Ujumbe: 7
Lugha: Esperanto
Edigxepe (Wasifu wa mtumiaji) 4 Januari 2016 10:37:14 asubuhi
Esperanto estas tre kurioza. Ĝiaj vortoj ofte havas multaj silaboj (kaj ne tro multaj malsamaj sonoj), SED la lastaj vokaloj estas tre gravaj! Mi pensas ke la plejmulto da konfuzoj en Esperanto okazas pro ne ĝuste aŭdi tiujn lastajn vokalojn. En Esperantaj paroladoj, gravas ke tiuj lastaj vokaloj estas tre ĝuste eldirataj anstataŭ nur elparoli ajn iun vokalon, kiun neniu komprenas.
ludomastro (Wasifu wa mtumiaji) 4 Januari 2016 3:59:40 alasiri
Edigxepe (Wasifu wa mtumiaji) 4 Januari 2016 7:47:40 alasiri
Tamen, kvankam ne gravus tute al ni, la bona elparolo de la vortoj estas pli videbla en la lastaj vokaloj ol en aliaj lokoj.
horsto (Wasifu wa mtumiaji) 5 Januari 2016 1:54:20 asubuhi
Edigxepe:Vi certe pravas. Sed mi pensas ke jam Zamenhof sciis tion. Ĝuste pro tio li elpensis ke en Esperanto oni prononcu ĉiam la antaŭlasta silabo.
Tamen, kvankam ne gravus tute al ni, la bona elparolo de la vortoj estas pli videbla en la lastaj vokaloj ol en aliaj lokoj.
yyaann (Wasifu wa mtumiaji) 5 Januari 2016 3:20:34 alasiri
Edigxepe:Esperanto estas tre kurioza. Ĝiaj vortoj ofte havas multaj silaboj (kaj ne tro multaj malsamaj sonoj), SED la lastaj vokaloj estas tre gravaj! Mi pensas ke la plejmulto da konfuzoj en Esperanto okazas pro ne ĝuste aŭdi tiujn lastajn vokalojn. En Esperantaj paroladoj, gravas ke tiuj lastaj vokaloj estas tre ĝuste eldirataj anstataŭ nur elparoli ajn iun vokalon, kiun neniu komprenas.Mi tamen neniam observis konfuzon, eble ĉar Esperanto havas malmulte da vokaloj, kiuj krome sufiĉe malsamas inter ili.
Kontraste en la Angla mi unue devis ekzerci min por entute rimarki la diferencojn inter kelkaj vokaloj ekzemple inter "cap" kaj "cup".
al_lastor (Wasifu wa mtumiaji) 5 Januari 2016 3:52:04 alasiri
nornen (Wasifu wa mtumiaji) 5 Januari 2016 8:26:16 alasiri
al_lastor:Nu... mi, ekzemple, povas konfuzi sonojn "i" kaj "e", "a" kaj "o", en senakcentaj silaboj... sed tio estas nur pro mia malbona prononco.Иканье kaj аканье verŝajne...