إلى المحتويات

Paroladi en Esperanto

من Edigxepe, 4 يناير، 2016

المشاركات: 7

لغة: Esperanto

Edigxepe (عرض الملف الشخصي) 4 يناير، 2016 10:37:14 ص

La maniero por paroladi en diversaj lingvoj estas tre ofte malsama. En la angla, vortoj estas pli mallongaj (por elparoli) ol en la hispana, sed se oni ne aŭdis ĝuste literon de unu vorto, la signifo povus ŝanĝi rimarkeble: far/par/car; ja, per kunteksto oni povus plimalpli kompreni tiun ekzemplon, sed ne ĉiam kun ĉiu vorto. Pro tiu tialo, la angla ofte estas parolata (kaj paroladata) pli malrapide ol la hispana, lingvo kun multaj silaboj po vorto kompare.

Esperanto estas tre kurioza. Ĝiaj vortoj ofte havas multaj silaboj (kaj ne tro multaj malsamaj sonoj), SED la lastaj vokaloj estas tre gravaj! Mi pensas ke la plejmulto da konfuzoj en Esperanto okazas pro ne ĝuste aŭdi tiujn lastajn vokalojn. En Esperantaj paroladoj, gravas ke tiuj lastaj vokaloj estas tre ĝuste eldirataj anstataŭ nur elparoli ajn iun vokalon, kiun neniu komprenas.

ludomastro (عرض الملف الشخصي) 4 يناير، 2016 3:59:40 م

Jes, mi konsentas. Tamen, mi volas scii, se ĉu vi ekspresas ideon aŭ problemon? Se problemon, kio nin vi volas fari?

Edigxepe (عرض الملف الشخصي) 4 يناير، 2016 7:47:40 م

Ĝi nur estas ĝenerala ideo, sen vera problemo pro multaj da ni.
Tamen, kvankam ne gravus tute al ni, la bona elparolo de la vortoj estas pli videbla en la lastaj vokaloj ol en aliaj lokoj.

horsto (عرض الملف الشخصي) 5 يناير، 2016 1:54:20 ص

Edigxepe:
Tamen, kvankam ne gravus tute al ni, la bona elparolo de la vortoj estas pli videbla en la lastaj vokaloj ol en aliaj lokoj.
Vi certe pravas. Sed mi pensas ke jam Zamenhof sciis tion. Ĝuste pro tio li elpensis ke en Esperanto oni prononcu ĉiam la antaŭlasta silabo.

yyaann (عرض الملف الشخصي) 5 يناير، 2016 3:20:34 م

Edigxepe:Esperanto estas tre kurioza. Ĝiaj vortoj ofte havas multaj silaboj (kaj ne tro multaj malsamaj sonoj), SED la lastaj vokaloj estas tre gravaj! Mi pensas ke la plejmulto da konfuzoj en Esperanto okazas pro ne ĝuste aŭdi tiujn lastajn vokalojn. En Esperantaj paroladoj, gravas ke tiuj lastaj vokaloj estas tre ĝuste eldirataj anstataŭ nur elparoli ajn iun vokalon, kiun neniu komprenas.
Mi tamen neniam observis konfuzon, eble ĉar Esperanto havas malmulte da vokaloj, kiuj krome sufiĉe malsamas inter ili.

Kontraste en la Angla mi unue devis ekzerci min por entute rimarki la diferencojn inter kelkaj vokaloj ekzemple inter "cap" kaj "cup".

al_lastor (عرض الملف الشخصي) 5 يناير، 2016 3:52:04 م

Nu... mi, ekzemple, povas konfuzi sonojn "i" kaj "e", "a" kaj "o", en senakcentaj silaboj... sed tio estas nur pro mia malbona prononco.

nornen (عرض الملف الشخصي) 5 يناير، 2016 8:26:16 م

al_lastor:Nu... mi, ekzemple, povas konfuzi sonojn "i" kaj "e", "a" kaj "o", en senakcentaj silaboj... sed tio estas nur pro mia malbona prononco.
Иканье kaj аканье verŝajne...

عودة للاعلى