas "enhavo de"

จาก psychoslave, 1 มกราคม 2016

ข้อความ 15

ภาษา: Esperanto

raffadalbo (แสดงโปรไฟล์) 9 มกราคม 2016, 07:28:36

sergejm:'en' estas prepozicio kaj devas esti uzata ne sufikse, sed prefikse. Do 'en valizo' > 'envalizi' > 'envalizato' aŭ 'en valizon' > 'envalilizigi' > 'envalizigito'
Vi pravas!

Mi aldonos ke prepozicioj eĉ ne estas radikoj. Oni povus neglekti ke "eno" estas laŭ PIV la monunuo de Japano ("liro" estas la malnova monunuo de Italio kaj samtempe muzika ilo); sed gravas ke oni ne diras "alo" (=tio al kio oni direktas sin??), "pero" (=tio per kio oni agas??), "proo", "transo", "trao" ktp. Nur sufiksoj estas ankaŭ radikoj - prefiksoj kaj prepozicioj ne.

Sed, en la fono, multe gravas ankaŭ la regulo, ke la lingvo estu komprenebla, ne nur gramatike ĝusta. "Valiz-en-o" estas (laŭ mi) ne nur gramatike malĝusta sed ankaŭ malklara; "envalizaĵo" aŭ "envalizato" estas tre klaraj.

akueck (แสดงโปรไฟล์) 9 มกราคม 2016, 10:03:12

raffadalbo:

Aliflanke PIV registris "transo" kun la difino "Ia transa loko, regiono". Se "trans" povas havi o-finajhon (kaj signifon), kial ne ankau "en"? Cetere: En tiu Vikipedia artikolo estas uzita "eno", kredeble en la signifo "interno".

sergejm (แสดงโปรไฟล์) 11 มกราคม 2016, 07:31:23

Prepozicioj estas same radikoj, kaj de ili oni povas prodikti vortojn, same kiel el sufiksoj.
Plej ofte oni faras tion per aldono de '-e':
ene, transe, trae, pere k.t.p.
Sed valizeno oni povas kompreni ankaŭ kiel valiz-e-n-o:
valiz-o > valiz-e > valiz-e-n > valiz-e-n-i (enmeti en valizon) > valiz-e-n-o (enmeto en valizon).
Do ne tro klare, kion la vorto devas signifi.
Sed pluaj derivaĵoj estas pli kraraj:
valizenaĵo: aĵo en valizo.
valizenero: unu el aĵoj en valizo.
valizenaro: ĉiuj aĵoj en valizo.
Kaj eĉ:
duonplena valizeno: la valizo estas plenigita duone.

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 16 มกราคม 2016, 10:53:22

"duonpleno de valizo" estus pli simpla.

Aŭ mi supozas, ke oni prefere parolu pri "la valizo", ĉar estas grandaj, malgrandaj valizoj kaj "valizpleno" signifas do nenion precize, se oni ne indikas pri kia valizo temas. Krom se en la kunteksto la valizoj havas norman grandecon ekz. en malmultekostaj flugkompanioj, kie la pezo estas limigita je 10 kg. Tiukaze, duonpleno de valizo estus 5 kilogramoj.

amigueo (แสดงโปรไฟล์) 2 มีนาคม 2016, 19:10:28

envalizo, tio kongruas al ENVALIZIGI KAJ ELVALIZIGI.

do ENVALIZO aŭ ENVALIZAĴO = enhavo aŭ enhavaĵo de valizo

alia afero:

valizo enhavas panon
= pano en(est)as valizon
= valizo estas en(est)ata de pano
= valizo enat/enogas/ejnas panon ???

กลับไปด้านบน