Al la enhavo

Paroladi en Esperanto

de Edigxepe, 2016-januaro-04

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Edigxepe (Montri la profilon) 2016-januaro-04 10:37:14

La maniero por paroladi en diversaj lingvoj estas tre ofte malsama. En la angla, vortoj estas pli mallongaj (por elparoli) ol en la hispana, sed se oni ne aŭdis ĝuste literon de unu vorto, la signifo povus ŝanĝi rimarkeble: far/par/car; ja, per kunteksto oni povus plimalpli kompreni tiun ekzemplon, sed ne ĉiam kun ĉiu vorto. Pro tiu tialo, la angla ofte estas parolata (kaj paroladata) pli malrapide ol la hispana, lingvo kun multaj silaboj po vorto kompare.

Esperanto estas tre kurioza. Ĝiaj vortoj ofte havas multaj silaboj (kaj ne tro multaj malsamaj sonoj), SED la lastaj vokaloj estas tre gravaj! Mi pensas ke la plejmulto da konfuzoj en Esperanto okazas pro ne ĝuste aŭdi tiujn lastajn vokalojn. En Esperantaj paroladoj, gravas ke tiuj lastaj vokaloj estas tre ĝuste eldirataj anstataŭ nur elparoli ajn iun vokalon, kiun neniu komprenas.

ludomastro (Montri la profilon) 2016-januaro-04 15:59:40

Jes, mi konsentas. Tamen, mi volas scii, se ĉu vi ekspresas ideon aŭ problemon? Se problemon, kio nin vi volas fari?

Edigxepe (Montri la profilon) 2016-januaro-04 19:47:40

Ĝi nur estas ĝenerala ideo, sen vera problemo pro multaj da ni.
Tamen, kvankam ne gravus tute al ni, la bona elparolo de la vortoj estas pli videbla en la lastaj vokaloj ol en aliaj lokoj.

horsto (Montri la profilon) 2016-januaro-05 01:54:20

Edigxepe:
Tamen, kvankam ne gravus tute al ni, la bona elparolo de la vortoj estas pli videbla en la lastaj vokaloj ol en aliaj lokoj.
Vi certe pravas. Sed mi pensas ke jam Zamenhof sciis tion. Ĝuste pro tio li elpensis ke en Esperanto oni prononcu ĉiam la antaŭlasta silabo.

yyaann (Montri la profilon) 2016-januaro-05 15:20:34

Edigxepe:Esperanto estas tre kurioza. Ĝiaj vortoj ofte havas multaj silaboj (kaj ne tro multaj malsamaj sonoj), SED la lastaj vokaloj estas tre gravaj! Mi pensas ke la plejmulto da konfuzoj en Esperanto okazas pro ne ĝuste aŭdi tiujn lastajn vokalojn. En Esperantaj paroladoj, gravas ke tiuj lastaj vokaloj estas tre ĝuste eldirataj anstataŭ nur elparoli ajn iun vokalon, kiun neniu komprenas.
Mi tamen neniam observis konfuzon, eble ĉar Esperanto havas malmulte da vokaloj, kiuj krome sufiĉe malsamas inter ili.

Kontraste en la Angla mi unue devis ekzerci min por entute rimarki la diferencojn inter kelkaj vokaloj ekzemple inter "cap" kaj "cup".

al_lastor (Montri la profilon) 2016-januaro-05 15:52:04

Nu... mi, ekzemple, povas konfuzi sonojn "i" kaj "e", "a" kaj "o", en senakcentaj silaboj... sed tio estas nur pro mia malbona prononco.

nornen (Montri la profilon) 2016-januaro-05 20:26:16

al_lastor:Nu... mi, ekzemple, povas konfuzi sonojn "i" kaj "e", "a" kaj "o", en senakcentaj silaboj... sed tio estas nur pro mia malbona prononco.
Иканье kaj аканье verŝajne...

Reen al la supro