Al la enhavo

La kvar esploristoj

de StephaSport, 2008-marto-02

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

StephaSport (Montri la profilon) 2008-marto-02 09:46:04

Dum vojaĝo en sovaĝaj landoj, kvar esploristoj estas forŝtelitaj de tribo de kanibaloj.

La sovaĝuloj volus manĝi ilin subite, sed laŭ la loka tradicio, la esploristoj rajtas havi ŝancon saviĝi diveninte enigmon.

La kanibaloj subterigas la unuan esploriston ĝis la kolo, nur la kapo remanas ekstere kaj li ne plu povas turni ĝin.

Malantaŭ li, ili tuj konstruas etan muron.

Malantaŭ la muro, la sovaĝuloj subterigas la duan esploriston, en sama pozicio kaj sama direkto, tiel, kiel li nur povas vidi la muron kaj nenion plu.

Malantaŭ la dua esploristo, la kanibaloj subterigas la trian, en sama posicio kaj direkto. Li nun povas vidi nur sian kamaradon kaj post li, la mureton.

Post tio, la kanibaloj subterigas la lastan malŝanculon, ĵus malantaŭ la tria, tiel, kiel li eblas vidi nur la trian, la duan esploriston kaj la mureton.

Nun sovaĝulo alvenas kun kvar strutaj plumoj, du blankaj kaj du nigraj. Li metas blankan plumon sur la kapon de la unua homo, nigran sur la kapon de la dua, blankan sur la kapon de la tria, kaj nigran sur la kapon de la lasta esploristo.

Neniu eblas vidi sian propran plumon, sed iuj povas vidi la plumojn fronte al ili.

Por saviĝi ĉiuj, sufiĉas ke unu inter la kvar homoj divenu la koloron de SIA propra plumo. Ili havas nur dek minutojn por tio. Li tute ne rajtas komuniki inter ili mem.

La situacio ŝajnas kriza, sed unu inter la kvar homoj povus diveni senriske!

Kiu li estas, kaj kiel li povus fari?
.
.
.
.
.
.
.
sal.gif

david_t (Montri la profilon) 2008-marto-02 10:34:17

Ĉu la dua, tria kaj kvara esploristo povis vidi la sovaĝulo, kiam li metis la plumo sur la kapo de la unua?

Se tio estis ebla, tiel la kvara esploristo vidis unuan blankan plumon, kiam tiu estas metata sur la kapo de lia kamarado malantaŭ la muro, kaj li vidas duan blankan plumon sur la kapo de lia kamarado antaŭe. Do, li scias, ke lia plumo estas nigra.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2008-marto-02 10:57:28

Se ili ne scius ke estas nur du koloroj: blanko kaj nigro, aŭ ne scius ke estas du plumoj de ĉiu koloro, neniu povus diveni senriske... rido.gif Mi nur ŝercas.
Kompreneble, ili scias tion. Do la tria esploristo povus eldiveni.

Unue, li devus atendi dum kelkaj sekundoj aŭ minutoj laŭ la lerteco de la kvara, por certigi ĉu la koloro de lia plumo estas sama kun la dua. Se samus, la kvara esploristo tuj ekscius la koloron de sia plumo, ĉar, ekzemple, se li vidus du blankajn, li ekscius ke nur du nigraj plumoj restas por li kaj la unua esploristo, kaj ke la plumo sur lia kapo estas certe nigra.

Do, post atendo kelkminuta, la tria esploristo komprenus ke lia plumo kaj la plumo de la dua esploristo estas nesamkoloraj. Kaj, vidante ke la plumo sur la kapo de lia kamarado estas nigra, li povus baldaŭ juĝi ke lia plumo estas blanka.

Ĉu mia respondo pravas?

StephaSport (Montri la profilon) 2008-marto-02 11:17:21

黄鸡蛋:Se ili ne scius ke estas nur du koloroj: blanko kaj nigro, aŭ ne scius ke estas du plumoj de ĉiu koloro, neniu povus diveni senriske... rido.gif Mi nur ŝercas.
Kompreneble, ili scias tion. Do la tria esploristo povus eldiveni.

Unue, li devus atendi dum kelkaj sekundoj aŭ minutoj laŭ la lerteco de la kvara, por certigi ĉu la koloro de lia plumo estas sama kun la dua. Se samus, la kvara esploristo tuj ekscius la koloron de sia plumo, ĉar, ekzemple, se li vidus du blankajn, li ekscius ke nur du nigraj plumoj restas por li kaj la unua esploristo, kaj ke la plumo sur lia kapo estas certe nigra.

Do, post atendo kelkminuta, la tria esploristo komprenus ke lia plumo kaj la plumo de la dua esploristo estas nesamkoloraj. Kaj, vidante ke la plumo sur la kapo de lia kamarado estas nigra, li povus baldaŭ juĝi ke lia plumo estas blanka.

Ĉu mia respondo pravas?
Mi forgesis diri ke la homoj scias kiom da blankaj kaj kiom da nigraj plumoj estas, tamen tio ne malebligis al vi diveni la enigmon! senkulpa.gif

Gratulon! rido.gif

Reen al la supro